www.esperanto.gr   Ελληνικά  Esperante

 

Grekujo

 

Greka literaturo

 

La Biblio (duakanonaj libroj): Ezra 1

Elhelenigis: Gerrit Berveling
 

 

 

Ĉapitro 11

 

1 Joŝija faris en Jerusalem la Paskon por sia Sinjoro, kaj li oferis la Paskon en la dekkvara tago de la unua monato. 2 Li starigis la pastrojn, en ties belaj roboj, en la sanktejo de la Sinjoro, laŭ iliaj subdividoj por la taga servado. 3 Kaj li diris al la Levidoj, la temploservantoj de Izrael, ke ili sin purigu antaŭ la Sinjoro, por meti la sanktan keston de la Sinjoro en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, reĝo de Izrael. <Li diris:> Vi ne bezonos porti ĝin sur la ŝultroj. 4 Adoru nun la Sinjoron, vian Dion, kaj servu al Lia popolo Izrael. Kaj aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj grupoj, laŭ la preskribo de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la grandeco de lia filo Salomono. 5 Kaj prenu viajn lokojn en la sanktejo laŭ la ordoj de la prapatraj domoj de viaj Levidoj, kiuj servas antaŭ viaj fratoj, la Izraelidoj. 6 Kaj oferu la Paskon, kaj preparu la oferojn por viaj fratoj, kaj faru la Paskon laŭ la ordonoj de la Sinjoro, kiujn Li donis per Moseo.

 

7 Kaj al la ĉeestanta popolo Joŝija donis donace tridek mil ŝafojn kaj ŝafidojn, kaj tri mil bovidojn; ĉion tion li donis el la havaĵo de la reĝo, kiel li promesis al la popolo kaj al la pastroj kaj la Levidoj. 8 Kaj Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la sanktejo, <donis> al la pastroj por la Pasko du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovidojn. 9 Kaj Konanja, Ŝemaja, kaj lia frato Netanel, kaj Ĥaŝabja, Jeiel, kaj Jozabad2, milestroj <de la Levidoj>, donis al la Levidoj por la Pasko kvin mil ŝafidojn kaj sepcent bovidojn.

 

10 Tiamaniere la servado estis aranĝita: laŭorde stariĝis antaŭ la popolo la pastroj kaj la Levidoj, 11 portante la macojn, laŭ siaj grupoj 12 kaj laŭ siaj prapatraj domoj, por oferi al la Sinjoro laŭ la preskriboj en la libro de Moseo. Tio okazis matene. 13 Kaj ili rostis la Paskon super la fajro, kiel estas inde, kaj ili kuiris la oferojn en kaldronoj kaj en potoj, kaj tio bone odoris, kaj ili disportis porciojn por ĉiuj en la popolo. 14 Kaj poste ili ankaŭ pretigis por si mem kaj por siaj fratoj, la pastroj, la Aaronidoj; ĉar la pastroj plu oferadis la sebon ĝis noktiĝo, kaj la Levidoj do pretigadis por si mem kaj por siaj fratoj, la pastroj, la Aaronidoj. 15 La templokantistoj, la idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ la preskribo de David: Asaf, Heman3, kaj Jedutun de la reĝa korto; kaj la pordegistoj estis ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.

 

16 Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la Sinjoro, per farado de la Pasko kaj alportado de oferoj sur la altaro de la Sinjoro, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija. 17 Kaj la Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj. 18 Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; 19 kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Joŝija, la pastroj, la Levidoj, ĉiuj Judoj kaj tuta Izraelo, kiuj tie troviĝis loĝante en Jerusalem. 20 Tiu ĉi Pasko estis farita en la dek-oka jaro de la reĝado de Joŝija.

 

21 Kaj Joŝija faris ĉion bone antaŭ sia Sinjoro, en plenkora pieco. 22 Kaj la okazaĵoj de lia reĝado estis priskribitaj en malnova tempo, <historio de> pekado kaj malpieco kontraŭ la Sinjoro, pli ol ĉe iu ajn alia popolo aŭ regno, kaj kiel ili ĉagrenis Lin, tiel ke la vortoj de la Sinjoro trafis Izraelon.

 

23 Post ĉio, kion Joŝija plenumis, okazis ke Faraono, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija. 24 Kaj la reĝo de Egiptujo sendis al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? 25 Ne kontraŭ vin mi nun iras, sendita de la Sinjoro Dio, ĉar militon mi havas kontraŭ Eŭfraton. Nun la Sinjoro estas kun mi, la Sinjoro ja estas kun mi, instigante min. Retiriĝu, kaj ne kontraŭstaru la Sinjoron.

 

26 Sed Joŝija ne reiris al sia ĉaro, sed li provis batali kontraŭ li, ne atentante la parolojn de la profeto Jeremia el la buŝo de la Sinjoro. 27 Li batalis kun li en la valo de Megido. Kaj la komandantoj venis malsupren al la reĝo Joŝija. 28 Kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min el la batalo, ĉar mi estas tre malforta. Kaj tuj liaj servantoj forkondukis lin de la batalkampo, 29 kaj li suriĝis sur sia dua ĉaro. Kaj reveturigite al Jerusalem, li mortis, kaj oni enterigis lin en la tombo de liaj patroj.

 

30 Kaj la tuta Judujo funebris pri Joŝija. Ankaŭ Jeremia plorkantis pri Joŝija; kaj la pligravuloj kun siaj edzinoj faris plorkantojn pri li ĝis la nuna tago; kaj fariĝis tradicie ke tio okazu daŭre en la tuta popolo de Izrael. 31 Tio ĉi estas priskribita en la libro de la historioj pri la reĝoj de Judujo; kaj ĉiuj unuopaj agoj de Joŝija, kaj lia gloro, kaj lia kompreno pri la leĝo de la Sinjoro, kaj kion antaŭe li faris kaj la nunaj aferoj estas rakontataj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.

 

32 La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem. Li havis la aĝon de dudek tri jaroj. 33 Tri monatojn li reĝis en Judujo kaj Jerusalem. La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, 34 kaj punis la landon per kontribucio de cent talantoj da arĝento kaj unu talanto da oro. 35 Kaj la reĝo de Egiptujo ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Jehojakim. 36 Kaj Jehojakim enprizonigis la nobelojn, kaptis sian fraton Zario kaj rekondukis lin el Egiptujo.

 

37 Jehojakim havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li ekreĝis en Judujo kaj Jerusalem. kaj li agadis malbone antaŭ la Sinjoro. 38 Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per bronzaj ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon. 39 Kaj parton el la sanktaj vazoj de la Sinjoro, Nebukadnecar transportis en Babelon, kaj metis ilin en sian templon en Babel. 40 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj malpuraĵoj, kaj lia malpieco, estas priskribitaj en la libro de la analoj de la reĝoj.

 

41 Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin. Kiam li fariĝis reĝo, li havis la aĝon de dek ok jaroj, 42 kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Sinjoro.

 

43 Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar transirigis lin en Babelon, kune kun la sanktaj vazoj de la Sinjoro, 44 kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem. La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kaj dek unu jarojn li reĝis. 45 Kaj li agadis malbone antaŭ la Sinjoro. Li ne humiliĝis antaŭ la vortoj kiujn la profeto Jeremia diris nome de la Sinjoro. 46 Kvankam la reĝo Nebukadnecar igis lin ĵuri je la nomo de la Sinjoro, tamen falsĵure li ribelis kontraŭ li; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, kaj transpaŝis la leĝojn de la Sinjoro, la Dio de Izrael. 47 Ankaŭ la estroj de la popolo kaj de la pastroj agadis malpie kaj kontraŭleĝe, pli ol la malpuraĵoj de ĉiuj nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Sinjoro, kiun Li sanktigis en Jerusalem. 48 La Dio de iliaj patroj avertadis ilin per Siaj senditoj, ĉar Li domaĝis ilin kaj Sian loĝejon. 49 Sed ili mokis Liajn senditojn, kaj je la tago kiam parolis la Sinjoro, ili ridis pri Liaj profetoj, ĝis koleriĝinte kontraŭ Sia popolo pro iliaj malpiaĵoj, Li ordonis irigi kontraŭ ili la reĝojn de la Ĥaldeoj. 50 Tiuj mortigis iliajn junulojn per la glavo ĉirkaŭ ilia sanktejo, kaj indulgis nek junulon nek virgulinon, nek maljunulon nek infanon, ĉar ĉiujn Li transdonis en iliajn manojn. 51 Kaj ĉiujn sanktajn vazojn de la Sinjoro, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorkestojn de la Sinjoro, kaj la reĝajn ŝrankojn ili transportis al Babel. 52 Kaj ili bruligis la domon de la Sinjoro, detruis la muregojn de Jerusalem, kaj bruligis iliajn turojn per fajro 53 kaj komplete neniigis ĉiujn ĝiajn gloraĵojn. La postvivantojn li4 kondukis per la glavo al Babel. 54 kaj ili laboris kiel liaj sklavoj, kaj ankaŭ por liaj filoj, ĝis ekregis la Persoj, kiel plenumo de la vorto de la Sinjoro per la buŝo de Jeremia: 55 Ĝis kiam la lando ĝojos pri siaj sabatoj, ĝi sabatos la tutan tempon de sia forlasiteco, ĝis plenumiĝos sepdek jaroj.

