|

Greka literaturo
Manlibreto
de
Epikteto
(135 p.K.)
Elhelenigis: Gerrit
Berveling
1:1 El ĉio ekzistanta,
kelkaj aferoj dependas de ni, aliaj ne. De
ni dependas kion ni opinias, strebas,
deziras kaj evitas; unuvorte: ĉio kio
estas nia faro.
Ne de ni dependas la korpo, la
proprietaĵo, reputacio kaj publikaj
oficoj; unuvorte: ĉio kio ne estas nia
faro.
2 Kio de ni dependas, tio laŭnature estas
libera, ne ĝenata, ne embarasata; kio ne
de ni dependas, tio estas senforta, sklava,
malhelpata kaj fremda al ni.
3 Do memoru: se tion, kio estas laŭnature
sklava, vi opinias libera, aŭ se la
fremdan <vi opinias> propra, tiam vi estos
malhelpata, vi suferos, vi embarasiĝos,
vi skoldos Diojn kaj homojn, - sed se nur
la propran vi opinias propra, kaj la
fremdan - kio ĝi ja estas - fremda, tiam
neniu povos vin iam ajn devigi al io,
neniu vin malhelpos, vi skoldos al neniu,
neniun vi akuzos, nenion vi faros
kontraŭvole, malamikon vi ne havos, kaj
neniu al vi malutilos, ĉar neniun
malutilon vi sentos.
4 Se tiajn aferojn vi alstrebas, memoru,
ke ne eblos atingi la celon kun malgranda
peno, sed ke necesos pri kelkaj aferoj
komplete rezigni kaj kelkajn provizore
prokrasti. Sed se krom tio vi ankaŭ volas
publikajn oficojn kaj riĉon, povas esti
ke eĉ tiujn ĉi lastajn vi ne atingos,
ĉar vi alstrebas la unue menciitajn. Kaj
nepre vi tiam ne atingos la unuan celon,
la solan kiu alportas liberon kaj feliĉon.
5 Tial tuj dekomence vi lernu diri al ĉiu
malagrabla fenomeno: Vi estas nur fenomeno
kaj ne la afero mem. Poste vi ekzamenu ĝin kaj distingu per la mezuriloj kiujn
vi havas, el kiuj estas la precipa kaj
unua: Ĉu temas pri io kio dependas de ni,
aŭ ne? Kaj se estas io, kio ne dependas
de ni, tiam via respondo estu aŭtomate:
Do ne gravas al mi.
2:1 Memoru, ke la deziro promesas atingi
la deziraĵon, kaj la evito promesas ke
oni ne trafiĝos en tion, kion oni evitas,
kaj <memoru>, ke tiu, kies deziroj ne
plenumiĝas, ne estas kontenta, kaj kiu
trafiĝas en evitaĵon, estas malfeliĉa.
Se inter tio kio dependas de vi, vi evitas
nur la kontraŭ-naturajn aferojn, vi ne
trafiĝos en ion ajn kion vi evitas. Sed
se vi volas eviti malsanon aŭ morton aŭ
malriĉon, tiam vi estos malfeliĉa. 2 For
do kun la evitado de ĉio, kio ne dependas
de ni! Direktu la evitadon al la
kontraŭnaturaj aferoj inter tio, kio
dependas de ni. Sed provizore vi komplete
forigu la deziron. Ĉar se vi ion deziras,
kio ne dependas de ni, vi neeviteble
malfeliĉos, dum el tio kio dependas de ni,
nenio, kion indus deziri, estas en via
mano.
Nur utiligu preferon kaj malpreferon, sed
modere kaj sub kondiĉoj kaj sen streĉo.
3:1 Ĉe ĉio kio vekas vian atenton, kio
utilas aŭ kio plaĉas al vi, vi memoru
pripensi, kio fakte ĝi estas, ekde la
plej eta afero. Se poton vi deziras, do:
Poton mi deziras. Ĉar se ĝi rompiĝos,
vi ne embarasiĝos. Se vian infanon aŭ
edzinon vi kisas, do: Homon mi kisas. Ĉar
se tiu mortos, vi tiam ne embarasiĝos.
4:1 Kiam vi entreprenas iun agon, do bone
pripensu, kia estas fakte tiu ago. Se vi
ekiras baniĝi, metu antaŭ vian menson,
kio okazas en la banejo: la homoj kiuj ŝprucigas akvon, la interpuŝiĝantoj, la
malbenantoj kaj la ŝtelantoj. Tiamaniere
vi komencos vian agon kun malpli da
problemoj, se jam dekomence vi diras al vi
mem: Baniĝi mi volas kaj mi prigardos, ke
mia agmaniero restos laŭnatura.
