www.esperanto.gr   Ελληνικά  Esperante

 

Λογοτεχνία και τέχνες

 

Αγία Γραφή

 

Ψαλμός 151

Μετάφραση: Gerrit Berveling

 

1 Tio cxi estas psalmo memverkita de David, ekster la <kutima> nombro. Post lia sol-batalo kontraux Goljat.

Malgranda mi estis inter miaj fratoj,
la plej juna en la domo de mia patro;
mi pasxtis la sxafojn de mia patro.
2 Miaj manoj faris muzikinstrumenton,
miaj fingroj agordis kord-instrumenton.
3 Kiu mesagxos al mia Sinjoro?
La Sinjoro mem: Li mem auxskultas.
4 Li sendis Sian mesagxiston
kaj forprenis min de cxe miaj sxafoj;
Li sanktoleis min per Sia sanktolea oleo.
5 Miaj fratoj estis belaj kaj grandaj,
kaj sed ili ne placxis al la Sinjoro.
6 Mi eliris por rezisti la aligentulon,1
kaj li malbenis min je liaj idoloj.
7 Mi elingigis lian propran glavon,
mi senkapigis lin kaj forprenis la honton de la Izraelidoj.
 

 

 

 

Piednotoj

 

1 Temas pri Goljat.

 

 

Γνωρίστε τον κόσμο - Ανακαλύψτε την Εσπεράντο