 

 

Ĉapitro 2

 

1 Dum Ciro la unuan jaron reĝis pri la Persoj, por ke plenumiĝu la vorto de la Sinjoro per la buŝo de Jeremia, la Sinjoro ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de la Persoj, kaj ĉi tiu proklamigis en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 2 Tiele diras Ciro, reĝo de la Persoj: Min indikis kiel reĝon de la loĝata tero la Sinjoro de Izrael, la plej alta Sinjoro, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. 3 Se do iu inter vi estas el Lia popolo, kun tiu estu lia Sinjoro; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Sinjoro de Izrael. Tio estas la Sinjoro kiu ektendumis en Jerusalem. 4 Kaj ĉiu el vi, en kiu ajn loko li loĝas, estu helpata de la loĝantoj de lia loko per oro kaj arĝento, per donacoj, ĉevaloj kaj brutoj, apud vot-oferaĵoj por la domo de la Sinjoro, kiu estas en Jerusalem.

 

5 Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj ĉiu, en kiu la Sinjoro vekis la spiriton por iri konstrui la domon de la Sinjoro en Jerusalem. 6 Kaj ĉiuj iliaj ĉirkaŭantoj helpis al ili en ĉio, per arĝento kaj oro, per ĉevaloj kaj brutoj, kaj per amaso da vot-oferaĵoj de ĉiuj, kies menso estis vekita. 7 Kaj la reĝo Ciro elportigis la sanktajn vazojn de la Sinjoro, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj idoloj. 8 Ciro, reĝo de la Persoj, elportigis kaj transdonigis ilin al sia trezoristo Mitredat, kaj tiu transdonis ilin al Ŝeŝbacar, princo de Judujo. 9 Kaj jen estas ilia nombro: da oraj pelvoj mil, da arĝentaj pelvoj mil, da arĝentaj incensiloj dudek naŭ, 10 da oraj kalikoj tridek, da arĝentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil. 11 Ĉiuj ĉi tiuj vazoj estis transdonitaj, oraj kaj arĝentaj, kvin mil kvarcent sesdek naŭ. Ĉion ĉi tion kunportis Ŝeŝbacar, samtempe kun la reirado de la forkaptitoj, el Babel en Jerusalemon.

 

12 En la tempo de Artaĥŝaŝt, reĝo de la Persoj, Biŝlam, Mitredat, Tabeel, Reĥum, Beltem kaj Ŝimŝaj, la skribisto, kaj la ceteraj el iliaj kunuloj, kiuj loĝis en Samario kaj en la aliaj lokoj, skribis al li kontraŭ la loĝantoj de Judujo kaj Jerusalem la sube kopiitan leteron:

 

13 Al la reĝo Artaĥŝaŝt, la sinjoro, viaj sklavoj Reĥum la raportisto5, Ŝimŝaj, la skribisto, kaj la ceteraj juĝistoj de ilia konsilio en Celesirio kaj Fenicio: 14 Estu sciate al la sinjoro, la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon, riparas ĝiajn vendoplacojn kaj muregojn kaj starigas jam la fundamentojn de templo. 15 Se nun do tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne nur donos tributon nek impostojn nek jarpagon, sed ankaŭ rezistos al la reĝoj. 16 Kaj ĉar nun la laboro pri la templo progresas, ni opinias bona ne neglekti ĉi tion, sed averti nian sinjoron, la reĝon, por ke, se ŝajnas bone al vi, oni rigardu en la libroj de viaj patroj, 17 kaj vi trovos en la kronikoj, kio estas skribita pri ili, kaj vi konvinkiĝos, ke tiu urbo estis urbo ribelema kaj ĝenoporta por la reĝoj kaj la urboj, kaj ke la Judoj estis ribelemaj kaj starigis blokadojn en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita. 18 Ni do sciigas al la sinjoro reĝo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj ĝiaj muregoj estos finitaj, tiam ne plu estos transiro por vi al Celosirio kaj Fenicio.

 

19 La reĝo responde skribis al Reĥum, kiu skribis la raporton, al Beltem, al Ŝimŝaj la skribisto, kaj al la ceteraj el iliaj kunuloj, kiuj loĝis en Samario, en Sirio kaj en Fenicio: 20 Mi legis la leteron, kiun vi sendis al mi. 21 Mi do donis ordonon, ke oni rigardu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraŭ la reĝoj, kaj ke la homoj en ĝi faradis ribelojn kaj militojn 22 kaj ke en Jerusalem estis fortaj kaj potencaj reĝoj, kiuj regis super Celesirio kaj Fenicio kaj ricevis tributojn de tie. 23 Nun mi do ordonas malhelpi tiujn homojn en ilia konstruado pri la urbo, 24 kaj esti singardaj, ke nenio alia estu farata kaj ke tiuj fiaĵoj ne plimultiĝu je malprofito por la reĝo.

 

25 Post tralego de tiu letero de la reĝo Artaĥŝaŝt, Reĥum, kaj Ŝimŝaj, la skribisto, kaj iliaj kunuloj, tuj iris en Jerusalemon kun rajdistaro kaj kun amaso da soldatoj por haltigi la konstruantojn. 26 Kaj tiam ĉesiĝis la konstrulaboro ĉe la sanktejo en Jerusalem ĝis la dua jaro de la reĝado de Dario, reĝo de la Persoj.

 

 

Ĉapitro 3

 

1 La reĝo Dario organizis grandan bankedon por ĉiuj, kiuj estis sub li, por ĉiuj kiuj naskiĝis en lia domo, por ĉiuj nobeloj de Medujo kaj Persujo 2 por ĉiuj satrapoj, generaloj kaj guberniestroj, kiuj estis sub li, en la cent dudek sep satrapejoj ekde Hindujo ĝis Etiopio. 3 Ili manĝis kaj trinkis, kaj kiam ili estis satigitaj, ili foriris, kaj la reĝo Dario iris al sia dormoĉambro, enlitiĝis kaj denove vekiĝis.

 

4 La tri junuloj, kiuj kiel korpogardistoj prigardis la sekurecon de la reĝo, diris inter si: 5 Ĉiu el ni diru unu aferon, kiu estas la plej forta; kaj kies opinio ŝajnas la plej saĝa, al tiu reĝo Dario donu grandajn donacojn, kaj grandajn venko-premiojn. 6 Li portu purpuran vestaĵon, trinku el oraj pokaloj, dormu en ora lito, kaj li havu ĉaron kun oraj bridoj, turbanon el delikata tolo, kaj kolĉenon ĉirkaŭ la kolo. 7 Kaj pro sia saĝeco li sidu apud Dario, kaj havu la titolon parenco de Dario.

 

8 Kaj ĉiu skribis sian opinion, sigelis ĝin, kaj metis ĝin sub la kusenon de la reĝo Dario, kaj ili diris: 9 Kiam vekiĝos la reĝo, oni donos la skribaĵon al li, kaj pri kiu juĝos la reĝo kaj la tri nobeloj de Persujo, ke ties vortoj estas la plej saĝaj, al tiu apartenos la venko, laŭ kio skribiĝis. 10 La unua skribis: Plej forta estas la vino. 11 La dua skribis: Plej forta estas la reĝo. 12 La tria skribis: Plej fortaj estas la virinoj, sed ĉion venkas la vero.

 

13 Kiam vekiĝis la reĝo, oni prenis la skribaĵon kaj donis al li, kaj li legis. 14 Kaj li invitis ĉiujn nobelojn de Persujo kaj de Medujo, kaj la satrapojn, la generalojn, la guberniestrojn, kaj la prefektojn, kaj li eksidis en sia konsilia salono, kaj li legis la skribaĵon antaŭ ili. 15 Li diris: Alvoku la junulojn, kaj ili klarigu siajn vortojn. Ili estis alvokitaj, kaj envenis. 16 Li diris al ili: Klarigu al ni, kion vi skribis.

 

17 La unua, kiu menciis la forton de la vino, komencis kaj diris: 18 Sinjoroj, kial la plej forta estas la vino? Ĉar ĝi erarigas la menson de ĉiuj homoj, kiuj ĝin trinkis. 19 Ĝi egaligas la menson de la reĝo al tiu de orfo, tiun de sklavo al tiu de liberulo, tiun de malriĉulo al tiu de riĉulo. 20 Kaj ĉiujn pensojn ĝi turnas al festado kaj gajeco, kaj forgesigas pri ĉiuj zorgoj kaj ŝuldoj. 21 Kaj ĉiujn korojn ĝi faras riĉaj, ne memoras pri reĝo aŭ satrapo, kaj igas ĉiujn paroli laŭ talantoj6. 22 Kiam oni drinkas, oni forgesas amike rilati al siaj amikoj kaj fratoj, kaj baldaŭ oni elingigas la glavojn. 23 Kaj rekonsciiĝante for de la vino, oni ne plu memoras, kion oni faris. 24 Sinjoroj, ĉu ne la plej forta estas la vino, ĉar ĝi devigas la homojn agi tiel? Li eksilentis post ĉi tiuj vortoj.

