|

Αγία Γραφή
Έσδρας Α΄
Μετάφραση: Gerrit
Berveling
Ĉapitro 11
1 Joŝija faris en Jerusalem la Paskon por sia Sinjoro, kaj li
oferis la Paskon en la dekkvara tago de la unua monato. 2 Li
starigis la pastrojn, en ties belaj roboj, en la sanktejo de la
Sinjoro, laŭ iliaj subdividoj por la taga servado. 3 Kaj li
diris al la Levidoj, la temploservantoj de Izrael, ke ili sin
purigu antaŭ la Sinjoro, por meti la sanktan keston de la
Sinjoro en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David,
reĝo de Izrael. <Li diris:> Vi ne bezonos porti ĝin sur la
ŝultroj. 4 Adoru nun la Sinjoron, vian Dion, kaj servu al Lia
popolo Izrael. Kaj aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj
grupoj, laŭ la preskribo de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la
grandeco de lia filo Salomono. 5 Kaj prenu viajn lokojn en la
sanktejo laŭ la ordoj de la prapatraj domoj de viaj Levidoj,
kiuj servas antaŭ viaj fratoj, la Izraelidoj. 6 Kaj oferu la
Paskon, kaj preparu la oferojn por viaj fratoj, kaj faru la
Paskon laŭ la ordonoj de la Sinjoro, kiujn Li donis per Moseo.
7 Kaj al la ĉeestanta popolo Joŝija donis donace tridek mil
ŝafojn kaj ŝafidojn, kaj tri mil bovidojn; ĉion tion li
donis el la havaĵo de la reĝo, kiel li promesis al la popolo
kaj al la pastroj kaj la Levidoj. 8 Kaj Ĥilkija, Zeĥarja, kaj
Jeĥiel, la estroj en la sanktejo, <donis> al la pastroj por la
Pasko du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovidojn. 9 Kaj
Konanja, Ŝemaja, kaj lia frato Netanel, kaj Ĥaŝabja, Jeiel,
kaj Jozabad2, milestroj
<de la Levidoj>, donis al la Levidoj por la Pasko kvin mil
ŝafidojn kaj sepcent bovidojn.
10 Tiamaniere la servado estis aranĝita: laŭorde stariĝis
antaŭ la popolo la pastroj kaj la Levidoj, 11 portante la
macojn, laŭ siaj grupoj 12 kaj laŭ siaj prapatraj domoj, por
oferi al la Sinjoro laŭ la preskriboj en la libro de Moseo. Tio
okazis matene. 13 Kaj ili rostis la Paskon super la fajro, kiel
estas inde, kaj ili kuiris la oferojn en kaldronoj kaj en potoj,
kaj tio bone odoris, kaj ili disportis porciojn por ĉiuj en la
popolo. 14 Kaj poste ili ankaŭ pretigis por si mem kaj por siaj
fratoj, la pastroj, la Aaronidoj; ĉar la pastroj plu oferadis
la sebon ĝis noktiĝo, kaj la Levidoj do pretigadis por si mem
kaj por siaj fratoj, la pastroj, la Aaronidoj. 15 La
templokantistoj, la idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ
la preskribo de David: Asaf, Heman3, kaj Jedutun de la reĝa korto; kaj la pordegistoj estis
ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar
iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.
16 Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la
Sinjoro, per farado de la Pasko kaj alportado de oferoj sur la
altaro de la Sinjoro, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija. 17 Kaj
la Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo
kaj la feston de macoj dum sep tagoj. 18 Tia Pasko ne estis
farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; 19 kaj
el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris
Joŝija, la pastroj, la Levidoj, ĉiuj Judoj kaj tuta Izraelo,
kiuj tie troviĝis loĝante en Jerusalem. 20 Tiu ĉi Pasko estis
farita en la dek-oka jaro de la reĝado de Joŝija.
21 Kaj Joŝija faris ĉion bone antaŭ sia Sinjoro, en plenkora
pieco. 22 Kaj la okazaĵoj de lia reĝado estis priskribitaj en
malnova tempo, <historio de> pekado kaj malpieco kontraŭ la
Sinjoro, pli ol ĉe iu ajn alia popolo aŭ regno, kaj kiel ili
ĉagrenis Lin, tiel ke la vortoj de la Sinjoro trafis Izraelon.
23 Post ĉio, kion Joŝija plenumis, okazis ke Faraono, reĝo de
Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj
eliris kontraŭ lin Joŝija. 24 Kaj la reĝo de Egiptujo sendis
al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo
de Judujo? 25 Ne kontraŭ vin mi nun iras, sendita de la
Sinjoro Dio, ĉar militon mi havas kontraŭ Eŭfraton. Nun la
Sinjoro estas kun mi, la Sinjoro ja estas kun mi, instigante min.
Retiriĝu, kaj ne kontraŭstaru la Sinjoron.
26 Sed Joŝija ne reiris al sia ĉaro, sed li provis batali
kontraŭ li, ne atentante la parolojn de la profeto Jeremia el
la buŝo de la Sinjoro. 27 Li batalis kun li en la valo de
Megido. Kaj la komandantoj venis malsupren al la reĝo Joŝija.
28 Kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min el la
batalo, ĉar mi estas tre malforta. Kaj tuj liaj servantoj
forkondukis lin de la batalkampo, 29 kaj li suriĝis sur sia dua
ĉaro. Kaj reveturigite al Jerusalem, li mortis, kaj oni
enterigis lin en la tombo de liaj patroj.
30 Kaj la tuta Judujo funebris pri Joŝija. Ankaŭ Jeremia
plorkantis pri Joŝija; kaj la pligravuloj kun siaj edzinoj
faris plorkantojn pri li ĝis la nuna tago; kaj fariĝis
tradicie ke tio okazu daŭre en la tuta popolo de Izrael. 31 Tio
ĉi estas priskribita en la libro de la historioj pri la reĝoj
de Judujo; kaj ĉiuj unuopaj agoj de Joŝija, kaj lia gloro,
kaj lia kompreno pri la leĝo de la Sinjoro, kaj kion antaŭe li
faris kaj la nunaj aferoj estas rakontataj en la libro de la
reĝoj de Izrael kaj Judujo.
32 La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija,
kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem. Li havis
la aĝon de dudek tri jaroj. 33 Tri monatojn li reĝis en Judujo
kaj Jerusalem. La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem,
34 kaj punis la landon per kontribucio de cent talantoj da
arĝento kaj unu talanto da oro. 35 Kaj la reĝo de Egiptujo
ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Jehojakim. 36
Kaj Jehojakim enprizonigis la nobelojn, kaptis sian fraton Zario
kaj rekondukis lin el Egiptujo.
37 Jehojakim havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li
ekreĝis en Judujo kaj Jerusalem. kaj li agadis malbone antaŭ
la Sinjoro. 38 Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel,
kaj ligis lin per bronzaj ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon.
39 Kaj parton el la sanktaj vazoj de la Sinjoro, Nebukadnecar
transportis en Babelon, kaj metis ilin en sian templon en Babel.
40 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj malpuraĵoj, kaj
lia malpieco, estas priskribitaj en la libro de la analoj de la
reĝoj.
41 Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin. Kiam li
fariĝis reĝo, li havis la aĝon de dek ok jaroj, 42 kaj tri
monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis
malbone antaŭ la Sinjoro.
43 Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar transirigis lin
en Babelon, kune kun la sanktaj vazoj de la Sinjoro, 44 kaj li
faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem. La
aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kaj dek unu jarojn li
reĝis. 45 Kaj li agadis malbone antaŭ la Sinjoro. Li ne
humiliĝis antaŭ la vortoj kiujn la profeto Jeremia diris nome
de la Sinjoro. 46 Kvankam la reĝo Nebukadnecar igis lin ĵuri
je la nomo de la Sinjoro, tamen falsĵure li ribelis kontraŭ li; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, kaj
transpaŝis la leĝojn de la Sinjoro, la Dio de Izrael. 47
Ankaŭ la estroj de la popolo kaj de la pastroj agadis malpie
kaj kontraŭleĝe, pli ol la malpuraĵoj de ĉiuj nacioj, kaj
ili malpurigis la domon de la Sinjoro, kiun Li sanktigis en
Jerusalem. 48 La Dio de iliaj patroj avertadis ilin per Siaj
senditoj, ĉar Li domaĝis ilin kaj Sian loĝejon. 49 Sed ili
mokis Liajn senditojn, kaj je la tago kiam parolis la Sinjoro,
ili ridis pri Liaj profetoj, ĝis koleriĝinte kontraŭ Sia
popolo pro iliaj malpiaĵoj, Li ordonis irigi kontraŭ ili la
reĝojn de la Ĥaldeoj. 50 Tiuj mortigis iliajn junulojn per la
glavo ĉirkaŭ ilia sanktejo, kaj indulgis nek junulon nek
virgulinon, nek maljunulon nek infanon, ĉar ĉiujn Li
transdonis en iliajn manojn. 51 Kaj ĉiujn sanktajn vazojn de la
Sinjoro, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorkestojn de
la Sinjoro, kaj la reĝajn ŝrankojn ili transportis al Babel.
52 Kaj ili bruligis la domon de la Sinjoro, detruis la muregojn
de Jerusalem, kaj bruligis iliajn turojn per fajro 53 kaj
komplete neniigis ĉiujn ĝiajn gloraĵojn. La postvivantojn li4
kondukis per la glavo al Babel. 54 kaj
ili laboris kiel liaj sklavoj, kaj ankaŭ por liaj filoj, ĝis
ekregis la Persoj, kiel plenumo de la vorto de la Sinjoro per la
buŝo de Jeremia: 55 Ĝis kiam la lando ĝojos pri siaj sabatoj,
ĝi sabatos la tutan tempon de sia forlasiteco, ĝis plenumiĝos
sepdek jaroj.
