|

Greka literaturo
La Biblio (duakanonaj libroj): Preĝo
de Manase
Elhelenigis: Gerrit
Berveling
1 Sinjoro ĉiopova, Dio de niaj patroj,
de Abraham, Izaak kaj Jakob,
kaj de ilia justa idaro,
2 Vi kiu faris ĉielon kaj teron kun tuta ĝia ornamo,
3 kiu ligis la maron per la parolo de Via ordono,
Vi kiu ŝlosis la Profundegon kaj sigelis ĝin per Via timinda glora nomo;
4 Vi, antaŭ kiu timas kaj tremas ĉio, pro Via potenca vizaĝo,
5 ĉar ne eblas elteni la majeston de Via gloro
nek eblas toleri Vian minacan koleron kontraŭ la pekuloj;
6 sed tamen: senlima kaj ne traspurebla estas la kompatemo de Viaj promesoj,
7 ĉar Vi estas la Sinjoro, la plej alta:
pardonema, kompatema kaj gracoplena,
kaj Vi pentas pri homa sufero.
8 Vi do, Sinjoro, Dio de la justuloj,
Vi ne devigis pentemon por la justuloj,
Por Abraham, Izaak kaj Jakob, kiuj ne pekis antaŭ Vi,
Sed min – pekulon – Vi devigis al pentemo.
9 Ĉar miaj pekoj estas pli nombraj ol la mara sablo:
abundas miaj malbonagoj, Sinjoro: ili abundas!
Mi ne meritas levi la rigardon kaj spekti la altan ĉielon,
pro la amaso de miaj maljustaĵoj.
10 Kurbigite sub multaj feraj katenoj,
tiel ke mian kapon mi ne povas levi pro miaj pekoj,
mi ne havas malstreĉiĝon,
ĉar Vian koleron mi vekis
kaj malbonon mi faris antaŭ Vi,
starigante abomenindaĵojn kaj multigante indignaĵojn.
11 Kaj nun mi kurbigas la genuojn de mia koro,
petegante pri Via boneco.
12 Mi pekis, Sinjoro: mi pekis,
kaj mi rekonas miajn malbonagojn.
13 Petege mi imploras Vin:
Pardonu min, Sinjoro: pardonu min!
Ne neniigu min kun miaj malbonagoj!
Ne gvatu miajn fiagojn kun eterna rankoro,
nek pune kondamnu min en la plejprofundon de la tero,
ĉar Vi, Sinjoro, estas la Dio de la pentemuloj.
14 Sed montru en mi Vian bonecon,
kaj savu min – senmerite – laŭ Via granda kompatemo.
15 Tiam mi laŭdos Vin ĉiujn tagojn de mia vivo,
ĉar la tuta forto de la ĉieloj himnas pri Vi
kaj Via estas la gloro, eterne. Amen.
|