 

 

Ĉapitro 4

 

1 Tiam ekparolis la dua, kiu menciis la forton de la reĝo: 2 Sinjoroj, ĉu ne la plej fortaj estas la homoj, kiuj regas la teron kaj la maron, kaj ĉion en ili? 3 Sed la reĝo estas pli forta kaj regas kaj mastras super ili, kaj kion ajn li ordonas al ili, pri tio ili obeas. 4 Se li ordonas al ili fari militon unu kontraŭ la alia, ili tion faras; kaj kiam li elsendas ilin kontraŭ la malamikojn, ili iras, kaj konkeras montojn, murojn kaj turojn. 5 Ili mortigas kaj mortiĝas, sed la vorton de la reĝo ili ne malobeas; se ili venkas, ili alportas ĉion al la reĝo – kiun ajn predon ili akiras kaj ĉion ceteran. 6 Kaj kiuj ne militservas nek batalas, sed kultivas la teron, - se ili semas kaj rikoltas, ili alportas el ĝi al la reĝo; kaj reciproke ili devigas unu la alian pagi tributojn al la reĝo. 7 Sed tamen li estas nur unusola! Se li ordonas mortigi, ili mortigas; se <li ordonas> liberigi, ili liberigas. 8 Li ordonas ataki, ili atakas; li ordonas ruinigi, ili ruinigas; li ordonas konstrui, ili konstruas; 9 li ordonas terenbati, ili terenbatas; li ordonas planti, ili plantas. 10 Tuta lia popolo kaj liaj armeoj obeas lin. 11 Krom tio, li ekripozas, li manĝas, trinkas kaj ekdormas, sed ili gardostaras ĉirkaŭ li, kaj neniu el ili povas foriri por prizorgi siajn proprajn aferojn, nek malobei al li. 12 Sinjoroj, kial ne estas la plej forta la reĝo, ĉar li estas obeenda en tiu maniero? Kaj li eksilentis.

 

13 La tria, kiu menciis la virinojn kaj la veron (tiu estis Zerubabel), komencis paroli: 14 Sinjoroj, ĉu ne granda estas la reĝo, ĉu ne multaj la viroj, ĉu la vino ne estas forta? Kaj kiu regas super ili, kiu havas estradon super ili? Ĉu ne la virinoj? 15 La virinoj naskas la reĝon kaj ĉiun popolon, kiu regas super maro kaj tero. 16 El virinoj ili naskiĝis; kaj virinoj edukis la virojn, kiuj plantas la vitejojn, el kiuj estiĝas la vino. 17 La virinoj faras la vestaĵojn de la viroj; la virinoj faras la gloron de la viroj; la viroj ne povas ekzisti sen la virinoj. 18 Se viroj kolektas oron, arĝenton aŭ iujn ajn aliajn valoraĵojn, kaj ekvidas unu virinon, mirindan laŭ aspekto kaj belo, 19 ĉion ĉi tion ili delasas, kaj nur ŝin ili algapas kaj buŝmalferme ili alrigardas ŝin, kaj ĉiuj preferas ŝin super oro, arĝento aŭ ĉiu alia belaĵo. 20 La viro postlasas sian propran patron, kiu edukis lin, kaj sian propran regionon, kaj aliĝas al sia edzino. 21 Kaj kun sia edzino li finas siajn tagojn, ne plu memorante la patron nek la patrinon, nek sian regionon. 22 Tial vi do konsciu, ke la virinoj regas super vi.

 

Ĉu vi ne klopodas kaj laboras, por porti ĉion donace al la virinoj? 23 La viro prenas sian glavon, li ekiras vojaĝi, kaj rabi kaj ŝteli, kaj navigi maron kaj riverojn; 24 li alfrontas la leonon, piediras tra la mallumo, kaj kiam li ŝtelas, rabas aŭ forkaptas ion, li reportas ĝin al sia amatino. 25 La viro amas sian edzinon pli ol siajn gepatrojn. 26 Multaj viroj mensperdiĝis pro virinoj, kaj fariĝis sklavoj pro ili. 27 Multaj pereis, ekstumblis aŭ pekis pro virinoj. 28 Ĉu vi ankoraŭ ne kredas min?

 

Ĉu la reĝo ne estas granda en sia potenco? Ĉu ne ĉiuj regionoj timas ektuŝi lin? 29 Sed mi vidis lin kun Apame, la konkubino de la reĝo, la filino de lia moŝto Bartako: ŝi sidis dekstre de la reĝo 30 kaj deprenis la diademon de la kapo de la reĝo, kaj metis ĝin al si sur la kapon, kaj ŝi frapis la reĝon per sia dekstra mano. 31 Kaj ĉe tio la reĝo nur buŝmalferme alrigardis ŝin. Kiam ŝi alridas lin, li ridas; sed kiam ŝi ekkoleras kontraŭ li, li flatas ŝin, por ke ŝi repaciĝu kun li. 32 Sinjoroj, kial ne estas fortaj la virinoj, ĉar tiel ili agas?

 

33 La reĝo kaj la nobeloj rigardis unu al la aliaj.

 

34 Tiam li ekparolis pri la vero: Sinjoroj, ĉu ne fortaj estas la virinoj? Granda estas la tero, kaj alta la ĉielo, kaj rapide iras la suno, ĉar la cirklon de la ĉielo ĝi rondiras kaj revenas al sia deirpunkto en unu tago. 35 Ĉu ne granda estas kiu tion faras? Sed la vero estas granda, kaj pli forta ol ĉio. 36 La tuta mondo vokas pri la vero, kaj la ĉielo ĝin laŭdas. Kaj ĉiuj faroj <de Dio> skuiĝas kaj tremas, kaj ĉe ĝi estas nenio maljusta. 37 Maljusta estas la vino, maljusta la reĝo, maljustaj la virinoj, maljustaj estas ĉiuj homidoj, kaj maljustaj ĉiuj iliaj agoj, kaj ĉio simila. En ili ne estas vero, kaj en sia maljusto ili pereos. 38 Sed la vero restas firma ĝis eterneco, kaj vivas kaj fortas por eterne kaj ĉiam. 39 Ĉe ĝi ne estas partiemo nek preferoj, sed ĝi faras justecon anstataŭ ĉiu maljusto kaj fieco. Ĉiuj laŭdas ĝiajn farojn, kaj en ĝia juĝo estas nenio maljusta. 40 Kaj al ĝi apartenas la forto, kaj la regno, kaj la gloro, kaj la majesto de ĉiuj eternecoj. Laŭdata <estu> la Dio de la vero! 41 Li ĉesis paroli, kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Granda estas la vero, kaj la plej forta!

 

42 Tiam la reĝo diris al li: Petu, kion vi deziras, pli ol estis skribite, kaj ni donacos ĝin al vi, ĉar vi montriĝas la plej saĝa. Kaj vi sidos apud mi, kaj nomiĝos mia parenco. 43 Tiam li diris al la reĝo: Memoru ke en la tago, kiam vi transprenis la reĝecon, vi faris la voton konstrui Jerusalemon, 44 kaj resendi ĉiujn vazojn rabitajn el Jerusalem, kiujn Ciro apartigis, kiam li faris la voton, neniigi Babelon kaj resendi ilin tien returne. 45 Vi faris la voton konstrui la templon, kiun bruligis la Idumeanoj, kiam Judujo estis dezertigita de la Ĥaldeoj. 46 Jen do tio estas, kion mi petas de vi, sinjoro reĝo, mia deziro, konforme al via grandeco: mi petas do, ke vi plenumu vian voton, kiun per via buŝo vi faris al la Reĝo de la ĉielo.

 

47 La reĝo Dario ekstaris, kisis lin, kaj skribis por li leterojn al ĉiuj trezoristoj, guberniestroj, generaloj kaj satrapoj, ke ili donu sekuran vojaĝon al li kaj al ĉiuj, kiuj kun li iros por konstrui Jerusalemon. 48 Kaj al ĉiuj guberniestroj en Celesirio kaj Fenicio, kaj al tiuj en Lebanon, li skribis leterojn, ke ili venigu cedrolignon de Lebanon al Jerusalem, kaj ke ili helpu lin konstrui la urbon. 49 Kaj li skribis profite al ĉiuj Judoj, kiuj ekiris el lia reĝlando al Judujo, pro ilia libereco, ke neniu potenculo, satrapo, guberniestro aŭ trezoristo perforte eniru en iliajn pordojn; 50 ke la tuta regiono, kiun ili okupos, estu ilia, sen tributo-pago; ke la Idumeanoj delasu de la vilaĝoj de la Judoj, kiujn ili konkeris; 51 ke por la konstruado de la templo ĉiujare dudek talantoj estu donataj, ĝis ĝi estos preta; 52 kaj aliaj dek talantoj ĉiujare por la ĉiutagaj bruloferoj sur la altaro, laŭ la ordono plenumi dek sep oferojn; 53 kaj ke ĉiuj, kiuj revenas el Babel por konstrui la urbon, ricevu liberecon, por ili mem kaj iliaj infanoj kaj por ĉiuj pastroj, kiuj revenis. 54 Li ankaŭ skribis pri iliaj elspezoj kaj la pastraj vestaĵoj, en kiuj ili plenumu sian oficon. 55 Kaj li skribis ke al la Levidoj oni pagu la elspezojn ĝis la tago, kiam la templo estos preta kaj Jerusalem konstruita. 56 Kaj pri ĉiuj gardistoj de la urbo li skribis, ke oni donu al ili terpecojn kaj porvivon. 57 Kaj li resendis ĉiujn vazojn el Babel, kiujn Ciro apartigis; kaj ĉion, kion Ciro ordonis fari, ankaŭ li ordonis fari kaj resendi al Jerusalem.