Ĉapitro 2
1 Dum Ciro la unuan jaron reĝis pri la Persoj, por ke
plenumiĝu la vorto de la Sinjoro per la buŝo de Jeremia, la
Sinjoro ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de la Persoj, kaj
ĉi tiu proklamigis en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 2 Tiele diras Ciro, reĝo de la Persoj: Min indikis kiel reĝon
de la loĝata tero la Sinjoro de Izrael, la plej alta Sinjoro,
kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu
estas en Judujo. 3 Se do iu inter vi estas el Lia popolo, kun
tiu estu lia Sinjoro; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en
Judujo, kaj konstruu la domon de la Sinjoro de Izrael. Tio estas
la Sinjoro kiu ektendumis en Jerusalem. 4 Kaj ĉiu el vi, en kiu
ajn loko li loĝas, estu helpata de la loĝantoj de lia loko per
oro kaj arĝento, per donacoj, ĉevaloj kaj brutoj, apud vot-oferaĵoj
por la domo de la Sinjoro, kiu estas en Jerusalem.
5 Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de
Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj ĉiu, en kiu la
Sinjoro vekis la spiriton por iri konstrui la domon de la
Sinjoro en Jerusalem. 6 Kaj ĉiuj iliaj ĉirkaŭantoj helpis al
ili en ĉio, per arĝento kaj oro, per ĉevaloj kaj brutoj, kaj
per amaso da vot-oferaĵoj de ĉiuj, kies menso estis vekita. 7
Kaj la reĝo Ciro elportigis la sanktajn vazojn de la Sinjoro,
kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en
la domon de liaj idoloj. 8 Ciro, reĝo de la Persoj, elportigis
kaj transdonigis ilin al sia trezoristo Mitredat, kaj tiu
transdonis ilin al Ŝeŝbacar, princo de Judujo. 9 Kaj jen estas
ilia nombro: da oraj pelvoj mil, da arĝentaj pelvoj mil, da
arĝentaj incensiloj dudek naŭ, 10 da oraj kalikoj tridek, da
arĝentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil. 11
Ĉiuj ĉi tiuj vazoj estis transdonitaj, oraj kaj arĝentaj,
kvin mil kvarcent sesdek naŭ. Ĉion ĉi tion kunportis
Ŝeŝbacar, samtempe kun la reirado de la forkaptitoj, el Babel
en Jerusalemon.
12 En la tempo de Artaĥŝaŝt, reĝo de la Persoj, Biŝlam,
Mitredat, Tabeel, Reĥum, Beltem kaj Ŝimŝaj, la skribisto, kaj
la ceteraj el iliaj kunuloj, kiuj loĝis en Samario kaj en la
aliaj lokoj, skribis al li kontraŭ la loĝantoj de Judujo kaj
Jerusalem la sube kopiitan leteron:
13 Al la reĝo Artaĥŝaŝt, la sinjoro, viaj sklavoj Reĥum la
raportisto5, Ŝimŝaj, la skribisto, kaj la ceteraj
juĝistoj de ilia konsilio en Celesirio kaj Fenicio: 14 Estu
sciate al la sinjoro, la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi
kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman
kaj malbonan urbon, riparas ĝiajn vendoplacojn kaj muregojn kaj
starigas jam la fundamentojn de templo. 15 Se nun do tiu urbo
estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne nur
donos tributon nek impostojn nek jarpagon, sed ankaŭ rezistos
al la reĝoj. 16 Kaj ĉar nun la laboro pri la templo progresas,
ni opinias bona ne neglekti ĉi tion, sed averti nian sinjoron,
la reĝon, por ke, se ŝajnas bone al vi, oni rigardu en la
libroj de viaj patroj, 17 kaj vi trovos en la kronikoj, kio
estas skribita pri ili, kaj vi konvinkiĝos, ke tiu urbo estis
urbo ribelema kaj ĝenoporta por la reĝoj kaj la urboj, kaj ke
la Judoj estis ribelemaj kaj starigis blokadojn en ĝi de la
plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo
estis detruita. 18 Ni do sciigas al la sinjoro reĝo, ke se tiu
urbo estos rekonstruita kaj ĝiaj muregoj estos finitaj, tiam ne
plu estos transiro por vi al Celosirio kaj Fenicio.
19 La reĝo responde skribis al Reĥum, kiu skribis la raporton,
al Beltem, al Ŝimŝaj la skribisto, kaj al la ceteraj el iliaj
kunuloj, kiuj loĝis en Samario, en Sirio kaj en Fenicio: 20 Mi
legis la leteron, kiun vi sendis al mi. 21 Mi do donis ordonon,
ke oni rigardu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima
tempo ribeladis kontraŭ la reĝoj, kaj ke la homoj en ĝi
faradis ribelojn kaj militojn 22 kaj ke en Jerusalem estis
fortaj kaj potencaj reĝoj, kiuj regis super Celesirio kaj
Fenicio kaj ricevis tributojn de tie. 23 Nun mi do ordonas
malhelpi tiujn homojn en ilia konstruado pri la urbo, 24 kaj
esti singardaj, ke nenio alia estu farata kaj ke tiuj fiaĵoj ne
plimultiĝu je malprofito por la reĝo.
25 Post tralego de tiu letero de la reĝo Artaĥŝaŝt, Reĥum,
kaj Ŝimŝaj, la skribisto, kaj iliaj kunuloj, tuj iris en
Jerusalemon kun rajdistaro kaj kun amaso da soldatoj por haltigi
la konstruantojn. 26 Kaj tiam ĉesiĝis la konstrulaboro ĉe la
sanktejo en Jerusalem ĝis la dua jaro de la reĝado de Dario,
reĝo de la Persoj.
Ĉapitro
3
1 La reĝo Dario organizis grandan bankedon por ĉiuj, kiuj
estis sub li, por ĉiuj kiuj naskiĝis en lia domo, por ĉiuj
nobeloj de Medujo kaj Persujo 2 por ĉiuj satrapoj, generaloj
kaj guberniestroj, kiuj estis sub li, en la cent dudek sep
satrapejoj ekde Hindujo ĝis Etiopio. 3 Ili manĝis kaj trinkis,
kaj kiam ili estis satigitaj, ili foriris, kaj la reĝo Dario
iris al sia dormoĉambro, enlitiĝis kaj denove vekiĝis.
4 La tri junuloj, kiuj kiel korpogardistoj prigardis la
sekurecon de la reĝo, diris inter si: 5 Ĉiu el ni diru unu
aferon, kiu estas la plej forta; kaj kies opinio ŝajnas la
plej saĝa, al tiu reĝo Dario donu grandajn donacojn, kaj
grandajn venko-premiojn. 6 Li portu purpuran vestaĵon, trinku
el oraj pokaloj, dormu en ora lito, kaj li havu ĉaron kun oraj
bridoj, turbanon el delikata tolo, kaj kolĉenon ĉirkaŭ la
kolo. 7 Kaj pro sia saĝeco li sidu apud Dario, kaj havu la
titolon parenco de Dario.
8 Kaj ĉiu skribis sian opinion, sigelis ĝin, kaj metis ĝin
sub la kusenon de la reĝo Dario, kaj ili diris: 9 Kiam
vekiĝos la reĝo, oni donos la skribaĵon al li, kaj pri kiu
juĝos la reĝo kaj la tri nobeloj de Persujo, ke ties vortoj
estas la plej saĝaj, al tiu apartenos la venko, laŭ kio
skribiĝis. 10 La unua skribis: Plej forta estas la vino. 11 La
dua skribis: Plej forta estas la reĝo. 12 La tria skribis: Plej fortaj estas la virinoj, sed ĉion venkas la vero.
13 Kiam vekiĝis la reĝo, oni prenis la skribaĵon kaj donis al
li, kaj li legis. 14 Kaj li invitis ĉiujn nobelojn de Persujo
kaj de Medujo, kaj la satrapojn, la generalojn, la
guberniestrojn, kaj la prefektojn, kaj li eksidis en sia
konsilia salono, kaj li legis la skribaĵon antaŭ ili. 15 Li
diris: Alvoku la junulojn, kaj ili klarigu siajn vortojn. Ili
estis alvokitaj, kaj envenis. 16 Li diris al ili: Klarigu al ni,
kion vi skribis.
17 La unua, kiu menciis la forton de la vino, komencis kaj diris: 18 Sinjoroj, kial la plej forta estas la vino? Ĉar ĝi
erarigas la menson de ĉiuj homoj, kiuj ĝin trinkis. 19 Ĝi
egaligas la menson de la reĝo al tiu de orfo, tiun de sklavo al
tiu de liberulo, tiun de malriĉulo al tiu de riĉulo. 20 Kaj
ĉiujn pensojn ĝi turnas al festado kaj gajeco, kaj forgesigas
pri ĉiuj zorgoj kaj ŝuldoj. 21 Kaj ĉiujn korojn ĝi faras
riĉaj, ne memoras pri reĝo aŭ satrapo, kaj igas ĉiujn paroli
laŭ talantoj6. 22
Kiam oni drinkas, oni forgesas amike rilati al siaj amikoj kaj
fratoj, kaj baldaŭ oni elingigas la glavojn. 23 Kaj
rekonsciiĝante for de la vino, oni ne plu memoras, kion oni
faris. 24 Sinjoroj, ĉu ne la plej forta estas la vino, ĉar ĝi
devigas la homojn agi tiel? Li eksilentis post ĉi tiuj vortoj.
