www.esperanto.gr   Ελληνικά  Esperante

 

Informoj

 

Esperantujo

 

La Informa Bulteno Esperantujo aperis meze de 2002 kiel informilo por la greka publiko pri la celoj kaj, paralele, pri la ideologio de la Internacia Lingvo Esperanto.

 

Kiel gasto ĉe diversaj retaj lokoj ĝi atingis pere de la elektronika poŝto la manojn de sufiĉaj personoj multaj el kiuj serioze interesiĝis pri Esperanto.

 

Alia celo de Esperantujo estas helpi la Eŭropan Esperanto-Union (EEU) je la informado de la eŭropaj civatanoj pri la lingva problemo en la Eŭropa Unio.

 

Adresite, do, ekskluzive al greklingvanoj ĝi estas redaktata en la greka lingvo. En la retaj lokoj www.lingvo.org kaj www.eeu.org vi trovos la originalajn tekstojn kiel ankaŭ multajn aliajn informojn.

 

Nun Esperantujo kiel gasto de la rekonata reta loko de www.esperanto.gr akiras firman sidejon el kiu ĝi daŭrigos sian klopodon por la informado de la greka publiko.

 

Alexandros Fragias

Parolu Esperanton - Eltrovu Grekujon