 

58 Kiam la junulo iris eksteren, li levis sian vizaĝon al la ĉielo direkte al Jerusalem, kaj laŭdis la Reĝon de la ĉielo, dirante: 59 De Vi <venas> la venko, de Vi la saĝo, Via estas la gloro kaj mi estas Via servanto. 60 Laŭdata estas Vi, kiu donis al mi saĝon; kaj mi dankas Vin, Sinjoro de niaj patroj.

 

61 Kaj li prenis la leterojn, kaj iris al Babel, kaj li rakontis ĉion al siaj fratoj. 62 Kaj ili laŭdis la Dion de siaj patroj, ĉar Li donis al ili liberiĝon kaj permeson 63 reiri kaj rekonstrui Jerusalemon kaj la sanktejon, super kiu alvokiĝis Lia nomo; kaj ili festadis, kun muziko kaj ĝojo, dum sep tagoj.

 

 

Ĉapitro 5

 

1 Post tio estis elektitaj por reiri la estroj de la patrodomoj, laŭ iliaj triboj, kaj iliaj edzinoj, filoj kaj filinoj, kaj iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kaj iliaj bestoj. 2 Kaj Dario sendis kun ili mil rajdistojn por konduki iin al Jerusalem en paco, kun muziko de tamburoj kaj flutoj. 3 Kaj ĉiuj iliaj fratoj ĝojegis, kaj li irigis ilin kun tiuj.

 

4 Jen la nomoj de la viroj, kiuj reiris, laŭ iliaj patrodomoj en la triboj, laŭ iliaj grupoj: 5 la pastroj, la idoj de Pineĥas, filo de Aaron: Jeŝua, filo de Jozadak, filo de Serajah, kaj Joakim, filo de Zerubabel, filo de Ŝealtiel, el la domo de David, el la parencaro de Fares, el la tribo de Jehuda, 6 kiu parolis saĝe antaŭ Dario, reĝo de la Persoj, en la dua jaro de lia regado, en la monato nizan, la unua monato.

 

7 Jen estas la Judujanoj, kiuj reiris el la ekzilo, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, reĝo de Babel, 8 kaj kiuj revenis al Jerusalem kaj la cetera Judujo, ĉiu al sia urbo. Ili iris kun siaj gvidantoj Zerubabel kaj Jeŝua, Neĥemja, Seraja, Resaja, Enenio, Mordeĥaj, Beelsar, Asfarasa, Borolia, Reĥum kaj Baana.

 

9 La nombro de la viroj de la popolo kaj iliaj gvidantoj estis: 10 la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du; 10 la idoj de Ŝefatja, kvarcent sepdek du; la idoj de Araĥ, sepcent sepdek ses; 11 la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek du; 12 la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar; la idoj de Zatu, naŭcent kvardek kvin; la idoj de Ĥorbe, sepcent kvin; la idoj de Bani, sescent kvardek ok; 13 la idoj de Bebaj, sescent dudek tri; la idoj de Azgad, mil tricent dudek du; 14 la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep; la idoj de Bigvaj, du mil sesdek ses; la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar; 15 la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek du; la idoj de Kilan kaj Azeta, sesdek sep; la idoj de Azura, kvarcent du; 16 la idoj de Anija, cent unu; la idoj de Arom, la idoj de Becaj, tricent dudek tri; la idoj de Arifa, cent dek du; 17 la idoj de Betera, tri mil kvin; la idoj el Bet-Lomon, cent dudek tri; 18 la loĝantoj de Netofa, kvindek kvin; la loĝantoj de Anatot, cent kvindek ok; la loĝantoj de Betesma, kvardek du; 19 la loĝantoj de Kirjat-Arim, dudek kvin, tiuj el Kefira kaj Beerot, sepcent kvardek tri; 20 la Ĥadiasoj kaj Amidioj, kvarcent dudek du; la loĝantoj de Kirama kaj Geba, sescent dudek unu; 21 la loĝantoj de Makalon, cent dudek du; la loĝantoj de Bet-Eljo, kvindek du; la idoj de Nifis, cent kvindek ses; 22 la idoj de la alia Elam kaj Ono, sepcent dudek kvin; la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin; 23 la idoj de Senaa, tri mil tricent tridek.

 

24 La pastroj: la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, kun la idoj de Anasib, okcent sepdek du; la idoj de Imer, mil kvindek du; 25 la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep; la idoj de Ĥarim, mil dek sep.

 

26 La Levidoj: la idoj de Jeŝua kaj Kadmiel, el la filoj de Bani kaj Sudi, sepdek kvar. 27 La templo-kantistoj: la idoj de Asaf, cent dudek ok. 28 La pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, ĉiuj kune cent tridek naŭ.

 

29 La templo-servistoj: la idoj de Esav, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot, la idoj de Keros, la idoj de Suha, la idoj de Padon, la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, 30 la idoj de Akub, la idoj de Utaj, la idoj de Ketab, la idoj de Hagaba, la idoj de Subaj, la idoj de Hanan, la idoj de Katua, la idoj de Gedur, 31 la idoj de Jairo, la idoj de Dajsan, la idoj de Noeba, la idoj de Ĥaseba, la idoj de Gazara, la idoj de Ozia, la idoj de Finoe, la idoj de Asara, la idoj de Bastaj, la idoj de Asana, la idoj de Maani, la idoj de Nafisi, la idoj de Akuf, la idoj de Aĥiba, la idoj de Asur, la idoj de Farakim, la idoj de Basalot, 32 la idoj de Meeda, la idoj de Kuta, la idoj de Ĥarea, la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tomoj, la idoj de Nasi, la idoj de Ĥatifa.

 

33 La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Asafiot, la idoj de Peruda, la idoj de Jaala, la idoj de Lozon, la idoj de Isdael, la idoj de Ŝefatja, 34 la idoj de Agia, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Sarotie, la idoj de Masiah, la idoj de Gas, la idoj de Adus, la idoj de Subas, la idoj de Afera, la idoj de Barodis, la idoj de Ŝafat, la idoj de Amon.

 

35 La nombro de ĉiuj templo-servistoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent sepdek du.

 

36 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ kaj Tel-Ĥarŝa, kaj gvidis ilin Kerub, Adan, kaj Imer; 37 ili ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael: la idoj de Delaja, filo de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du. 38 Kaj el la pastroj, ĉi tiuj faris pastran servadon sed ne estis trovitaj <en registroj>: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Jadus, kiu prenis Agian al si kiel edzinon el la filinoj de Barzilaj, kaj estis nomata per ties nomo. 39 Ili serĉis en la dokumentoj genealogiaj, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la pastra servado. 40 Kaj diris al ili Neĥemja kaj Atarias, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos ĉefpastro kun la signoj de manifesto kaj vero.7

 

41 Ĉiuj ĉi tiuj de Izrael, ekde la dekdu-jaraĝaj, krom la sklavoj kaj sklavinoj, nombris kvardek du mil tricent sesdek homojn; da sklavoj kaj sklavinoj estis sep mil tricent tridek sep; da kantistoj kaj kantistinoj estis ducent kvardek kvin. 42 Da kameloj estis kvarcent tridek kvin; da ĉevaloj sep mil tridek ses; da muloj ducent kvardek kvin; da azenoj kvin mil kvincent dudek kvin.

 

43 Kelkaj el la ĉefoj de la patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, promesis laŭ sia povo restarigi la domon <de Dio> sur ĝia loko, 44 kaj ke ili kontribuos al la sankteja trezorejo de la laboroj mil minojn da oro, kvin mil minojn da arĝento kaj cent pastrajn vestojn.

 

45 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj en Jerusalem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj la templo-kantistoj kaj la pordegistoj kaj tuta Izrael en siaj vilaĝoj.