Ĉapitro
4
1 Tiam ekparolis la dua, kiu menciis la forton de la reĝo:
2 Sinjoroj, ĉu ne la plej fortaj estas la homoj, kiuj regas la
teron kaj la maron, kaj ĉion en ili? 3 Sed la reĝo estas pli
forta kaj regas kaj mastras super ili, kaj kion ajn li ordonas
al ili, pri tio ili obeas. 4 Se li ordonas al ili fari militon
unu kontraŭ la alia, ili tion faras; kaj kiam li elsendas ilin
kontraŭ la malamikojn, ili iras, kaj konkeras montojn, murojn
kaj turojn. 5 Ili mortigas kaj mortiĝas, sed la vorton de la
reĝo ili ne malobeas; se ili venkas, ili alportas ĉion al la
reĝo – kiun ajn predon ili akiras kaj ĉion ceteran. 6 Kaj kiuj
ne militservas nek batalas, sed kultivas la teron, - se ili
semas kaj rikoltas, ili alportas el ĝi al la reĝo; kaj
reciproke ili devigas unu la alian pagi tributojn al la reĝo. 7
Sed tamen li estas nur unusola! Se li ordonas mortigi, ili
mortigas; se <li ordonas> liberigi, ili liberigas. 8 Li ordonas
ataki, ili atakas; li ordonas ruinigi, ili ruinigas; li
ordonas konstrui, ili konstruas; 9 li ordonas terenbati, ili
terenbatas; li ordonas planti, ili plantas. 10 Tuta lia popolo
kaj liaj armeoj obeas lin. 11 Krom tio, li ekripozas, li manĝas,
trinkas kaj ekdormas, sed ili gardostaras ĉirkaŭ li, kaj neniu
el ili povas foriri por prizorgi siajn proprajn aferojn, nek
malobei al li. 12 Sinjoroj, kial ne estas la plej forta la reĝo,
ĉar li estas obeenda en tiu maniero? Kaj li eksilentis.
13 La tria, kiu menciis la virinojn kaj la veron (tiu estis
Zerubabel), komencis paroli: 14 Sinjoroj, ĉu ne granda estas
la reĝo, ĉu ne multaj la viroj, ĉu la vino ne estas forta? Kaj kiu regas super ili, kiu havas estradon super ili? Ĉu ne
la virinoj? 15 La virinoj naskas la reĝon kaj ĉiun popolon,
kiu regas super maro kaj tero. 16 El virinoj ili naskiĝis; kaj
virinoj edukis la virojn, kiuj plantas la vitejojn, el kiuj
estiĝas la vino. 17 La virinoj faras la vestaĵojn de la viroj; la virinoj faras la gloron de la viroj; la viroj ne povas
ekzisti sen la virinoj. 18 Se viroj kolektas oron, arĝenton aŭ
iujn ajn aliajn valoraĵojn, kaj ekvidas unu virinon, mirindan
laŭ aspekto kaj belo, 19 ĉion ĉi tion ili delasas, kaj nur
ŝin ili algapas kaj buŝmalferme ili alrigardas ŝin, kaj ĉiuj
preferas ŝin super oro, arĝento aŭ ĉiu alia belaĵo. 20 La
viro postlasas sian propran patron, kiu edukis lin, kaj sian
propran regionon, kaj aliĝas al sia edzino. 21 Kaj kun sia
edzino li finas siajn tagojn, ne plu memorante la patron nek la
patrinon, nek sian regionon. 22 Tial vi do konsciu, ke la
virinoj regas super vi.
Ĉu vi ne klopodas kaj laboras, por porti ĉion donace al la
virinoj? 23 La viro prenas sian glavon, li ekiras vojaĝi, kaj
rabi kaj ŝteli, kaj navigi maron kaj riverojn; 24 li alfrontas
la leonon, piediras tra la mallumo, kaj kiam li ŝtelas, rabas
aŭ forkaptas ion, li reportas ĝin al sia amatino. 25 La viro
amas sian edzinon pli ol siajn gepatrojn. 26 Multaj viroj
mensperdiĝis pro virinoj, kaj fariĝis sklavoj pro ili. 27
Multaj pereis, ekstumblis aŭ pekis pro virinoj. 28 Ĉu vi
ankoraŭ ne kredas min?
Ĉu la reĝo ne estas granda en sia potenco? Ĉu ne ĉiuj
regionoj timas ektuŝi lin? 29 Sed mi vidis lin kun Apame, la
konkubino de la reĝo, la filino de lia moŝto Bartako: ŝi
sidis dekstre de la reĝo 30 kaj deprenis la diademon de la kapo
de la reĝo, kaj metis ĝin al si sur la kapon, kaj ŝi frapis
la reĝon per sia dekstra mano. 31 Kaj ĉe tio la reĝo nur
buŝmalferme alrigardis ŝin. Kiam ŝi alridas lin, li ridas; sed kiam ŝi ekkoleras kontraŭ li, li flatas ŝin, por ke ŝi
repaciĝu kun li. 32 Sinjoroj, kial ne estas fortaj la virinoj,
ĉar tiel ili agas?
33 La reĝo kaj la nobeloj rigardis unu al la aliaj.
34 Tiam li ekparolis pri la vero: Sinjoroj, ĉu ne fortaj estas
la virinoj? Granda estas la tero, kaj alta la ĉielo, kaj
rapide iras la suno, ĉar la cirklon de la ĉielo ĝi rondiras
kaj revenas al sia deirpunkto en unu tago. 35 Ĉu ne granda
estas kiu tion faras? Sed la vero estas granda, kaj pli forta
ol ĉio. 36 La tuta mondo vokas pri la vero, kaj la ĉielo ĝin
laŭdas. Kaj ĉiuj faroj <de Dio> skuiĝas kaj tremas, kaj ĉe
ĝi estas nenio maljusta. 37 Maljusta estas la vino, maljusta la
reĝo, maljustaj la virinoj, maljustaj estas ĉiuj homidoj, kaj
maljustaj ĉiuj iliaj agoj, kaj ĉio simila. En ili ne estas
vero, kaj en sia maljusto ili pereos. 38 Sed la vero restas
firma ĝis eterneco, kaj vivas kaj fortas por eterne kaj ĉiam.
39 Ĉe ĝi ne estas partiemo nek preferoj, sed ĝi faras
justecon anstataŭ ĉiu maljusto kaj fieco. Ĉiuj laŭdas ĝiajn
farojn, kaj en ĝia juĝo estas nenio maljusta. 40 Kaj al ĝi
apartenas la forto, kaj la regno, kaj la gloro, kaj la majesto
de ĉiuj eternecoj. Laŭdata <estu> la Dio de la vero! 41 Li
ĉesis paroli, kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Granda
estas la vero, kaj la plej forta!
42 Tiam la reĝo diris al li: Petu, kion vi deziras, pli ol
estis skribite, kaj ni donacos ĝin al vi, ĉar vi montriĝas la
plej saĝa. Kaj vi sidos apud mi, kaj nomiĝos mia parenco. 43
Tiam li diris al la reĝo: Memoru ke en la tago, kiam vi
transprenis la reĝecon, vi faris la voton konstrui Jerusalemon,
44 kaj resendi ĉiujn vazojn rabitajn el Jerusalem, kiujn Ciro
apartigis, kiam li faris la voton, neniigi Babelon kaj resendi
ilin tien returne. 45 Vi faris la voton konstrui la templon,
kiun bruligis la Idumeanoj, kiam Judujo estis dezertigita de la
Ĥaldeoj. 46 Jen do tio estas, kion mi petas de vi, sinjoro
reĝo, mia deziro, konforme al via grandeco: mi petas do, ke vi
plenumu vian voton, kiun per via buŝo vi faris al la Reĝo de
la ĉielo.
47 La reĝo Dario ekstaris, kisis lin, kaj skribis por li
leterojn al ĉiuj trezoristoj, guberniestroj, generaloj kaj
satrapoj, ke ili donu sekuran vojaĝon al li kaj al ĉiuj, kiuj
kun li iros por konstrui Jerusalemon. 48 Kaj al ĉiuj
guberniestroj en Celesirio kaj Fenicio, kaj al tiuj en Lebanon,
li skribis leterojn, ke ili venigu cedrolignon de Lebanon al
Jerusalem, kaj ke ili helpu lin konstrui la urbon. 49 Kaj li
skribis profite al ĉiuj Judoj, kiuj ekiris el lia reĝlando al
Judujo, pro ilia libereco, ke neniu potenculo, satrapo,
guberniestro aŭ trezoristo perforte eniru en iliajn pordojn;
50 ke la tuta regiono, kiun ili okupos, estu ilia, sen tributo-pago; ke la Idumeanoj delasu de la vilaĝoj de la Judoj, kiujn ili
konkeris; 51 ke por la konstruado de la templo ĉiujare dudek
talantoj estu donataj, ĝis ĝi estos preta; 52 kaj aliaj dek
talantoj ĉiujare por la ĉiutagaj bruloferoj sur la altaro,
laŭ la ordono plenumi dek sep oferojn; 53 kaj ke ĉiuj, kiuj
revenas el Babel por konstrui la urbon, ricevu liberecon, por
ili mem kaj iliaj infanoj kaj por ĉiuj pastroj, kiuj revenis.
54 Li ankaŭ skribis pri iliaj elspezoj kaj la pastraj vestaĵoj,
en kiuj ili plenumu sian oficon. 55 Kaj li skribis ke al la
Levidoj oni pagu la elspezojn ĝis la tago, kiam la templo estos
preta kaj Jerusalem konstruita. 56 Kaj pri ĉiuj gardistoj de la
urbo li skribis, ke oni donu al ili terpecojn kaj porvivon. 57
Kaj li resendis ĉiujn vazojn el Babel, kiujn Ciro apartigis; kaj ĉion, kion Ciro ordonis fari, ankaŭ li ordonis fari kaj
resendi al Jerusalem.
