|

Helena Esperanto-Asocio
Kvankam la grekoj jam aŭdis pri Esperanto en
1888, la unuaj grekaj Esperantistoj aperis en 1904 en Ateno
kaj en 1905 en Samoso (kiu tiam estis sendependa otomana
teritorio). Malgrandaj Esperanto-grupoj ankaŭ aperis en aliaj
urboj. Menciindas la arda Esperanto-Movado kiu komencis en
Ateno ekde 1926. Anakreon Stamatiadis, la fondinto de la
Helena Esperanto-Asocio (1927), estis la pioniro de la helena
Esperanto-Movado kaj la ĉefa greka Esperantisto.
Precipe, la Helena Esperanto-Asocio celas informi la grekan
publikon, disvastigi la internacian lingvon en Grekujo kaj
diskonigi la helenan kulturon alilande. Samtempe, kiel
reprezentanto de Grekujo kaj membro de la Universala
Esperanto-Asocio, ĝi aktive partoprenas en la tutmonda
Esperanto-Movado.
Tiukadre, la Helena Esperanto-Asocio eldonas informilojn,
organizas Esperanto-kursojn, lokajn kaj internaciajn kunvenojn,
ekspoziciojn, prelegojn kaj aliajn eventojn.
La Helena Esperanto-Asocio aktiviĝas kadre de sia Statuto, kiu
estis aprobita de la Atena Tribunalo. Ĝi estas tute neŭtrala (politike,
religie ktp.) kaj ĝi estas malferma al iu ajn kiu interesiĝas
pri Esperanto.
Por pliaj informoj:
|
Helena Esperanto-Asocio
Aristidu 9
GR-105 59 Athina
Grekujo
Tel. +30 210 3313917
Retadreso:

|
|
Prezidanto: Maria Pontika
Tel. +30 210 8615590
Retadreso:
 |
|