Tielsame do ĉe ĉiu ago. Ĉar se do ĉe
la baniĝo io vin ĝenos, tiam estos
memkompreneble ke vi diros: Ne nur la
baniĝon mi deziris, sed ankaŭ gardi mian
agmanieron laŭnatura; sed tiun mi ne
povos gardi, se mi afliktiĝas pri la
okazaĵo.
5:1 Embarasas la homojn ne la aferoj mem,
sed iliaj opinioj pri la aferoj.
Ekzemple la morto ne estas timiga, alie
ankaŭ Sokrato tion opinius, sed la opinio
pri la morto - ke ĝi estas timiga -, tio
estas la timiga afero.
Se do ni ĝeniĝas, embarasiĝas aŭ ĉagreniĝas, neniam ni akuzu ion
aŭ iun
alian krom nin mem, t.e. niajn proprajn
opiniojn. Ne-edukito kulpigas aliajn, se
li mem kulpas pri malfeliĉo; kiu komencas
kleriĝi, kulpigas sin mem; kies eduko
pretas, tiu kulpigas plu nek aliajn nek
sin mem.
6:1 Neniam fieru pro aliula boneco. Se
plenglore la ĉevalo dirus: Mi belas, tio
estus akceptebla, sed se vi plenglore
dirus: Belan ĉevalon mi havas, do sciu,
ke vi fieras pri beleco de ĉevalo.
Kio estas la via? Uzo de eksteraj impresoj.
Se vi do harmonias al la naturo en la
uzado de eksteraj impresoj, tiam vi fieru:
tiam vi ja fieras pri io kio estas via.
7:1 Same kiel en ŝipvojaĝo, kiam la
ŝipo enhaveniĝas kaj vi deŝipiĝas por
havigi akvon, kaj survoje vi kolektas
kelkajn helikojn aŭ cepojn, tamen vi
devas teni vian atenton ĉe la ŝipo kaj
daŭre turniĝadi por vidi, ĉu la ŝipestro ne vokas vin, kaj kiam li vokas,
vi devos lasi ĉiujn tiajn aferojn, por ke
vi ne estu, kiel la safoj, ŝnurligita en
la ŝipo; tielsame en la vivo: se anstataŭ cepon
aŭ helikon vi ricevos
edzinon aŭ infanon, estas nenio kontraŭ ĝi; sed kiam la
ŝipestro vin vokas, vi
kuru en la ŝipon, lasu ĉion ĉi, eĉ ne
plu returniĝante. Kiam vi estos maljuna,
ne foriru tro longe de la ŝipo, por ke,
kiam li vokos, vi ne maltrafu lin.
8:1 Ne klopodu ke la okazaĵoj okazu
laŭ
via deziro, sed deziru la okazaĵojn kiel
ili okazas, kaj vi estos feliĉega.
9:1 Malsano estas obstaklo por la korpo,
sed ne por la menso, krom se ĝi mem tion
volas. Lameco estas obstaklo por la kruroj,
sed ne por la menso. Diru tion ĉe ĉio
kio okazas al vi; kaj vi trovos, ke ĝi ja
povas esti obstaklo por io alia, sed ne
por vi mem.
10:1 Ĉe ĉio kio okazas al vi, memoru, ke
vi turniĝu al vi mem por serĉi, kian
eblon vi havas por reago al ĝi. Se belan
viron aŭ virinon vi vidas, vi trovos kiel
eblon reagi: la sinregadon. Se peza laboro
fariĝas via lotaĵo, vi trovos eltenemon.
Se insultado, vi trovos toleremon. Kaj se
tiel vi kutimiĝas, viaj eksteraj impresoj
ne plu kuntrenos vin.
11:1 Neniam diru pri io: Mi perdis
ĝin,
sed: Mi redonis ĝin. Ĉu via infano
mortis? Ĝi estis redonita. Ĉu la edzino
mortis? Ŝi estis redonita. «Mia bieno
estas forrabita.» Nu, ankaŭ tio nur estis
redonita, ĉu ne? «Sed estis malbonulo tiu,
kiu forprenis ĝin.» Kiom gravas al vi,
pere de kiu la Doninto forprenas ĝin de
vi? Tiel longe kiel vi rajtas havi ĝin,
vi zorgu pri ĝi kvazaŭ pri aliulaĵo,
kiel vojaĝantoj en gastejo.