58 Kiam la junulo iris eksteren, li levis sian vizaĝon al la
ĉielo direkte al Jerusalem, kaj laŭdis la Reĝon de la ĉielo,
dirante: 59 De Vi <venas> la venko, de Vi la saĝo, Via estas la
gloro kaj mi estas Via servanto. 60 Laŭdata estas Vi, kiu donis
al mi saĝon; kaj mi dankas Vin, Sinjoro de niaj patroj.
61 Kaj li prenis la leterojn, kaj iris al Babel, kaj li rakontis
ĉion al siaj fratoj. 62 Kaj ili laŭdis la Dion de siaj patroj,
ĉar Li donis al ili liberiĝon kaj permeson 63 reiri kaj
rekonstrui Jerusalemon kaj la sanktejon, super kiu alvokiĝis
Lia nomo; kaj ili festadis, kun muziko kaj ĝojo, dum sep tagoj.
Ĉapitro
5
1 Post tio estis elektitaj por reiri la estroj de la
patrodomoj, laŭ iliaj triboj, kaj iliaj edzinoj, filoj kaj
filinoj, kaj iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kaj iliaj bestoj. 2
Kaj Dario sendis kun ili mil rajdistojn por konduki iin al
Jerusalem en paco, kun muziko de tamburoj kaj flutoj. 3 Kaj
ĉiuj iliaj fratoj ĝojegis, kaj li irigis ilin kun tiuj.
4 Jen la nomoj de la viroj, kiuj reiris, laŭ iliaj patrodomoj
en la triboj, laŭ iliaj grupoj: 5 la pastroj, la idoj de
Pineĥas, filo de Aaron: Jeŝua, filo de Jozadak, filo de
Serajah, kaj Joakim, filo de Zerubabel, filo de Ŝealtiel, el la
domo de David, el la parencaro de Fares, el la tribo de Jehuda,
6 kiu parolis saĝe antaŭ Dario, reĝo de la Persoj, en la dua
jaro de lia regado, en la monato nizan, la unua monato.
7 Jen estas la Judujanoj, kiuj reiris el la ekzilo, kiujn
forkondukis en Babelon Nebukadnecar, reĝo de Babel, 8 kaj kiuj
revenis al Jerusalem kaj la cetera Judujo, ĉiu al sia urbo. Ili
iris kun siaj gvidantoj Zerubabel kaj Jeŝua, Neĥemja, Seraja,
Resaja, Enenio, Mordeĥaj, Beelsar, Asfarasa, Borolia, Reĥum
kaj Baana.
9 La nombro de la viroj de la popolo kaj iliaj gvidantoj estis:
10 la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du; 10 la idoj de
Ŝefatja, kvarcent sepdek du; la idoj de Araĥ, sepcent sepdek
ses; 11 la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab,
du mil okcent dek du; 12 la idoj de Elam, mil ducent kvindek
kvar; la idoj de Zatu, naŭcent kvardek kvin; la idoj de
Ĥorbe, sepcent kvin; la idoj de Bani, sescent kvardek ok; 13 la idoj de Bebaj, sescent dudek tri; la idoj de Azgad, mil
tricent dudek du; 14 la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep; la idoj de Bigvaj, du mil sesdek ses; la idoj de Adin, kvarcent
kvindek kvar; 15 la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija,
naŭdek du; la idoj de Kilan kaj Azeta, sesdek sep; la idoj de
Azura, kvarcent du; 16 la idoj de Anija, cent unu; la idoj de
Arom, la idoj de Becaj, tricent dudek tri; la idoj de Arifa,
cent dek du; 17 la idoj de Betera, tri mil kvin; la idoj el
Bet-Lomon, cent dudek tri; 18 la loĝantoj de Netofa, kvindek
kvin; la loĝantoj de Anatot, cent kvindek ok; la loĝantoj de
Betesma, kvardek du; 19 la loĝantoj de Kirjat-Arim, dudek kvin,
tiuj el Kefira kaj Beerot, sepcent kvardek tri; 20 la Ĥadiasoj
kaj Amidioj, kvarcent dudek du; la loĝantoj de Kirama kaj Geba,
sescent dudek unu; 21 la loĝantoj de Makalon, cent dudek du; la loĝantoj de Bet-Eljo, kvindek du; la idoj de Nifis, cent
kvindek ses; 22 la idoj de la alia Elam kaj Ono, sepcent dudek
kvin; la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin; 23 la idoj de
Senaa, tri mil tricent tridek.
24 La pastroj: la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, kun la
idoj de Anasib, okcent sepdek du; la idoj de Imer, mil kvindek
du; 25 la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep; la idoj de
Ĥarim, mil dek sep.
26 La Levidoj: la idoj de Jeŝua kaj Kadmiel, el la filoj de
Bani kaj Sudi, sepdek kvar. 27 La templo-kantistoj: la idoj de
Asaf, cent dudek ok. 28 La pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la
idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de
Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, ĉiuj kune cent tridek naŭ.
29 La templo-servistoj: la idoj de Esav, la idoj de Ĥasufa, la
idoj de Tabaot, la idoj de Keros, la idoj de Suha, la idoj de
Padon, la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, 30 la idoj de Akub,
la idoj de Utaj, la idoj de Ketab, la idoj de Hagaba, la idoj de
Subaj, la idoj de Hanan, la idoj de Katua, la idoj de Gedur, 31
la idoj de Jairo, la idoj de Dajsan, la idoj de Noeba, la idoj
de Ĥaseba, la idoj de Gazara, la idoj de Ozia, la idoj de Finoe,
la idoj de Asara, la idoj de Bastaj, la idoj de Asana, la idoj
de Maani, la idoj de Nafisi, la idoj de Akuf, la idoj de Aĥiba,
la idoj de Asur, la idoj de Farakim, la idoj de Basalot, 32 la
idoj de Meeda, la idoj de Kuta, la idoj de Ĥarea, la idoj de
Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tomoj, la idoj de Nasi, la
idoj de Ĥatifa.
33 La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Asafiot, la
idoj de Peruda, la idoj de Jaala, la idoj de Lozon, la idoj de
Isdael, la idoj de Ŝefatja, 34 la idoj de Agia, la idoj de
Poĥeret-Cebaim, la idoj de Sarotie, la idoj de Masiah, la idoj
de Gas, la idoj de Adus, la idoj de Subas, la idoj de Afera, la
idoj de Barodis, la idoj de Ŝafat, la idoj de Amon.
35 La nombro de ĉiuj templo-servistoj kaj de la idoj de la
servantoj de Salomono estis tricent sepdek du.
36 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ kaj Tel-Ĥarŝa, kaj
gvidis ilin Kerub, Adan, kaj Imer; 37 ili ne povis montri sian
patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael: la idoj de
Delaja, filo de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du.
38 Kaj el la pastroj, ĉi tiuj faris pastran servadon sed ne
estis trovitaj <en registroj>: la idoj de Ĥabaja, la idoj de
Hakoc, la idoj de Jadus, kiu prenis Agian al si kiel edzinon el
la filinoj de Barzilaj, kaj estis nomata per ties nomo. 39 Ili
serĉis en la dokumentoj genealogiaj, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la pastra servado. 40 Kaj diris al
ili Neĥemja kaj Atarias, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo,
ĝis aperos ĉefpastro kun la signoj de manifesto kaj vero.7
41 Ĉiuj ĉi tiuj de Izrael, ekde la dekdu-jaraĝaj, krom la
sklavoj kaj sklavinoj, nombris kvardek du mil tricent sesdek
homojn; da sklavoj kaj sklavinoj estis sep mil tricent tridek
sep; da kantistoj kaj kantistinoj estis ducent kvardek kvin. 42
Da kameloj estis kvarcent tridek kvin; da ĉevaloj sep mil
tridek ses; da muloj ducent kvardek kvin; da azenoj kvin mil
kvincent dudek kvin.
43 Kelkaj el la ĉefoj de la patrodomoj, veninte al la domo de
la Eternulo en Jerusalem, promesis laŭ sia povo restarigi la
domon <de Dio> sur ĝia loko, 44 kaj ke ili kontribuos al la
sankteja trezorejo de la laboroj mil minojn da oro, kvin mil
minojn da arĝento kaj cent pastrajn vestojn.
45 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj en
Jerusalem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj la templo-kantistoj kaj la
pordegistoj kaj tuta Izrael en siaj vilaĝoj.
46 Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en siaj
hejmoj, ili kolektiĝis unuanime sur la placo antaŭ la unua
pordego al oriento. 47 Kaj leviĝis Jeŝua, filo de Jocadak, kaj
liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj
liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, 48
por alportadi sur ĝi bruloferojn, laŭ la ordonoj en la libro
de Moseo, la homo de Dio. 49 Kaj kuniĝis al ili kelkaj el la
ceteraj popoloj de la lando. Kaj ili aranĝis la altaron sur
ĝia loko, ĉar la popoloj de la lando estis malamikaj al ili
kaj pli fortaj ol ili; kaj ili komencis alportadi sur ĝi
bruloferojn al la Sinjoro, matene kaj vespere. 50 Kaj ili
solenis la feston de laŭboj, kiel estas preskribite en la Torao,
kaj faris la ĉiutagajn bruloferojn, laŭdeve, 51 kaj post tio
la ĉiutagajn bruloferojn, kaj por la sabatoj kaj por la
monatkomencoj kaj por ĉiuj sanktigitaj festoj. 52 Kaj ĉiu, kiu
preĝis al Dio, ekde la monatkomenco de la sepa monato, komencis
alporti oferojn al Dio, sed la templo de Dio ankoraŭ ne estis
starigita. 53 Kaj ili donis monon al la ŝtonhakistoj kaj
ĉarpentistoj, kaj manĝaĵon, trinkaĵon, kaj ĥara8 al la Cidonanoj kaj
Tiranoj, por ke ili venigu cedro-lignon de Lebanon per flosoj al
la haveno de Jafo, konforme al la skriba dekreto, kiun donis al
ili Ciro, reĝo de la Persoj.
