www.esperanto.gr   Ελληνικά  Esperante

 

Grekujo

 

Paskotabeloj de la Helena Ortodoksa Eklezio

 

La paskotabeloj de la Helena Ortodoksa Eklezio estas tabeloj kun bazaj informoj pri la plej gravaj festoj de ĉiu jaro. Kiel oni povas facile kompreni dank' al ĝia nomo, la plaj signifa informo kiu estas prezentita en ĉiu paskotabelo estas la dato de la Ortodoksa Pasko.

 

Oni devas memori ke Kristnasko kutime estas kunlistigita kun la venonta jaro ĉar la ortodoksa eklezia jaro komencas la 1-an de septembro. Do, se oni volas trovi la tagon de la semajno kiam ortodoksuloj festas Kristnaskon, oni devas tajpi la venontan jaron en la ĉi-suba spaco.

 

Por faciligi la vizitantoj de tiu-ĉi paĝo, ĉiu paskotabelo estas prezentita en du formoj laŭ la gregoria (uzata de grekoj) kaj la juliana (uzata de slavoj) kalendaroj. Tial, se la vorto "super" aperas en parentezoj en la titolo de la paskotabelo, tio signifas ke la entajpita jaro estas superjaro laŭ la juliana kalendaro sed ordinara jaro laŭ la gregoria kalendaro.

 

Bonvolu tajpi nur pozitivajn entjerajn nombrojn (postkristajn jarojn) en la spaco ĉi-sube.

 

Jaro:
   

 

Parolu Esperanton - Eltrovu Grekujon