 

46 Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en siaj hejmoj, ili kolektiĝis unuanime sur la placo antaŭ la unua pordego al oriento. 47 Kaj leviĝis Jeŝua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, 48 por alportadi sur ĝi bruloferojn, laŭ la ordonoj en la libro de Moseo, la homo de Dio. 49 Kaj kuniĝis al ili kelkaj el la ceteraj popoloj de la lando. Kaj ili aranĝis la altaron sur ĝia loko, ĉar la popoloj de la lando estis malamikaj al ili kaj pli fortaj ol ili; kaj ili komencis alportadi sur ĝi bruloferojn al la Sinjoro, matene kaj vespere. 50 Kaj ili solenis la feston de laŭboj, kiel estas preskribite en la Torao, kaj faris la ĉiutagajn bruloferojn, laŭdeve, 51 kaj post tio la ĉiutagajn bruloferojn, kaj por la sabatoj kaj por la monatkomencoj kaj por ĉiuj sanktigitaj festoj. 52 Kaj ĉiu, kiu preĝis al Dio, ekde la monatkomenco de la sepa monato, komencis alporti oferojn al Dio, sed la templo de Dio ankoraŭ ne estis starigita. 53 Kaj ili donis monon al la ŝtonhakistoj kaj ĉarpentistoj, kaj manĝaĵon, trinkaĵon, kaj ĥara8 al la Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedro-lignon de Lebanon per flosoj al la haveno de Jafo, konforme al la skriba dekreto, kiun donis al ili Ciro, reĝo de la Persoj.

 

54 En la dua jaro, veninte al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj fratoj kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, 55 faris la komencon pri la templo de Dio, en la monatkomenco de la dua monato de la dua jaro post kiam ili venis al Judujo kaj Jerusalem. 56 Kaj ili starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn de la Sinjoro. Kaj stariĝis Jeŝua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj lia frato Kadmiel, kaj la filoj de Jeŝua Emadabun, kaj la filoj de Jehuda, filo de Iliadun, kun siaj filoj kaj fratoj, ĉiuj Levidoj, unuanime, por daŭrigi la laborojn en la domo de Dio. 57 Kaj la konstruistoj konstruis la templon de la Sinjoro, kaj la pastroj stariĝis en siaj vestoj kun muziko kaj trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, gloris la Sinjoron per siaj cimbaloj, por laŭdi Lin per la kantoj de David, reĝo de Izrael. 58 Kaj ili ekkantis himnojn por laŭdi la Sinjoron, ke Lia boneco kaj Lia gloro estas eterna en tuta Izrael. 59 Kaj la tuta popolo trumpetis kaj ĝojkriis laŭte, glorante la Sinjoron pro la fondo de la domo de la Sinjoro. 60 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la ĉefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, reagis al la fondado de ĉi tiu <templo> per laŭtaj krioj kaj plorado; 61 sed multaj laŭte trumpetis kaj ĝojkriis,. 62 tiel ke la popolo ne povis aŭdi la trumpetojn pro la plorado de la popolo; ĉar la amaso trumpetadis tiel laŭte, ke tio estis aŭdata ĝis tre malproksime.

 

63 Kiam la malamikoj de la triboj Jehuda kaj Benjamen aŭdis tion, ili venis sciiĝi, kion signifas tiu trumpetado. 64 Ili aŭdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Sinjoro, Dio de Izrael. 65 Tiam ili iris al Zerubabel kaj al Jeŝua kaj al la ĉefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili: Ni kun-konstruu kun vi! 66 Ĉar same kiel vi, ankaŭ ni obeas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn depost la tempo de Esar-Ĥadon, reĝo de Asirio, kiu venigis nin ĉi tien. 67 Sed Zerubabel kaj Jeŝua kaj la la ĉefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili: Ne <estas bone>, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; 68 ĉar ni solaj konstruos por la Sinjoro de Izrael, kiel ordonis al ni Ciro, reĝo de la Persoj. 69 Tiam la popolo de la lando forte pezis sur tiujn de Judujo, kaj ĝenis al ili en la konstruado. 70 Kaj ili insidadis, kaj demagogie organizante protestojn, ili malhelpis ilin fini la konstruadon, dum la tuta tempo de la vivo de la reĝo Ciro. 71 Kaj du jarojn ili neniel povis plu konstrui, ĝis la regado de la reĝo Dario.

 

 

Ĉapitro 6

 

1 En la dua jaro de la regado de la reĝo Dario, la profetoj Ĥagaj kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de la Sinjoro de Izrael. 2 Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de la Sinjoro en Jerusalem, dum la profetoj de la Sinjoro subtenis ilin.

 

3 En tiu tempo venis al ili Tatnaj9, la guberniestro de Sirio kaj Fenicio, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: 4 Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj tegmenton kaj ĉion ceteran? Kaj kiuj estas la konstruistoj kiuj plenumas tion? 5 Sed la plejaĝuloj de la Judoj estis indulge traktataj, ĉar la okulo de Dio estis super la kaptitoj; 6 kaj ili ne estis malhelpataj ĉe la konstruado, ĝis oni raportis pri tio al Dario kaj ĝis revenis lia decido.

 

7 Jen estas kopio de la letero, kiun skribis al Dario kaj sendis Tatnaj, la guberniestro de Sirio kaj Fenicio, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj, la lokaj regantoj de Sirio kaj Fenicio.

 

8 Al la reĝo Dario saluton. Estu plene sciate al nia sinjoro la reĝo: kiam ni iris en la Judan landon, al la urbo Jerusalem, tie el la Judoj, kiuj estis en ekzilo, ni trafis la plejaĝulojn de la Judoj konstruantaj la domon por la Sinjoro en Jerusalem, grandan kaj novan, el poluritaj kaj valoraj ŝtonoj, kun multekostaj traboj en la muroj, 9 kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj, kaj plenumiĝas en ĉia gloro kaj zorgemo. 10 Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon? 11 Kaj krom tio ni demandis ilin, por raporti al vi kaj por skribi al vi la nomojn de iliaj gvidantoj; kaj ni petis listigon de iliaj gvidantoj. 12 Kaj ili respondis al ni, kaj diris: Ni estas sklavoj de la Sinjoro, kiu kreis ĉielon kaj teron. 13 Tiu ĉi domo estis konstruita antaŭ multe da jaroj fare de granda kaj forta reĝo de Izrael, kaj li finis ĝin. 14 Sed kiam niaj patroj pekis kontraŭ la Sinjoro de Izrael, Dio de la ĉielo, kolerigante Lin, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel kaj reĝo de la Ĥaldeoj. 15 Kaj tiun domon ili detruis kaj forbruligis, kaj la popolon ili forkondukis en Babelon. 16 Sed en la unua jaro, kiam la reĝo Ciro regis super la regionoj de Babel, la reĝo Ciro skribis, ke oni rekonstruu ĉi tiun domon <de Dio>. 17 Eĉ la sanktajn vazojn, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en sian propran templon, tiujn la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel; kaj oni transdonis ilin al Zerubabel kaj al Ŝeŝbacar, la regionestro. 18 Kaj li ordonis al li preni ĉiujn tiujn vazojn, kaj starigi ilin en la templon de Jerusalem, kaj konstrui ĉi tiun domon de la Sinjoro sur ĝia loko. 19 Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de la Sinjoro en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi ankoraŭ ne estas finita. 20 Tial do, se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la reĝaj arkivoj de nia sinjoro la reĝo en Babel, 21 kaj se montriĝos, ke efektive la konstruado de la domo de la Sinjoro en Jerusalem, okazas kun permeso de la reĝo Ciro, kaj se nia sinjoro la reĝo aprobas tion, tiam li donu al ni ordonojn pri tio.

 

22 Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la reĝaj arkivoj en Babel. Kaj oni trovis en Ekbatana, la kastelo en la Media lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis registrite: 23 En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon rekonstrui la domon de la Sinjoro en Jerusalem, kie oni oferu tra daŭra fajro. 24 La alto <de la domo> estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj, kun tri vicoj da prilaboritaj ŝtonoj kaj unu vico da nova loka ligno, kaj la elspezoj estu pagataj el la domo de la reĝo Ciro. 25 Ankaŭ la sanktajn vazojn de la domo de la Sinjoro, la orajn kaj la arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu al la templo de Jerusalem, kaj metu ilin, kie antaŭe ili estis lokitaj.

 

26 <Dario> tiam ordonis, ke oni faru, ke Tatnaj, la guberniestro de Sirio kaj Fenicio, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj la lokaj regantoj de Sirio kaj Fenicio, foriĝu de tiu loko, kaj ke ili permesu al Zerubabel, la sklavo de la Sinjoro, regionestro de Judujo, kaj al la plejaĝuloj de la Judoj, konstrui la domon de la Sinjoro sur tiu loko. 27 Kaj mi donis ordonojn<, li daŭrigis,> ke oni konstruu ĝin komplete, kaj ke oni atentu, ke ili bone kunlaboru kun la revenintoj el la kaptiteco de Judujo ĝis la templo de la Sinjoro estos preta. 28 El la tributo de Cele-Sirio kaj Fenicio, por la oferado al la Sinjoro oni senmanke donu kontribuon al tiuj homoj, t.e. al Zerubabel, la regionestro, por virbovoj, ŝafoj kaj ŝafidoj; 29 same da tritiko, salo, vino kaj oleo, ĉiujare, sen marĉandado, tiom kiom bezonos la pastroj en Jerusalem por ĉiutaga uzado, 30 por ke estu alportataj verŝoferoj al la plej alta Dio por la reĝo kaj liaj infanoj, kaj ke estu preĝate por ilia vivo.

