|

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto Konferencoj (OSIEK)
Karaj samideanoj kaj amikoj,
Kiel vi jam scias, .la ĉi-jara kunveno de la membroj de la internacia esperanto-organizo
OSIEK okazos en Grekujo kaj specife Rafina. Esperantistoj el multaj landoj venos por participi kaj,
kiel kutime, la internacia lingvo permesos nin aŭskulti prelegoj kaj partopreni en diskutoj
ja la plejalta literatura, historia kaj scienca nivelo, informiĝi pri la evoluo
de la internacia lingvo, foliumi interesajn librojn, viziti belajn lokojn en Grekujo
kaj gustumi grekajn frandaĵojn.
La kerna subjekto de la prelegoj estos «Bizanca Kulturo».
Ĝi estas interesa subjekto por ni ĉar ĝi ofte ŝajnas esti malproksima kaj malluma subjekto
kiu ĉiam malkovras nekonataj kaj interesaj aspektoj de gravaj historiaj eventoj.
Ni vidos diapozitivoj de bizanjaj artfaraĵoj kaj preĝejoj,
ni vizitos la Bizanca Muzeo kaj ni lernos pri monumentoj kaj trezoroj de diversaj eraoj.
La konferenco okazos de la 9-a ĝis la 15-a de julio 2005 en la hotelo
AVRA, kie loĝos la alilandaj participantoj. Detala programo estos baldaŭ publikigita.
Tuj post la konferenco, t.e. la 16-an, 17-an kaj 18-an de julio, ni organizos
tri tagajn ekskursojn al la insulo Eŭbeo aŭ Andro, al Nafplio-Epidaŭro-Mikeno kaj al
la insuloj Egino-Poro-Hidro. Oni povas partopreni en iu ajn ekskurso.
Ĉiu ekskurso kostas 50 eŭroj inkluzive de manĝo.
Bonvolu sendi vian aliĝilon. Ni estas pretaj helpi se vi bezonas pliajn
informojn.
Amike,
Mantha Christou, Komitatano
Str. Perikleus 19, 154 51 Neo Psihiko, Ateno, Grekujo
Tel.: +30 210 6712645
Fakso: +30 210 6777823
|