54 En la dua jaro, veninte al la domo de Dio en Jerusalem, en la
dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de
Jocadak, kaj iliaj fratoj kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj
ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, 55 faris la
komencon pri la templo de Dio, en la monatkomenco de la dua
monato de la dua jaro post kiam ili venis al Judujo kaj
Jerusalem. 56 Kaj ili starigis la Levidojn, havantajn la aĝon
de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn de la Sinjoro.
Kaj stariĝis Jeŝua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj lia frato
Kadmiel, kaj la filoj de Jeŝua Emadabun, kaj la filoj de Jehuda,
filo de Iliadun, kun siaj filoj kaj fratoj, ĉiuj Levidoj,
unuanime, por daŭrigi la laborojn en la domo de Dio. 57 Kaj la
konstruistoj konstruis la templon de la Sinjoro, kaj la pastroj
stariĝis en siaj vestoj kun muziko kaj trumpetoj, kaj la
Levidoj, idoj de Asaf, gloris la Sinjoron per siaj cimbaloj, por
laŭdi Lin per la kantoj de David, reĝo de Izrael. 58 Kaj ili
ekkantis himnojn por laŭdi la Sinjoron, ke Lia boneco kaj Lia
gloro estas eterna en tuta Izrael. 59 Kaj la tuta popolo
trumpetis kaj ĝojkriis laŭte, glorante la Sinjoron pro la
fondo de la domo de la Sinjoro. 60 Kaj multaj el la pastroj kaj
el la Levidoj kaj el la ĉefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj
vidis la unuan templon, reagis al la fondado de ĉi tiu <templo>
per laŭtaj krioj kaj plorado; 61 sed multaj laŭte trumpetis
kaj ĝojkriis,. 62 tiel ke la popolo ne povis aŭdi la
trumpetojn pro la plorado de la popolo; ĉar la amaso
trumpetadis tiel laŭte, ke tio estis aŭdata ĝis tre
malproksime.
63 Kiam la malamikoj de la triboj Jehuda kaj Benjamen aŭdis
tion, ili venis sciiĝi, kion signifas tiu trumpetado. 64 Ili
aŭdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la
Sinjoro, Dio de Izrael. 65 Tiam ili iris al Zerubabel kaj al
Jeŝua kaj al la ĉefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili: Ni
kun-konstruu kun vi! 66 Ĉar same kiel vi, ankaŭ ni obeas vian
Dion, kaj al Li ni alportas oferojn depost la tempo de Esar-Ĥadon,
reĝo de Asirio, kiu venigis nin ĉi tien. 67 Sed Zerubabel kaj
Jeŝua kaj la la ĉefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili: Ne <estas bone>, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio;
68 ĉar ni solaj konstruos por la Sinjoro de Izrael, kiel
ordonis al ni Ciro, reĝo de la Persoj. 69 Tiam la popolo de la
lando forte pezis sur tiujn de Judujo, kaj ĝenis al ili en la
konstruado. 70 Kaj ili insidadis, kaj demagogie organizante
protestojn, ili malhelpis ilin fini la konstruadon, dum la tuta
tempo de la vivo de la reĝo Ciro. 71 Kaj du jarojn ili neniel
povis plu konstrui, ĝis la regado de la reĝo Dario.
Ĉapitro
6
1 En la dua jaro de la regado de la reĝo Dario, la profetoj
Ĥagaj kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj
estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de la Sinjoro de
Izrael. 2 Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua,
filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de la Sinjoro en
Jerusalem, dum la profetoj de la Sinjoro subtenis ilin.
3 En tiu tempo venis al ili Tatnaj9, la guberniestro de Sirio kaj Fenicio, kaj Ŝetar-Boznaj,
kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: 4 Kiu permesis al vi
konstrui ĉi tiun domon kaj tegmenton kaj ĉion ceteran? Kaj
kiuj estas la konstruistoj kiuj plenumas tion? 5 Sed la
plejaĝuloj de la Judoj estis indulge traktataj, ĉar la okulo
de Dio estis super la kaptitoj; 6 kaj ili ne estis malhelpataj
ĉe la konstruado, ĝis oni raportis pri tio al Dario kaj ĝis
revenis lia decido.
7 Jen estas kopio de la letero, kiun skribis al Dario kaj sendis
Tatnaj, la guberniestro de Sirio kaj Fenicio, kaj Ŝetar-Boznaj,
kun siaj kunuloj, la lokaj regantoj de Sirio kaj Fenicio.
8 Al la reĝo Dario saluton. Estu plene sciate al nia sinjoro la
reĝo: kiam ni iris en la Judan landon, al la urbo Jerusalem,
tie el la Judoj, kiuj estis en ekzilo, ni trafis la plejaĝulojn
de la Judoj konstruantaj la domon por la Sinjoro en Jerusalem,
grandan kaj novan, el poluritaj kaj valoraj ŝtonoj, kun
multekostaj traboj en la muroj, 9 kaj la laboro estas farata
vigle kaj sukcesas en iliaj manoj, kaj plenumiĝas en ĉia gloro
kaj zorgemo. 10 Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris
al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon?
11 Kaj krom tio ni demandis ilin, por raporti al vi kaj por
skribi al vi la nomojn de iliaj gvidantoj; kaj ni petis
listigon de iliaj gvidantoj. 12 Kaj ili respondis al ni, kaj
diris: Ni estas sklavoj de la Sinjoro, kiu kreis ĉielon kaj
teron. 13 Tiu ĉi domo estis konstruita antaŭ multe da jaroj
fare de granda kaj forta reĝo de Izrael, kaj li finis ĝin. 14
Sed kiam niaj patroj pekis kontraŭ la Sinjoro de Izrael, Dio de
la ĉielo, kolerigante Lin, Li transdonis ilin en la manon de
Nebukadnecar, reĝo de Babel kaj reĝo de la Ĥaldeoj. 15 Kaj
tiun domon ili detruis kaj forbruligis, kaj la popolon ili
forkondukis en Babelon. 16 Sed en la unua jaro, kiam la reĝo
Ciro regis super la regionoj de Babel, la reĝo Ciro skribis, ke
oni rekonstruu ĉi tiun domon <de Dio>. 17 Eĉ la sanktajn
vazojn, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el
la templo de Jerusalem kaj forportis en sian propran templon,
tiujn la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel; kaj oni
transdonis ilin al Zerubabel kaj al Ŝeŝbacar, la regionestro.
18 Kaj li ordonis al li preni ĉiujn tiujn vazojn, kaj starigi
ilin en la templon de Jerusalem, kaj konstrui ĉi tiun domon de
la Sinjoro sur ĝia loko. 19 Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis
la fundamenton por la domo de la Sinjoro en Jerusalem; kaj de
tiu tempo ĝis nun ĝi ankoraŭ ne estas finita. 20 Tial do, se
plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la reĝaj arkivoj de nia
sinjoro la reĝo en Babel, 21 kaj se montriĝos, ke efektive la
konstruado de la domo de la Sinjoro en Jerusalem, okazas kun
permeso de la reĝo Ciro, kaj se nia sinjoro la reĝo aprobas
tion, tiam li donu al ni ordonojn pri tio.
22 Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la reĝaj
arkivoj en Babel. Kaj oni trovis en Ekbatana, la kastelo en la
Media lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis registrite: 23 En
la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon
rekonstrui la domon de la Sinjoro en Jerusalem, kie oni oferu
tra daŭra fajro. 24 La alto <de la domo> estu sesdek ulnoj,
ĝia larĝo estu sesdek ulnoj, kun tri vicoj da prilaboritaj
ŝtonoj kaj unu vico da nova loka ligno, kaj la elspezoj estu
pagataj el la domo de la reĝo Ciro. 25 Ankaŭ la sanktajn
vazojn de la domo de la Sinjoro, la orajn kaj la arĝentajn,
kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj
forportis en Babelon, oni redonu al la templo de Jerusalem, kaj
metu ilin, kie antaŭe ili estis lokitaj.
26 <Dario> tiam ordonis, ke oni faru, ke Tatnaj, la guberniestro
de Sirio kaj Fenicio, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj
la lokaj regantoj de Sirio kaj Fenicio, foriĝu de tiu loko, kaj
ke ili permesu al Zerubabel, la sklavo de la Sinjoro,
regionestro de Judujo, kaj al la plejaĝuloj de la Judoj,
konstrui la domon de la Sinjoro sur tiu loko. 27 Kaj mi donis
ordonojn<, li daŭrigis,> ke oni konstruu ĝin komplete, kaj ke
oni atentu, ke ili bone kunlaboru kun la revenintoj el la
kaptiteco de Judujo ĝis la templo de la Sinjoro estos preta. 28
El la tributo de Cele-Sirio kaj Fenicio, por la oferado al la
Sinjoro oni senmanke donu kontribuon al tiuj homoj, t.e. al
Zerubabel, la regionestro, por virbovoj, ŝafoj kaj ŝafidoj;
29 same da tritiko, salo, vino kaj oleo, ĉiujare, sen
marĉandado, tiom kiom bezonos la pastroj en Jerusalem por
ĉiutaga uzado, 30 por ke estu alportataj verŝoferoj al la plej
alta Dio por la reĝo kaj liaj infanoj, kaj ke estu preĝate por
ilia vivo.
31 Li ordonis, ke se iu homo malobeos aŭ ŝanĝos ĉi tiujn
decidojn, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu pendigita
al ĝi, kaj liaj proprietaĵoj apartenu al la reĝo.
32 Kaj tial la Sinjoro, kies nomo ĉi tie estas alvokata,
neniigu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon por
malhelpi aŭ malutili al tiu domo de la Sinjoro en Jerusalem.