 

31 Li ordonis, ke se iu homo malobeos aŭ ŝanĝos ĉi tiujn decidojn, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu pendigita al ĝi, kaj liaj proprietaĵoj apartenu al la reĝo.

 

32 Kaj tial la Sinjoro, kies nomo ĉi tie estas alvokata, neniigu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon por malhelpi aŭ malutili al tiu domo de la Sinjoro en Jerusalem.

 

33 Mi, la reĝo Dario, donis la ordonon, ke ĉio ĉi senmanke plenumiĝu.

 

 

Ĉapitro 7

 

1 Tiam do Tatnaj, la guberniestro de Cele-Sirio kaj Fenicio, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, sekvante la ordonojn de la reĝo Dario, 2 superrigardis la sanktajn laborojn, kunlaborante kun la plejaĝuloj de la Judoj kaj la temploficistoj. 3 Kaj prosperis la sankta laboro, dum profetadis la profetoj Ĥagaj kaj Zeĥarja, 4 kaj ili elfinis tion laŭ la ordono de la Sinjoro, Dio de Izrael, 5 kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de la Persoj, estis kompletigita la sankta domo en la dudek-tria tago de la monato adar, en la sesa jaro de la reĝo Dario. 6 Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco, kiuj sin ligis al ili, faris laŭ la <preskriboj> en la libro de Moseo. 7 Kaj por la sanktigo de la templo de la Sinjoro ili alportis cent virbovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, 8 kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la dek du estroj de la triboj de Izrael. 9 Kaj la pastroj kaj la Levidoj staris vestitaj laŭ iliaj vicoj, por la servado al la Sinjoro, Dio de Izrael, laŭ la libro de Moseo. Kaj la pordistoj estis ĉe ĉiu pordego.

 

10 Kaj la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato, ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin ĉiuj kune; 11 sed ne ĉiuj <Izraelidoj>, kiuj revenis el la kaptiteco, purigis sin <kun la pastroj>, sed ja ĉiuj Levidoj sin purigis. 12 Kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si. 13 Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la lando, serĉante la Sinjoron. 14 Kaj en ĝojo antaŭ la Sinjoro ili solenis la feston de la macoj dum sep tagoj, 15 ĉar Li turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado por la Sinjoro, la Dio de Izrael.

 

 

Ĉapitro 8

 

1 Kiam, post ĉi tiuj okazaĵoj, regis Artaĥŝast, reĝo de la Persoj, <el Babel> venis Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de Ĥilkija, filo de Ŝalum, 2 filo de Cadok, filo de Aĥitub, filo de Amarja, filo de Uzi, filo de Buki, filo de Abiŝua, filo de Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la ĉefpastro. 3 Tiu Ezra venis el Babel kiel lerta scienculo koncerne la leĝon de Moseo, kiun donis la Dio de Izrael. 4 Kaj la reĝo donis al li honoron, ĉar li trovis gracon antaŭ <la reĝo> en ĉiuj siaj deziroj. 5 Kun li venis kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la templo-kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la templo-servistoj al Jerusalem, en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast, en la kvina monato (estis la sepa jaro por la reĝo). 6 Ĉar ili forlasis Babelon en la unua tago de la unua monato, kaj en la unua tago de la kvina monato ili venis en Jerusalemon, laŭ la prospera vojaĝo, kiun Dio donis al ili. 7 Ĉar Ezra posedis grandan scion, tiel ke nenion li neglektis el la leĝo de la Sinjoro aŭ el Liaj ordonoj, sed li instruis la tutan Izraelon pri ĉiuj justecoj kaj juĝoj.

 

8 Jen estas kopio de la skribaj ordonoj, kiujn la reĝo Artaĥŝast sendis al Ezra, la pastro, la leganto de la leĝo de la Sinjoro:

 

9 La reĝo Artaĥŝast al Ezra, pastro kaj leganto de la leĝo de la Sinjoro: saluton.

 

10 Gracoplene mi decidis, kaj nun ordonas, ke tiuj el la popolo de la Judoj kaj ĝiaj pastroj kaj Levidoj, kaj aliaj en nia regno, kiuj tion libervole deziras, iru kun vi al Jerusalem. 11 Ĉiuj, kiuj tiel aspiras, ekvojaĝu kun vi, kiel decidis mi kaj miaj sep Kunuloj. 12 Ili atentu pri la aferoj en Judujo kaj Jerusalem, laŭ tio, kion vi havas en la leĝo de la Sinjoro. 13 Kaj ili alportu al Jerusalem la donacojn por la Sinjoro de Izrael, kiujn votis mi kaj miaj amikoj, kaj <ili kolektu> la tutan oron kaj arĝenton, kiu povos esti trovita en la regiono de Babel [por la Sinjoro en Jerusalem], kune kun la memvolaj donacoj de la popolo por la sanktejo de ilia Sinjoro en Jerusalem. 14 Ili aĉetu pro tiu oro kaj arĝento virbovojn, virŝafojn kaj ŝafidojn, kaj kio al tio apartenas, 15 por alporti oferojn sur la altaron de ilia Sinjoro en Jerusalem. 16 Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera oro kaj arĝento, tion vi faru laŭ la volo de via Dio. 17 Kaj <vi uzu> la sanktajn vazojn de la Sinjoro, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la sanktejo de via Dio en Jerusalem; 18 kaj ĉion ceteran, kio estas necesa por la sanktejo de via Dio, vi donu el la reĝa trezorejo.

 

19 Kaj mi, la reĝo Artaĥŝast, ordonas al ĉiuj trezorgardistoj de Sirio kaj Fenicio, ke ĉio, kion postulos Ezra, la pastro, la leganto de la leĝo de la plej alta Dio, estu tuj plenumata, ĝis cent talantoj da arĝento, 20 same ĝis cent kor’oj da tritiko, ĝis cent metretoj da vino, kaj da salo en kvanto senlima. 21 Ĉio, kio estas ordonita en la leĝo de Dio, devas esti farata tuj por la plej alta Dio, por ke Lia kolero ne trafu la regnon de la reĝo kaj de liaj filoj. 22 Kaj al vi estas sciigate, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, templo-kantistoj, pordegistoj, templo-servistoj aŭ aliaj servantoj ĉe ĉi tiu templo vi devas meti tributon, aŭ alian imposton. Neniu havas la aŭtoritaton, meti ion tian sur ilin.

 

23 Kaj vi, Ezra, laŭ la saĝo, kiun via Dio donis al vi, starigu arbitraciantojn kaj juĝistojn, por juĝadi en tuta Sirio kaj Fenicio ĉiujn, kiuj scias la leĝon de via Dio; kaj kiuj ne scias, tiujn vi instruos. 24 Kaj ĉiuj, kiu ne plenumos la leĝon de via Dio aŭ la leĝojn de la reĝo, tuj estos juĝataj, ĉu al morto, ĉu al alia puno, al monpuno, aŭ al meto en malliberejon.

 

25 Benata estu sole nur la Sinjoro, kiu metis en la koron de la reĝo la ideon beligi Lian domon en Jerusalem, 26 kaj kiu sur min turnis la favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de ĉiuj liaj amikoj kaj potenculoj. 27 Kaj mi fariĝis kuraĝa, pro la helpo de la Sinjoro, mia Dio; kaj mi kolektis virojn el Izrael, por ke ili iru kun mi.

 

28 Kaj jen estas la ĉefoj, laŭ patrodomoj kaj iliaj grupoj, kiuj venis kun mi el Babel, dum la regado de la reĝo Artaĥŝast: 29 el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Gamael; el la idoj de David: Ĥatuŝ, filo de Ŝeĥanja: 30 el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li cent kvindek viroj, laŭ la listo; 31 el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraja, kaj kun li ducent viroj; 32 el la idoj de Zatoe: Ŝeĥanja, filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent viroj; el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li ducent kvindek viroj; 33 el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Gotolja, kaj kun li sepdek viroj; 34 el la idoj de Ŝefatja: Zaraja, filo de Miĥael, kaj kun li sepdek viroj; 35 el la idoj de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek du viroj; 36 el la idoj de Bani: Ŝelomit, filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek viroj; 37 el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok viroj; 38 el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek viroj; 39 el la idoj de Adonikam, la lastaj, jen la nomoj: Elifelet, Jeuel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sepdek viroj; 40 el la idoj de Bigvaj: Utaj, filo de Istalkuru, kaj kun li sepdek viroj.