12:1 Se en saĝo vi deziras progresi,
ĉesigu rezoni jene: Se mi malzorgos
miajn aferojn, mi ne havos porvivon. Se mi
ne punos mian sklavon, li fariĝos ĝena.
Estas ja pli bone morti pro malsato, sen ĉagreno kaj timo, ol vivi en abundo sed
kun zorgoj. Same estas pli bone ke via
sklavo ne taŭgas ol ke vi mem estas
malfeliĉa.
Komencu do ĉe la malgrandaj aferoj. 2 Oni
ŝutperdigas vian oleon, oni ŝtelas vian
povran vinon. Diru do: Tio ĉi estas la
prezo de anima kvieto, tio por senperturbo.
Senpage akiriĝas nenio. Kiam vi vokas
vian sklavon, memoru, ke eblas, ke li ne
aŭskultas vin kaj ke, se li eĉ
aŭskultas, li ne faros, kion vi volas.
Sed ja ne jam dependas de li, ĉu vi
perturbiĝas ĉu ne.
13:1 Se en saĝo vi deziras progresi,
toleru, ke vi aspektas malsaĝa kaj stulta
en eksteraj aferoj, kaj ne elektu aspekti
scihava. Kaj se al kelkaj vi ŝajnas esti
iu grava, malfidu vin mem. Vi ja sciu, ke
ne facilas sinteni laŭnature kaj samtempe
atenti la eksteraĵon, sed kiu pri unu
atentas, neeviteble malzorgas la alian.
14:1 Se vi deziras, ke viaj infanoj, via
edzino aŭ viaj amikoj vivu eterne, vi
stultas. Tiam vi deziras ke io, kio ne
dependas de vi, dependu de vi; kaj ke
aliula afero estu via.
Same se vi deziras, ke via sklavo ne
misagu, vi stultas. Tiam vi ja deziras, ke
malbono ne estu malbono, sed io alia.
Sed se vi deziras ne maltrafi en certa emo:
tion vi ja povas!
2 Do ekzercu vin en tio, kion vi povas.
Mastro de ĉiu estas tiu, kiu kapablas
sekurigi aŭ forigi tion, kion volas aŭ
ne volas la homo. Do kiu deziras esti
libera, tiu nek deziru nek provu eviti ion,
kio dependas de alia homo; alie neeviteble
li estos ties sklavo.
15:1 Memoru, ke vi devas konduti <en la
vivo> kvazaŭ ĉe festeno. Se io
prezentata atingas vin, elstreĉu la manon
por priservi vin modeste. Se ĝi pasas, ne
retenu ĝin. Se ĝi ne jam venis, ne avide
antaŭ-sopiru je ĝi, sed atendu, ĝis ĝi
atingos vin.
Same pri infanoj, same pri la edzino, same
pri oficoj, same pri riĉo: tiam vi estos
inda samtablulo de la Dioj. Kaj se vi ne
prenos el tio kio estos prezentita, sed
malŝatos ĝin, tiam vi estos ne nur
samtablulo de la Dioj, sed eĉ kunreganto
kun ili. Ĉar dank' al tia konduto Diogeno
kaj Heraklito kaj tiaj homoj prave
nomiĝas Diaj.
16:1 Se iun vi vidas plori pro ĉagreno,
ĉar perdiĝis infano aŭ ĉar siajn
posedaĵojn li perdis, atentu, ke via
fantazio ne kuntrenu vin, kvazaŭ li
troviĝus en mizero pro aferoj ekster si,
sed tuj estu al vi klare, ke lin turmentas
ne la okazaĵo mem (ĉar alian homon ĝi
ne turmentas) sed lia opinio pri ĝi.
Kiom koncernas vortojn, tamen vi ne hezitu
montri simpation al li, kaj - eventuale -
kunlamentu kun li. Sed atentu, ke vi ne
lamentu interne!
17:1 Atentu, ke vi estas rolanto en dramo,
kiun regas la aŭtoro. Se mallonga, do ĝi
mallongas; se longa, do ĝi longas. Se li
volas ke vi rolas almozulon, tiun rolon vi
do ludu plej nature; same, se lamulon, se
funkciulon, se privatulon... Estas ja via
tasko ludi dece la donitan rolon; elekti ĝin - devas iu alia...