33 Mi, la reĝo Dario, donis la ordonon, ke ĉio ĉi senmanke
plenumiĝu.
Ĉapitro
7
1 Tiam do Tatnaj, la guberniestro de Cele-Sirio kaj Fenicio,
kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, sekvante la ordonojn de la
reĝo Dario, 2 superrigardis la sanktajn laborojn, kunlaborante
kun la plejaĝuloj de la Judoj kaj la temploficistoj. 3 Kaj
prosperis la sankta laboro, dum profetadis la profetoj Ĥagaj
kaj Zeĥarja, 4 kaj ili elfinis tion laŭ la ordono de la
Sinjoro, Dio de Izrael, 5 kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario,
kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de la Persoj, estis kompletigita la
sankta domo en la dudek-tria tago de la monato adar, en la sesa
jaro de la reĝo Dario. 6 Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la
Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco, kiuj sin ligis
al ili, faris laŭ la <preskriboj> en la libro de Moseo. 7 Kaj
por la sanktigo de la templo de la Sinjoro ili alportis cent
virbovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, 8 kaj dek du
pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la dek
du estroj de la triboj de Izrael. 9 Kaj la pastroj kaj la
Levidoj staris vestitaj laŭ iliaj vicoj, por la servado al la
Sinjoro, Dio de Izrael, laŭ la libro de Moseo. Kaj la pordistoj
estis ĉe ĉiu pordego.
10 Kaj la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris Paskon
en la dek-kvara tago de la unua monato, ĉar la pastroj kaj la
Levidoj purigis sin ĉiuj kune; 11 sed ne ĉiuj <Izraelidoj>,
kiuj revenis el la kaptiteco, purigis sin <kun la pastroj>, sed
ja ĉiuj Levidoj sin purigis. 12 Kaj ili buĉis Paskajn
ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj,
la pastroj, kaj por si. 13 Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj
revenis el la kaptiteco, ĉiuj, kiuj apartigis sin de la
malpureco de la nacioj de la lando, serĉante la Sinjoron. 14
Kaj en ĝojo antaŭ la Sinjoro ili solenis la feston de la macoj
dum sep tagoj, 15 ĉar Li turnis al ili la koron de la reĝo de
Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado por la
Sinjoro, la Dio de Izrael.
Ĉapitro
8
1 Kiam, post ĉi tiuj okazaĵoj, regis Artaĥŝast, reĝo de
la Persoj, <el Babel> venis Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja,
filo de Ĥilkija, filo de Ŝalum, 2 filo de Cadok, filo de
Aĥitub, filo de Amarja, filo de Uzi, filo de Buki, filo de
Abiŝua, filo de Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la
ĉefpastro. 3 Tiu Ezra venis el Babel kiel lerta scienculo
koncerne la leĝon de Moseo, kiun donis la Dio de Izrael. 4 Kaj
la reĝo donis al li honoron, ĉar li trovis gracon antaŭ <la
reĝo> en ĉiuj siaj deziroj. 5 Kun li venis kelkaj el la
Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la templo-kantistoj,
el la pordegistoj, kaj el la templo-servistoj al Jerusalem, en
la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast, en la kvina monato (estis
la sepa jaro por la reĝo). 6 Ĉar ili forlasis Babelon en la
unua tago de la unua monato, kaj en la unua tago de la kvina
monato ili venis en Jerusalemon, laŭ la prospera vojaĝo, kiun
Dio donis al ili. 7 Ĉar Ezra posedis grandan scion, tiel ke
nenion li neglektis el la leĝo de la Sinjoro aŭ el Liaj
ordonoj, sed li instruis la tutan Izraelon pri ĉiuj justecoj
kaj juĝoj.
8 Jen estas kopio de la skribaj ordonoj, kiujn la reĝo
Artaĥŝast sendis al Ezra, la pastro, la leganto de la leĝo de
la Sinjoro:
9 La reĝo Artaĥŝast al Ezra, pastro kaj leganto de la leĝo
de la Sinjoro: saluton.
10 Gracoplene mi decidis, kaj nun ordonas, ke tiuj el la popolo
de la Judoj kaj ĝiaj pastroj kaj Levidoj, kaj aliaj en nia
regno, kiuj tion libervole deziras, iru kun vi al Jerusalem. 11
Ĉiuj, kiuj tiel aspiras, ekvojaĝu kun vi, kiel decidis mi kaj
miaj sep Kunuloj. 12 Ili atentu pri la aferoj en Judujo kaj
Jerusalem, laŭ tio, kion vi havas en la leĝo de la Sinjoro. 13
Kaj ili alportu al Jerusalem la donacojn por la Sinjoro de
Izrael, kiujn votis mi kaj miaj amikoj, kaj <ili kolektu> la
tutan oron kaj arĝenton, kiu povos esti trovita en la regiono
de Babel [por la Sinjoro en Jerusalem], kune kun la memvolaj
donacoj de la popolo por la sanktejo de ilia Sinjoro en
Jerusalem. 14 Ili aĉetu pro tiu oro kaj arĝento virbovojn,
virŝafojn kaj ŝafidojn, kaj kio al tio apartenas, 15 por
alporti oferojn sur la altaron de ilia Sinjoro en Jerusalem. 16
Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera oro
kaj arĝento, tion vi faru laŭ la volo de via Dio. 17 Kaj <vi
uzu> la sanktajn vazojn de la Sinjoro, kiuj estas donitaj al vi
por la servado en la sanktejo de via Dio en Jerusalem; 18 kaj
ĉion ceteran, kio estas necesa por la sanktejo de via Dio, vi
donu el la reĝa trezorejo.
19 Kaj mi, la reĝo Artaĥŝast, ordonas al ĉiuj
trezorgardistoj de Sirio kaj Fenicio, ke ĉio, kion postulos
Ezra, la pastro, la leganto de la leĝo de la plej alta Dio,
estu tuj plenumata, ĝis cent talantoj da arĝento, 20 same ĝis
cent kor’oj da tritiko, ĝis cent metretoj da vino, kaj da salo
en kvanto senlima. 21 Ĉio, kio estas ordonita en la leĝo de
Dio, devas esti farata tuj por la plej alta Dio, por ke Lia
kolero ne trafu la regnon de la reĝo kaj de liaj filoj. 22 Kaj
al vi estas sciigate, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj,
templo-kantistoj, pordegistoj, templo-servistoj aŭ aliaj
servantoj ĉe ĉi tiu templo vi devas meti tributon, aŭ alian
imposton. Neniu havas la aŭtoritaton, meti ion tian sur ilin.
23 Kaj vi, Ezra, laŭ la saĝo, kiun via Dio donis al vi,
starigu arbitraciantojn kaj juĝistojn, por juĝadi en tuta
Sirio kaj Fenicio ĉiujn, kiuj scias la leĝon de via Dio; kaj
kiuj ne scias, tiujn vi instruos. 24 Kaj ĉiuj, kiu ne plenumos
la leĝon de via Dio aŭ la leĝojn de la reĝo, tuj estos
juĝataj, ĉu al morto, ĉu al alia puno, al monpuno, aŭ al
meto en malliberejon.
25 Benata estu sole nur la Sinjoro, kiu metis en la koron de la
reĝo la ideon beligi Lian domon en Jerusalem, 26 kaj kiu sur
min turnis la favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de
ĉiuj liaj amikoj kaj potenculoj. 27 Kaj mi fariĝis kuraĝa,
pro la helpo de la Sinjoro, mia Dio; kaj mi kolektis virojn el
Izrael, por ke ili iru kun mi.
28 Kaj jen estas la ĉefoj, laŭ patrodomoj kaj iliaj grupoj,
kiuj venis kun mi el Babel, dum la regado de la reĝo
Artaĥŝast: 29 el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj
de Itamar: Gamael; el la idoj de David: Ĥatuŝ, filo de
Ŝeĥanja: 30 el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li cent
kvindek viroj, laŭ la listo; 31 el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraja, kaj kun li ducent viroj; 32 el la
idoj de Zatoe: Ŝeĥanja, filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent
viroj; el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li
ducent kvindek viroj; 33 el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de
Gotolja, kaj kun li sepdek viroj; 34 el la idoj de Ŝefatja: Zaraja, filo de Miĥael, kaj kun li sepdek viroj; 35 el la idoj
de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek du
viroj; 36 el la idoj de Bani: Ŝelomit, filo de Josifja, kaj
kun li cent sesdek viroj; 37 el la idoj de Bebaj: Zeĥarja,
filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok viroj; 38 el la idoj de
Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek viroj;
39 el la idoj de Adonikam, la lastaj, jen la nomoj: Elifelet,
Jeuel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sepdek viroj; 40 el la idoj de
Bigvaj: Utaj, filo de Istalkuru, kaj kun li sepdek viroj.
41 Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu nomiĝas Tera, kaj ni
tendumis tie tri tagojn; kaj mi inspektis ilin. 42 Kiam el la
idoj de la pastroj kaj el la Levidoj tie mi trovis neniun, 43 mi
sendis <mesaĝon> al Eliezer, Iduel, Maasma, Elnatan, Ŝemaja,
Jarib, Natan, Enatan, Zeĥarja, kaj Meŝulam, la ĉefoj, homoj
de kompreno; 44 kaj mi diris al ili, ke ili iru al Ido, la
ĉefo en la loko de la trezorejo, 45 kaj mi donis al ili
instrukcion sciigi al Ido kaj al liaj fratoj, kaj al la
trezorgardistoj en tiu loko, ke ili sendu al ni virojn por servi
kiel pastroj en la domo de nia Sinjoro. 46 Kaj, ĉar super ni
estis la potenca mano de la Sinjoro, ili sendis al ni saĝajn
homojn el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael: nome
Ŝerebjan, kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok <virojn>, 47 kaj
Ĥaŝabjan, kaj Anunun, kaj lian fraton Jeŝaja, el la idoj de
Ĥanunaja, kun liaj filoj, dudek <virojn>; 48 kaj el la
templo-servistoj, kiujn David kaj la gvidantoj starigis por
servi al la Levidoj: ducent dudek templo-servistojn; ĉiuj ili
estis registritaj laŭ siaj nomoj.