 

41 Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu nomiĝas Tera, kaj ni tendumis tie tri tagojn; kaj mi inspektis ilin. 42 Kiam el la idoj de la pastroj kaj el la Levidoj tie mi trovis neniun, 43 mi sendis <mesaĝon> al Eliezer, Iduel, Maasma, Elnatan, Ŝemaja, Jarib, Natan, Enatan, Zeĥarja, kaj Meŝulam, la ĉefoj, homoj de kompreno; 44 kaj mi diris al ili, ke ili iru al Ido, la ĉefo en la loko de la trezorejo, 45 kaj mi donis al ili instrukcion sciigi al Ido kaj al liaj fratoj, kaj al la trezorgardistoj en tiu loko, ke ili sendu al ni virojn por servi kiel pastroj en la domo de nia Sinjoro. 46 Kaj, ĉar super ni estis la potenca mano de la Sinjoro, ili sendis al ni saĝajn homojn el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael: nome Ŝerebjan, kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok <virojn>, 47 kaj Ĥaŝabjan, kaj Anunun, kaj lian fraton Jeŝaja, el la idoj de Ĥanunaja, kun liaj filoj, dudek <virojn>; 48 kaj el la templo-servistoj, kiujn David kaj la gvidantoj starigis por servi al la Levidoj: ducent dudek templo-servistojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj.

 

49 Kaj mi proklamis tie faston por la junuloj antaŭ nia Sinjoro, 50 por peti de Li bonan vojaĝon por ni, por niaj infanoj, kiuj akompanis nin, kaj por niaj ŝarĝo-bestoj. 51 Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por eskorte defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; 52 ĉar ni ja diris al la reĝo: La forto de la Sinjoro estos kun ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj subtenos ilin. 53 Ni denove do petis nian Sinjoron pri tio, kaj Li montriĝis gracoplena al ni.

 

54 Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan, kaj dek el iliaj fratoj. 55 Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la sanktajn vazojn de la domo de nia Sinjoro, kiujn donacis la reĝo mem kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj kaj la tuta Izrael. 56 Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek talantojn, da arĝentaj vazoj cent talantojn, da oro cent talantojn, da oraj <objektoj> dudek; kaj <mi donis> dek du bronzajn vazojn el la plej multekosta bronzo, kiuj brilis kiel oro. 57 Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Sinjoro, kaj la vazoj estas sanktaj, kaj ankaŭ la arĝento kaj la oro estas dediĉitaj al la Sinjoro, la Sinjoro de viaj patroj. 58 Maldormu, kaj gardu ilin, ĝis vi transdonos ilin al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj la ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la pastraj ĉambroj de la domo de nia Sinjoro. 59 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la arĝenton, la oron, kaj la vazojn, kaj forportis ilin al Jerusalem en la domon de la Sinjoro.

 

60 Kaj ni ekvojaĝis de la rivero Tera en la dek-dua tago de la unua monato, por iri al Jerusalem, sub la fortega mano de nia Sinjoro super ni. Kaj Li savis nin dumvojaĝe kontraŭ ĉiu malamiko, kaj ni venis en Jerusalemon. 61 Kiam tie fariĝis la tria tago, la arĝento kaj la oro estis pese transdonitaj, en la domo de nia Sinjoro, al la pastro Meremot, filo de Urija, 62 kaj kun li estis Eleazar, filo de Pineĥas; kaj kun ili estis Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Moet, filo de Binuj, la Levidoj. Ĉio estis nombrita kaj pesita, kaj ĉio pesita estis tuj tiutempe enskribita. 63 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al la Dio de Izrael: dek du virbovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses virŝafojn, sepdek du ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn; ĉion kiel bruloferon al la Sinjoro. 64 Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la reĝaj trezoristoj, kaj al la regionestroj de Cele-Sirio kaj Fenicio; kaj ĉi tiuj honoris la popolon kaj la sanktejon de la Sinjoro.

 

65 Kiam ĉio tio estis finita, alvenis al mi la estroj kaj diris: 66 La popolo de Izrael kaj la gvidantoj kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la lando kaj de iliaj malpuraĵoj, - de la Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Idumeoj -; 67 ĉar ili edziĝis kun iliaj filinoj, ili mem kaj iliaj filoj, kaj miksiĝis la sankta semo kun la popoloj de la lando; kaj la eminentuloj kaj la gravuloj partoprenis en ĉi tiu malbonago de la komenco.

 

68 Kiam mi aŭdis tion, mi disŝiris miajn vestojn kaj mian sanktan tunikon, mi elŝiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi eksidis konsternite. 69 Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj ankoraŭ estis tuŝataj de la vorto de la Sinjoro de Izrael, dum mi lamentis pro la malbonago. Kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero. 70 Tiam mi vekiĝis el mia fastado, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj sankta tuniko, mi stariĝis surgenue, mi etendis miajn manojn al la Sinjoro, kaj diris:

 

71 Ho Sinjoro, mi hontas, tute konfuzite antaŭ Via vizaĝo. 72 Ĉar niaj pekoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj niaj misfaroj fariĝis grandaj ĝis la ĉielo 73 de post la tempo de niaj patroj. Ni estas en granda peko ĝis la nuna tago; 74 pro la pekoj de ni mem kaj de niaj patroj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj fratoj, niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, ĝis la hodiaŭa tago. 75 Kaj nun, kiel granda estas la pardono, Sinjoro, kiu venis de Vi! Ĉar Vi restigis al ni radikon kaj nomon sur la loko de Via sanktigo; 76 kaj Vi malkaŝis lumon al ni en la domo de nia Sinjoro, kaj donis al ni manĝi en la tempo de nia sklaveco. 77 Sed eĉ en nia sklaveco, ne forlasis nin nia Sinjoro. Sed Li donis al ni korfavorecon de la reĝoj de la Persoj, 78 tiel ke ili donis al ni manĝi, kaj honoris la templon de nia Sinjoro, kaj ke ili vekis la dezertigitan Cionon por doni al ni fortikejon en Judujo kaj en Jerusalem.

 

79 Kaj nun kion ni diros, ho Sinjoro, post tio? ĉar ni forlasis Viajn ordonojn, kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante: 80 La lando, en kiun vi venas por ekposedi ĝin, estas lando malpura pro la malpureco de la fremdaj popoloj de la lando, kaj per siaj malpuraĵoj ili plenigai ĝin. 81 Ne edzinigu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj; 82 ne daŭre serĉu havi pacon kun ili, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la lando kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj. 83 Kaj ĉio, kio trafis nin, okazis pro niaj malbonaj faroj kaj pro niaj grandaj pekoj. 84 Ĉar Vi, Sinjoro, levis la ŝarĝon de niaj pekoj kaj donis al ni tian radikon: sed ni denove returniĝis al malobeo je Via leĝo, tiel ke ni miksiĝis kun la malpuraĵoj de la popoloj de la lando. 85 Ĉu Vi ne koleras kontraŭ ni ĝis plena ekstermo, tiel ke restos nek radiko, nek semo aŭ nomo al ni? 86 Ho Sinjoro de Izrael! Vi estas justa: ĉar ni restis, kvazaŭ radiko ĝis la nuna tago. 87 Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ĉar ni ne plu povas resti staraj antaŭ Vi pro ĉi tio.

 

88 Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la sanktejo, kolektiĝis al li el Jerusalem tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj junuloj; ĉar estis multa plorado en la amaso. 89 Kaj Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, unu el la Izraelidoj, ekparolis al Ezra: Ni pekis kontraŭ la Sinjoro, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen eĉ nun ekzistas espero por Izrael. 90 Nun ni ĵuru al la Sinjoro, ke ni forpelos ĉiujn niajn aligentajn edzinojn kun iliaj infanoj, laŭ via juĝo kaj <la juĝo> de ĉiuj, kiuj obeas la leĝon de la Sinjoro. 91 Leviĝu, kaj decidu. Ĉar estas via tasko, kaj ni estos kun vi por agadi forte. 92 Kaj Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn kaj la Levidojn de la tuta Izrael, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.

 

 

Ĉapitro 9

 

1 Kaj Ezra leviĝis de la korto de la sanktejo, kaj iris al la ĉambro de Jeĥonanan, filo de Eljaŝib. 2 Tie li tranoktis. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la grandaj malbonagoj de la amaso. 3 Kaj oni proklamis en tuta Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem; 4 kiuj ne venos tien post du aŭ tri tagoj, laŭ decido de la regantaj plejaĝuloj perdos al por-templa uzado ĉiun sian havon, kaj ili mem estos ekskomunikitaj el la komunumo de la revenintoj.

 

5 Kaj kolektiĝis ĉiuj el la triboj de Jehuda kaj de Benjamen en tri tagoj en Jerusalem. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. 6 Kaj la tuta amaso sidis sur la placo antaŭ la sanktejo, tremante pro la vintra vetero.

 

7 Kaj leviĝis Ezra, kaj diris al ili: Vi faris malbonagon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligravigante la pekojn de Izrael. 8 Tial nun vi faru konfeson, kaj gloru la Sinjoron, la Dion de viaj patroj, 9 kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.

 

10 Kaj la tuta amaso respondis per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diris, tiel ni faros. 11 Sed granda estas ĉi tiu amaso, kaj ni ne povas resti ĉi tie, en la vintra vetero; [kaj ni ne trovas]; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni tro multe pekis en ĉi tiu afero. 12 Niaj estroj do restu <ĉi tie> pro la tuta amaso; kaj ĉiuj el niaj urbetoj, kiuj havas aligentajn edzinojn, kunvenu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu loko kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis ni forturnos de ni la flaman koleron de la Sinjoro pro ĉi tiu afero.