18:1 Se korako fi-aŭgure grakas, ne
kunŝiru vin via fantazio. Tuj pripensu en
vi mem, kaj diru: Tiaj aĵoj ne rilatas
min, sed eble al mia korpaĉo aŭ al mia
proprietaĉo, mia opinieto, miaj infanoj aŭ mia edzino. Por mi
ĉio ja estas
bonaŭgura, almenaŭ se tion mi volas.
Ĉar kio ajn estiĝos el ĝi, - dependas
de mi profiti el ĝi.
19:1 Nevenkebla vi povos esti, se vi
neniun lukton eniras, kies venko ne
dependas de vi. 2 Atentu, ke vi ne
kuntrenigos de via fantazio, se vi vidas
iun tre honorata aŭ tre potenca, aŭ kiun
alikiale vi laŭdus tre feliĉa. Ĉar se
la esenco de l’ bono dependas de ni, ne
estas loko por envio nek por ĵaluzo; kaj
vi ne mem deziros esti stratego, nek
urbestro aŭ konsulo, sed nur: esti libera.
Nur unu vojo kondukas tien: malŝato por
tio, kio ne dependas de ni.
20:1 Memoru, ke ne la sakranto aŭ la
batanto insultas vin, sed via opinio pri
tio kvazaŭ insulto. Se do iu iritas vin,
sciu, ke iritas vin via propra juĝo. Tial
do unuavice klopodu, ke via fantazio ne
kuntrenu vin, ĉar kiam nur prokraston kaj
tempon vi gajnos, facile vi regos vin mem.
21:1 Morto kaj ekzilo kaj ĉio kio ŝajnas
terura, ĉiutage estu antaŭ viaj okuloj,
sed precipe la morto. Tiam neniam vi
ekplanos ion hontindan, nek troe deziros.
22:1 Se filozofion vi deziras, preparu vin
dekomence, ke oni priridos vin, ke multaj
mokos vin, ke ili diros: Subite li revenis
al ni kiel filozofo! aŭ: De kie do <li
ricevis> tiun altbrovecon?
Sed vi ne estu sever-aspekta kaj tenu vin
je tio kio aspektas al vi plej bona,
kvazaŭ Dio metus vin sur la ĝustan lokon.
Memoru ke, se vi restos ĉe tio, ĝuste
tiuj, kiuj komence vin primokis, poste
admiros vin. Sed se vi montriĝos malpli
forta ol ili, duoble vi altiros ridadon.
23:1 Se iam vi vin turnos al eksteraĵoj
por plaĉi al iu, sciu do, ke tiel vi
perdas vian viv-direkton. Estu kontenta,
esti filozofo en ĉio. Kaj se vi ankaŭ
volas aspekti filozofo, do vin mem vidu
tia kaj vi plenumos ĝin.
24:1 Ne maltrankviligu vin la jenaj
prikonsideroj: Mi vivos sen honoro kaj
nenie mi estos iu grava. Ĉar vi ja ne
estas malbona, se neniu vin honoras! Same
kiel vi ne povas vivi en malhonoro pro ago
de iu alia. Ja ne estas via tasko akiri
oficon aŭ invitiĝi por festeno, ĉu?
Nepre ne! Kiel tio do estus malhonoro?
Kiel vi estus sensignifa, se estas via
sola devo esti grava en tio kio dependas
de vi - kaj tie vi ja povas esti eminenta!
2 Sed ĉu viaj amikoj estos senaj je via
helpo? Kion vi celas: senhelpaj? Certe,
ili ne ekhavos de vi monerojn; ankaŭ
Romaj civitanoj vi ne faros ilin. Sed kiu
diris al vi, ke ĝuste tio dependas de ni,
kaj ke ĝi ne estas aliula afero? Kiu
povas doni al iu alia, kion li mem ne
havas?
Akiru proprietaĵon - iu diras - por ke
ankaŭ ni ĝin havu.
- 3 Se mi povos akiri proprietaĵojn
gardante mian memrespekton kaj fidindon
kaj grandanimecon, montru al mi do tiun
vojon, kaj mi ĝin faros. Sed se vi
postulas de mi, ke mi delasu de la valoroj
kiujn mi havas, por ke vi akiru la
nevaloraĵojn, do rigardu vi, kiel
maljustaj kaj malsaĝaj vi estas. Ĉar
kion vi preferas? - Monon aŭ amikon
fidindan kaj respektindan?
Prefere do tiudirekte min helpu, kaj ne
postulu ke mi faru tion, per kio ĉi tion
mi perdos.
4 Sed la patrio, - iu diros - kiom
koncernas min malhavos subtenon.