49 Kaj mi proklamis tie faston por la junuloj antaŭ nia Sinjoro,
50 por peti de Li bonan vojaĝon por ni, por niaj infanoj, kiuj
akompanis nin, kaj por niaj ŝarĝo-bestoj. 51 Ĉar mi hontis
peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por eskorte defendi
nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; 52 ĉar ni ja diris al la
reĝo: La forto de la Sinjoro estos kun ĉiuj, kiuj sin turnas
al Li, kaj subtenos ilin. 53 Ni denove do petis nian Sinjoron
pri tio, kaj Li montriĝis gracoplena al ni.
54 Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, Ŝerebjan kaj
Ĥaŝabjan, kaj dek el iliaj fratoj. 55 Kaj mi pese transdonis
al ili la arĝenton kaj la oron kaj la sanktajn vazojn de la
domo de nia Sinjoro, kiujn donacis la reĝo mem kaj liaj
konsilistoj kaj liaj princoj kaj la tuta Izrael. 56 Kaj mi pese
transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek talantojn, da
arĝentaj vazoj cent talantojn, da oro cent talantojn, da oraj <objektoj>
dudek; kaj <mi donis> dek du bronzajn vazojn el la plej
multekosta bronzo, kiuj brilis kiel oro. 57 Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Sinjoro, kaj la vazoj estas sanktaj,
kaj ankaŭ la arĝento kaj la oro estas dediĉitaj al la Sinjoro,
la Sinjoro de viaj patroj. 58 Maldormu, kaj gardu ilin, ĝis vi
transdonos ilin al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj la ĉefoj de
patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la pastraj ĉambroj de la
domo de nia Sinjoro. 59 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis
la arĝenton, la oron, kaj la vazojn, kaj forportis ilin al
Jerusalem en la domon de la Sinjoro.
60 Kaj ni ekvojaĝis de la rivero Tera en la dek-dua tago de la
unua monato, por iri al Jerusalem, sub la fortega mano de nia
Sinjoro super ni. Kaj Li savis nin dumvojaĝe kontraŭ ĉiu
malamiko, kaj ni venis en Jerusalemon. 61 Kiam tie fariĝis la
tria tago, la arĝento kaj la oro estis pese transdonitaj, en la
domo de nia Sinjoro, al la pastro Meremot, filo de Urija, 62 kaj
kun li estis Eleazar, filo de Pineĥas; kaj kun ili estis
Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Moet, filo de Binuj, la Levidoj.
Ĉio estis nombrita kaj pesita, kaj ĉio pesita estis tuj
tiutempe enskribita. 63 La forkaptitoj, kiuj revenis el la
kaptiteco, alportis bruloferojn al la Dio de Izrael: dek du
virbovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses virŝafojn, sepdek du
ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn; ĉion kiel bruloferon al
la Sinjoro. 64 Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la
reĝaj trezoristoj, kaj al la regionestroj de Cele-Sirio kaj
Fenicio; kaj ĉi tiuj honoris la popolon kaj la sanktejon de la
Sinjoro.
65 Kiam ĉio tio estis finita, alvenis al mi la estroj kaj diris: 66 La popolo de Izrael kaj la gvidantoj kaj la pastroj kaj la
Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la lando kaj de iliaj
malpuraĵoj, - de la Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj,
Moabidoj, Egiptoj, kaj Idumeoj -; 67 ĉar ili edziĝis kun
iliaj filinoj, ili mem kaj iliaj filoj, kaj miksiĝis la sankta
semo kun la popoloj de la lando; kaj la eminentuloj kaj la
gravuloj partoprenis en ĉi tiu malbonago de la komenco.
68 Kiam mi aŭdis tion, mi disŝiris miajn vestojn kaj mian
sanktan tunikon, mi elŝiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo,
kaj mi eksidis konsternite. 69 Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj
ankoraŭ estis tuŝataj de la vorto de la Sinjoro de Izrael, dum
mi lamentis pro la malbonago. Kaj mi sidis konsternite ĝis la
vesperofero. 70 Tiam mi vekiĝis el mia fastado, kaj kun
disŝiritaj vestoj kaj sankta tuniko, mi stariĝis surgenue, mi
etendis miajn manojn al la Sinjoro, kaj diris:
71 Ho Sinjoro, mi hontas, tute konfuzite antaŭ Via vizaĝo. 72
Ĉar niaj pekoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj niaj misfaroj
fariĝis grandaj ĝis la ĉielo 73 de post la tempo de niaj
patroj. Ni estas en granda peko ĝis la nuna tago; 74 pro la
pekoj de ni mem kaj de niaj patroj ni estis transdonitaj, ni kaj
niaj fratoj, niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la
alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj
malhonoro, ĝis la hodiaŭa tago. 75 Kaj nun, kiel granda estas
la pardono, Sinjoro, kiu venis de Vi! Ĉar Vi restigis al ni
radikon kaj nomon sur la loko de Via sanktigo; 76 kaj Vi
malkaŝis lumon al ni en la domo de nia Sinjoro, kaj donis al ni
manĝi en la tempo de nia sklaveco. 77 Sed eĉ en nia sklaveco,
ne forlasis nin nia Sinjoro. Sed Li donis al ni korfavorecon de
la reĝoj de la Persoj, 78 tiel ke ili donis al ni manĝi, kaj
honoris la templon de nia Sinjoro, kaj ke ili vekis la
dezertigitan Cionon por doni al ni fortikejon en Judujo kaj en
Jerusalem.
79 Kaj nun kion ni diros, ho Sinjoro, post tio? ĉar ni
forlasis Viajn ordonojn, kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la
profetoj, dirante: 80 La lando, en kiun vi venas por ekposedi
ĝin, estas lando malpura pro la malpureco de la fremdaj popoloj
de la lando, kaj per siaj malpuraĵoj ili plenigai ĝin. 81 Ne
edzinigu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn
ne prenu por viaj filoj; 82 ne daŭre serĉu havi pacon kun ili,
por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la
lando kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj. 83
Kaj ĉio, kio trafis nin, okazis pro niaj malbonaj faroj kaj pro
niaj grandaj pekoj. 84 Ĉar Vi, Sinjoro, levis la ŝarĝon de
niaj pekoj kaj donis al ni tian radikon: sed ni denove
returniĝis al malobeo je Via leĝo, tiel ke ni miksiĝis kun la
malpuraĵoj de la popoloj de la lando. 85 Ĉu Vi ne koleras
kontraŭ ni ĝis plena ekstermo, tiel ke restos nek radiko, nek
semo aŭ nomo al ni? 86 Ho Sinjoro de Izrael! Vi estas justa:
ĉar ni restis, kvazaŭ radiko ĝis la nuna tago. 87 Jen ni
estas antaŭ Vi en nia kulpo; ĉar ni ne plu povas resti staraj
antaŭ Vi pro ĉi tio.
88 Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante
antaŭ la sanktejo, kolektiĝis al li el Jerusalem tre granda
amaso, viroj, virinoj, kaj junuloj; ĉar estis multa plorado en
la amaso. 89 Kaj Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, unu el la
Izraelidoj, ekparolis al Ezra: Ni pekis kontraŭ la Sinjoro,
prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen
eĉ nun ekzistas espero por Izrael. 90 Nun ni ĵuru al la
Sinjoro, ke ni forpelos ĉiujn niajn aligentajn edzinojn kun
iliaj infanoj, laŭ via juĝo kaj <la juĝo> de ĉiuj, kiuj
obeas la leĝon de la Sinjoro. 91 Leviĝu, kaj decidu. Ĉar
estas via tasko, kaj ni estos kun vi por agadi forte. 92 Kaj
Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn kaj la Levidojn
de la tuta Izrael, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.
Ĉapitro
9
1 Kaj Ezra leviĝis de la korto de la sanktejo, kaj iris al
la ĉambro de Jeĥonanan, filo de Eljaŝib. 2 Tie li tranoktis.
Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris
pri la grandaj malbonagoj de la amaso. 3 Kaj oni proklamis en
tuta Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj revenis el la kaptiteco,
ke ili kolektiĝu en Jerusalem; 4 kiuj ne venos tien post du
aŭ tri tagoj, laŭ decido de la regantaj plejaĝuloj perdos al
por-templa uzado ĉiun sian havon, kaj ili mem estos
ekskomunikitaj el la komunumo de la revenintoj.
5 Kaj kolektiĝis ĉiuj el la triboj de Jehuda kaj de Benjamen
en tri tagoj en Jerusalem. Tio estis en la naŭa monato, en la
dudeka tago de la monato. 6 Kaj la tuta amaso sidis sur la placo
antaŭ la sanktejo, tremante pro la vintra vetero.
7 Kaj leviĝis Ezra, kaj diris al ili: Vi faris malbonagon,
prenante aligentajn edzinojn kaj pligravigante la pekojn de
Izrael. 8 Tial nun vi faru konfeson, kaj gloru la Sinjoron, la
Dion de viaj patroj, 9 kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de
la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.
10 Kaj la tuta amaso respondis per laŭta voĉo: Jes, kiel vi
diris, tiel ni faros. 11 Sed granda estas ĉi tiu amaso, kaj ni
ne povas resti ĉi tie, en la vintra vetero; [kaj ni ne trovas]; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni tro
multe pekis en ĉi tiu afero. 12 Niaj estroj do restu <ĉi tie>
pro la tuta amaso; kaj ĉiuj el niaj urbetoj, kiuj havas
aligentajn edzinojn, kunvenu en difinita tempo, kaj kun ili la
plejaĝuloj de ĉiu loko kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis ni forturnos
de ni la flaman koleron de la Sinjoro pro ĉi tiu afero.