 

14 Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, prenis ĉi tion sur sin10, kaj Meŝulam, kaj Levi, kaj Ŝabtaj helpis ilin kiel juĝistoj. 15 Kaj la revenintoj el la kaptiteco agis laŭ ĉio ĉi tio.

 

16 Kaj la pastro Ezra elektis al si la gvidajn virojn el la patrodomoj, ĉiujn laŭnome; kaj ili ekkunsidis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon. 17 Kaj elfiniĝis la afero de la viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, ĝis la unua tago de la unua monato.

 

18 Kaj inter la pastroj, kiuj kunvenis, troviĝis kelkaj kun aligentaj edzinoj. 19 <Tiuj estis> el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Jodan. 20 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili oferos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon. 21 Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani, Zebadja, Maaseja, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Azaria; 22 el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Okidel, kaj Saltas.

 

23 Kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Jona. 24 El la templo-kantistoj: Eljaŝib, kaj Bakĥur. 25 El la pordegistoj: Ŝalum, kaj Tolbanes.

 

26 El la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Asibja, kaj Benaja; 27 el la filoj de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jezriel, Abdi, Jeremot, kaj Elija; 28 el la filoj de Zamot: Eljada, Eljaŝib, Otonja, Jeremot, Zabad, kaj Zerdaja; 29 el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabdaj, kaj Ematis; 30 el la filoj de Mani: Olam, Mamuĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Jeremot; 31 el la filoj de Adi: Naat, Moosia, Lakuno, Naid, Beskaspasmo, Sestel, Balnu, kaj Manase; 32 el la filoj de Anan: Eljona, Asaja, Malkija, Ŝebaja, kaj Ŝimeon Ĥosomaj; 33 el la filoj de Ĥaŝum: Maltanaj, Matatja, Zabanaj, Elifelet, Manase, Ŝimei; 34 el la filoj de Bani: Jeremia, Momdis, Maer, Joel, Mandaj, kaj Bedeja, kaj Vanja, Karabasion, Eljaŝib, Mamnitanem, Eljasis, Bani, Elialis, Ŝimej, Ŝelemja, kaj Natanja; kaj el la filoj de Ezora: Ŝaŝaj, Azarel, Azael, Ŝamato, Zambris, kaj Jozef; 35 el la filoj de Nooma: Mazitija, Zabadja, Ido, Joel, kaj Benaja.

 

36 Ĉiuj ĉi tiuj prenis edzinojn aligentajn; kaj ili forsendis ilin kun iliaj infanoj.

 

37 La pastroj kaj la Levidoj kaj la Izraelidoj ekloĝis en Jerusalem kaj en tiu regiono. En la unua tago de la sepa monato – la Izraelidoj loĝis en siaj urbetoj –, 38 kolektiĝis la tuta amaso unuanime sur la placo antaŭ la orienta pordego de la sanktejo11 39 kaj ili diris al Ezra, la ĉefpastro12 kaj skribisto, ke li alportu la leĝon de Moseo, kiun la Sinjoro donis al Izrael. 40 Kaj la pastro Ezra alportis la leĝon antaŭ la tutan amason de viroj kaj virinoj kune, kaj antaŭ la pastrojn, por aŭskulti ĝin, en la unua tago de la sepa monato. 41 Kaj li legis el ĝi sur la placo antaŭ la pordego de la sanktejo, de la tagiĝo ĝis la tagmezo, antaŭ la viroj kaj virinoj; kaj la tuta popolo aŭskultis atente. 42 Kaj Ezra, la pastro kaj skribisto, staris sur ligna podio, kiun oni faris tiucele, 43 kaj apud li staris Matatja, Ŝema, Ananja, Azarja, Urija, Ĥezekia, kaj Baalsam, dekstre de li; 44 kaj maldekstre de li: Pedaja, Miŝael, Malkija, Lotasubo, Nabarja, kaj Zeĥarja. 45 Kaj Ezra malfermis la libron, antaŭ la okuloj de la tuta popolo - ĉar li havis honoro-lokon antaŭ ĉiuj -, 46 kaj kiam li malfermis la leĝon, ĉiuj ekstaris. Kaj Ezra benis la Sinjoron, la plej altan Dion Ŝebaot, la ĉiopovan; 47 kaj la tuta popolo respondis: Amen. Ili supren levis siajn manojn, adorkliniĝis vizaĝaltere, kaj adoris la Sinjoron. 48 Kaj Jeŝua, Aniut, Ŝerebja, Jadin, Jakub, Ŝabtaj, Ĥodija, Majanas, Kelita, Azarja, Jozabad, Ĥanan, Pelaja, la Levidoj, klarigadis <al la popolo> la leĝon de la Sinjoro. Al la amaso ili legis la leĝon de la Sinjoro, samtempe klarigante al ili la legaĵon.

 

49 Kaj Atarates diris al Ezra, la ĉefpastro kaj skribisto, kaj al la Levidoj, kiuj instruadis la popolon: 50 Ĉi tiu tago estas sankta al la Sinjoro – kaj ĉiuj ploris, aŭdante la leĝon -; 51 do iru, manĝu grasaĵojn kaj trinku dolĉaĵojn, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion havas, 52 ĉar ĉi tiu tago estas sankta al la Sinjoro. Kaj ne malĝoju, ĉar la Sinjoro glorigos vin. 53 Kaj la Levidoj ordonis al la tuta popolo, dirante: Ĉi tiu tago estas sankta, ne malĝoju. 54 Kaj ĉiuj iris, por manĝi, trinki kaj ĝoji, kaj por sendi porciojn al tiuj, kiuj nenion havis, kaj por fari grandan festenon, 55 ĉar ili estis instruitaj pri la vortoj, kiujn oni instruis al ili.

 

Kaj ili kolektiĝis.

 

 

 

Piednotoj

 

1 La nombrado de la versikloj iom varias laŭ diversaj eldonoj; ni sekvas tiun de la eldono de LXX de Alfred Rahlfs.

2 Koncerne la sufiĉe multajn nomojn de ĉi verko, jen averto unufoje por ĉiam: La Greka teksto de LXX donas nom-formojn kiuj ne malofte ne tute kongruas kun tiuj de la kompareblaj rakontoj en la Hebre-lingvaj bibliaj libroj. Ĉi tie, en ĉi versiklo, ni renkontas ekzemple la formojn Jeĥonjas, Samajas, Natanael, Asabias, Oĥielos kaj Joram. Ĉe pluraj el ili estas klare, ke temas pri malsama prononco de – baze – la sama nomo; alian fojon, kiel ekzemple ĉe Joram, tio ne estas tute certa. Tamen, por montri kiel eble plej klare la paralelecon kun la tekstoj, menciitaj enkonduke al Ezra 1, ni kiom eble retenis la Hebreajn nom-formojn el la t.n. Londona Biblio. Se estas tute ne klare, ĉu temas pri kromformo de jam konata nomo, ekzemple en listigoj eĉ kun malsamaj nombroj da homoj – kio foje troveblas ĉi-libre – tiam la Grekajn nomojn ni prefere konservas. Kutime ni ĉe tio konsultis ankaŭ, kion faras moderna komentario kaj nacilingvaj tradukoj.

3 La Greka teksto ĉi tie – erare – parolas pri Zaĥarja; komparu kun versiklo 8.

4 Nebudkadnecar.

5 Traduko ne tute certa.

6 Kvazaŭ ili posedus talantojn.

7 La ĉefpastraj sanktaj lotumiloj, per kiuj eblis ricevi orakolan decidon de JHVH Dio, la t.n. «urim kaj tumim» – vidu Elr 28:30, Lev 8:8, Rdm 33:8, 1Sam 14:41-42; «lumo kaj justo» en la Zamenhofa traduko.

8 Greka vorto kies signifo ne estas konata.

9 La Sisines de la Greka teksto devas esti la sama, kiun la Hebrea teksto de Ezr 5:3 nomas Tatnaj; por emfazi la paralelecon, do, ĉi tiun formon ni retenis.

10 Jen stranga variaĵo disde la konata versio de Ezr 10:15, kie la samaj ĝuste kontraŭstaris; ĉi tiu versio, male, substrekas la supozatan unuanimecon de la tuta komunumo de Izrael.

11 Alia traduko: 37 La pastroj kaj la Levidoj kaj la Izraelidoj ekloĝis en Jerusalem kaj en tiu regiono, en la unua tago de la sepa monato. La Izraelidoj loĝis en siaj urbetoj. 38 Kolektiĝis la tuta amaso unuanime sur la placo antaŭ la orienta pordego de la sanktejo; ktp.

12 Nenie en Ezr kaj Neĥ, Ezra estas menciata kiel ĉefpastro; eble jen ekzemplo de la tendenco de 1 Ezr pligrandigi la figuron de Ezra en ties rolo reestabli la komunumon de Izrael. La leĝo de Moseo supozeble estas, samkiel jam en Neĥ 8, komprenenda kiel la Torao. Ĉu tiutempe la Torao efektive jam havis sian formon, ne estas pruveble. Pli verŝajne temas pri unu ĝia pli frua versio.

 

 

Parolu Esperanton - Eltrovu Grekujon