www.esperanto.gr   Ελληνικά  Esperante

 

Grekujo

 

Greka literaturo

 

Ekleziaj tekstoj: La Kredo
laŭ la 1-a kaj 2-a Ekumenaj Koncilioj (Niceo 325 p.K.
Konstantinopolo 381 p.K.)

Elhelenigis: Aleksandros Frangias
 

 

Mi kredas je unu Dio, la Patro ĉiopova, kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj,

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj,

Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro per kiu ĉio estas farita,

Kiu por ni homoj kaj por nia savo, descentis de la ĉieloj, kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria la Virgulino, kaj fariĝis homo,

Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita,

La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj, ascentis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro,

Kaj Li revenos kun gloro juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina,

Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro, kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata, kiu parolis per la profetoj,

Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola,
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj,

Kaj mi atendas le revivigon de la mortintoj,

Kaj la vivon en la estonta mondo.

 

 

Parolu Esperanton - Eltrovu Grekujon