14 Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, prenis
ĉi tion sur sin10, kaj Meŝulam, kaj Levi, kaj Ŝabtaj helpis ilin kiel
juĝistoj. 15 Kaj la revenintoj el la kaptiteco agis laŭ ĉio
ĉi tio.
16 Kaj la pastro Ezra elektis al si la gvidajn virojn el la
patrodomoj, ĉiujn laŭnome; kaj ili ekkunsidis en la unua tago
de la deka monato, por esplori la aferon. 17 Kaj elfiniĝis la
afero de la viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, ĝis la unua
tago de la unua monato.
18 Kaj inter la pastroj, kiuj kunvenis, troviĝis kelkaj kun
aligentaj edzinoj. 19 <Tiuj estis> el la filoj de Jeŝua, filo
de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj
Jodan. 20 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn
edzinojn, kaj ke ili oferos pro sia kulpo virŝafon kiel
kulpoferon. 21 Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani, Zebadja,
Maaseja, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Azaria; 22 el la filoj de
Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Okidel, kaj
Saltas.
23 Kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata
Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Jona. 24 El la templo-kantistoj: Eljaŝib, kaj Bakĥur. 25 El la pordegistoj: Ŝalum, kaj
Tolbanes.
26 El la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija,
Malkija, Mijamin, Eleazar, Asibja, kaj Benaja; 27 el la filoj
de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jezriel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
28 el la filoj de Zamot: Eljada, Eljaŝib, Otonja, Jeremot,
Zabad, kaj Zerdaja; 29 el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan,
Ĥananja, Zabdaj, kaj Ematis; 30 el la filoj de Mani: Olam,
Mamuĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Jeremot; 31 el la filoj de
Adi: Naat, Moosia, Lakuno, Naid, Beskaspasmo, Sestel, Balnu,
kaj Manase; 32 el la filoj de Anan: Eljona, Asaja, Malkija,
Ŝebaja, kaj Ŝimeon Ĥosomaj; 33 el la filoj de Ĥaŝum: Maltanaj, Matatja, Zabanaj, Elifelet, Manase, Ŝimei; 34 el la
filoj de Bani: Jeremia, Momdis, Maer, Joel, Mandaj, kaj Bedeja,
kaj Vanja, Karabasion, Eljaŝib, Mamnitanem, Eljasis, Bani,
Elialis, Ŝimej, Ŝelemja, kaj Natanja; kaj el la filoj de
Ezora: Ŝaŝaj, Azarel, Azael, Ŝamato, Zambris, kaj Jozef; 35 el la filoj de Nooma: Mazitija, Zabadja, Ido, Joel, kaj Benaja.
36 Ĉiuj ĉi tiuj prenis edzinojn aligentajn; kaj ili forsendis
ilin kun iliaj infanoj.
37 La pastroj kaj la Levidoj kaj la Izraelidoj ekloĝis en
Jerusalem kaj en tiu regiono. En la unua tago de la sepa monato
– la Izraelidoj loĝis en siaj urbetoj –, 38 kolektiĝis la tuta
amaso unuanime sur la placo antaŭ la orienta pordego de la
sanktejo11 39 kaj ili
diris al Ezra, la ĉefpastro12
kaj skribisto, ke li alportu la leĝon de Moseo, kiun la Sinjoro
donis al Izrael. 40 Kaj la pastro Ezra alportis la leĝon antaŭ
la tutan amason de viroj kaj virinoj kune, kaj antaŭ la
pastrojn, por aŭskulti ĝin, en la unua tago de la sepa monato.
41 Kaj li legis el ĝi sur la placo antaŭ la pordego de la
sanktejo, de la tagiĝo ĝis la tagmezo, antaŭ la viroj kaj
virinoj; kaj la tuta popolo aŭskultis atente. 42 Kaj Ezra, la
pastro kaj skribisto, staris sur ligna podio, kiun oni faris
tiucele, 43 kaj apud li staris Matatja, Ŝema, Ananja, Azarja,
Urija, Ĥezekia, kaj Baalsam, dekstre de li; 44 kaj maldekstre
de li: Pedaja, Miŝael, Malkija, Lotasubo, Nabarja, kaj
Zeĥarja. 45 Kaj Ezra malfermis la libron, antaŭ la okuloj de
la tuta popolo - ĉar li havis honoro-lokon antaŭ ĉiuj -, 46
kaj kiam li malfermis la leĝon, ĉiuj ekstaris. Kaj Ezra benis
la Sinjoron, la plej altan Dion Ŝebaot, la ĉiopovan; 47 kaj
la tuta popolo respondis: Amen. Ili supren levis siajn manojn,
adorkliniĝis vizaĝaltere, kaj adoris la Sinjoron. 48 Kaj
Jeŝua, Aniut, Ŝerebja, Jadin, Jakub, Ŝabtaj, Ĥodija, Majanas,
Kelita, Azarja, Jozabad, Ĥanan, Pelaja, la Levidoj, klarigadis
<al la popolo> la leĝon de la Sinjoro. Al la amaso ili legis la
leĝon de la Sinjoro, samtempe klarigante al ili la legaĵon.
49 Kaj Atarates diris al Ezra, la ĉefpastro kaj skribisto, kaj
al la Levidoj, kiuj instruadis la popolon: 50 Ĉi tiu tago
estas sankta al la Sinjoro – kaj ĉiuj ploris, aŭdante la
leĝon -; 51 do iru, manĝu grasaĵojn kaj trinku dolĉaĵojn,
kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion havas, 52 ĉar ĉi tiu
tago estas sankta al la Sinjoro. Kaj ne malĝoju, ĉar la
Sinjoro glorigos vin. 53 Kaj la Levidoj ordonis al la tuta
popolo, dirante: Ĉi tiu tago estas sankta, ne malĝoju. 54 Kaj
ĉiuj iris, por manĝi, trinki kaj ĝoji, kaj por sendi porciojn
al tiuj, kiuj nenion havis, kaj por fari grandan festenon, 55
ĉar ili estis instruitaj pri la vortoj, kiujn oni instruis al
ili.
Kaj ili kolektiĝis.
Piednotoj
1 La nombrado de la
versikloj iom varias laŭ diversaj eldonoj; ni sekvas tiun de
la eldono de LXX de Alfred Rahlfs.
2 Koncerne la sufiĉe multajn nomojn de
ĉi verko, jen averto unufoje por ĉiam: La Greka teksto de LXX
donas nom-formojn kiuj ne malofte ne tute kongruas kun tiuj de
la kompareblaj rakontoj en la Hebre-lingvaj bibliaj libroj. Ĉi
tie, en ĉi versiklo, ni renkontas ekzemple la formojn Jeĥonjas,
Samajas, Natanael, Asabias, Oĥielos kaj Joram. Ĉe pluraj el
ili estas klare, ke temas pri malsama prononco de – baze – la
sama nomo; alian fojon, kiel ekzemple ĉe Joram, tio ne estas
tute certa. Tamen, por montri kiel eble plej klare la
paralelecon kun la tekstoj, menciitaj enkonduke al Ezra 1, ni
kiom eble retenis la Hebreajn nom-formojn el la t.n. Londona
Biblio. Se estas tute ne klare, ĉu temas pri kromformo de jam
konata nomo, ekzemple en listigoj eĉ kun malsamaj nombroj da
homoj – kio foje troveblas ĉi-libre – tiam la Grekajn nomojn ni
prefere konservas. Kutime ni ĉe tio konsultis ankaŭ, kion
faras moderna komentario kaj nacilingvaj tradukoj.
3 La Greka teksto
ĉi tie – erare – parolas pri Zaĥarja; komparu kun versiklo
8.
4 Nebudkadnecar.
5 Traduko ne tute certa.
6 Kvazaŭ ili posedus talantojn.
7 La ĉefpastraj sanktaj lotumiloj, per kiuj eblis ricevi
orakolan decidon de JHVH Dio, la t.n. «urim kaj tumim» – vidu
Elr 28:30, Lev 8:8, Rdm 33:8, 1Sam 14:41-42; «lumo kaj
justo» en la Zamenhofa traduko.
8 Greka vorto kies signifo ne estas konata.
9 La Sisines de la
Greka teksto devas esti la sama, kiun la Hebrea teksto de Ezr 5:3 nomas
Tatnaj; por emfazi la paralelecon, do, ĉi tiun formon
ni retenis.
10 Jen stranga variaĵo disde la konata versio de Ezr 10:15, kie
la samaj ĝuste kontraŭstaris; ĉi tiu versio, male,
substrekas la supozatan unuanimecon de la tuta komunumo de
Izrael.
11 Alia traduko: 37 La pastroj kaj la Levidoj
kaj la Izraelidoj ekloĝis en Jerusalem kaj en tiu regiono, en
la unua tago de la sepa monato. La Izraelidoj loĝis en siaj
urbetoj. 38 Kolektiĝis la tuta amaso unuanime sur la placo
antaŭ la orienta pordego de la sanktejo; ktp.
12 Nenie en Ezr kaj Neĥ,
Ezra estas menciata kiel ĉefpastro; eble jen ekzemplo de la
tendenco de 1 Ezr pligrandigi la figuron de Ezra en ties rolo
reestabli la komunumon de Izrael. La leĝo de Moseo supozeble
estas, samkiel jam en Neĥ 8, komprenenda kiel la Torao. Ĉu
tiutempe la Torao efektive jam havis sian formon, ne estas
pruveble. Pli verŝajne temas pri unu ĝia pli frua versio.
|