Refoje: kian subtenon do? Kolonarojn ĝi
ne ricevos dank’ al vi nek banejojn. Nu,
kaj? Ja ĝi ankaŭ ne ricevos ŝuojn de
forĝisto aŭ armilojn de ŝuisto.
Sufiĉas, se ĉiu plenumas sian propran
laboron. Se iun alian vi faras por ĝi
fidinda civitano kaj respektinda, ĉu vi
ne sufiĉe utilas por ĝi?
-Jes.
-Nu, ĉu ankaŭ vi do ne utilos al gi?
- Kiun lokon mi do havos en la urbo? - li
demandas.
- Tiun, kiun vi povos teni gardante vian
fidindon kaj vian memrespekton. 5 Sed se
ĉi tion vi perdos, dum provado je tia
utilo, kiel vi tiam ankoraŭ povus esti
utila, ĉar vi farigis senhonta kaj
nefidinda?
25:1 Ĉu iun oni honoris pli ol vin
ĉe
festeno aŭ ĉe salutado aŭ en petado de
konsiloj? Se prave, vi devas ĝoji, ke
tion li trafis; se malprave, ne indigniĝu,
ke ne vi tion trafis.
Memoru, ke, se vi ne strebas akiri tion,
kio ne dependas de vi, ke vi ne povas esti
juĝata same kiel la ceteraj.
2 Ĉar kiel povas ekhavi la samon tiu, kiu
ne frekventas ies sojlon, kiel tiu kiu ja
faras tion? Kiu ne postsekvadas iun, <kiel
li povas ekhavi la samon> kiel kiu ja
postsekvadas lin? Kiu ne laŭdadas - kiel
kiu laŭdadas? Vi ja estos maljusta kaj
nesatigebla, se nepagante la prezon kiun
oni pagas por tio, vi tamen deziras ricevi
tion senpage. 3 Nu, kio estas la prezo de
panetoj? Eble obolo. Se do iu pagas sian
obolon kaj ricevas paneton, sed vi
nepagante ĝin ne ricevas ĝin, tiam vi ne
opiniu ke vi ricevas malpli ol tiu kiu ja
ricevas ĝin!
Ĉar same kiel li havas sian paneton, tiel
do vi havas plu vian obolon, kiun vi ne
volis doni.
4 Sammaniere do ĉi tie: ĉu vi ne estis
invitita por ies festeno?
Ne, ĉar al la invitanto vi ne donis la
prezon por kiu li vendas la manĝon.
Kontraŭ laŭdo li ĝin vendas, kontraŭ
flatado. Do donu la prezon, se por vi
utilas, je kiu li ĝin vendas. Sed se vi
deziras ambaŭ, ne pagi la unuan kaj
ricevi la duan, tiam vi estas nesatigebla
kaj malsaĝa. 5 Do, ĉu nenion vi havas
anstataŭ tiu manĝo? Ho jes: ke tiun vi
ne bezonas laŭdi, kiun vi ne volis laŭdi,
ke vi ne bezonis elteni liajn pordistojn.
26:1 La volon de la naturo ni povas lerni
el tio, en kio ni ne diferencas inter ni.
Ekzemple, se ies sklaveto rompas lian
pokalon, estas evidente tuj reagi: Tio
povas okazi. Sed vi sciu, ke ankaŭ se via
propra pokalo rompiĝas, vi devas reagi
same, kiel se rompiĝas tiu de aliulo.
Apliku tion ankaŭ al pli gravaj aferoj.
les infano mortis - aŭ edzino; estas
neniu kiu ne dirus: Estas home. Sed se ies
propra infano mortis, tuj estas: Ve!
Kompatinda mi! Tiukaze ni devus memori,
kion ni sentas kiam ni aŭdas pri aliaj
homoj.
27:1 Same kiel oni ne starigas celon por
maltrafi ĝin, same tiel en la universo ne
estiĝas reala malbono.1
28:1 Se iu konfidus vian korpon al ajna
pasanto, vi indigniĝus. Sed ke vi mem
konfidas vian menson al ajna pasanto, tiel
ke - se li mistraktas ĝin, ĝi
konfuziĝas kaj senfortiĝas, - ĉu pri
tio vi ne hontas?
29:1 En ĉiu laboro atentu, kio estas unua
kaj kio estas sekva, kaj nur tiel eku ĝin. Alie komence vi estos entuziasma,
kiel persono kiu ne pripensis la
sekvaĵojn, sed pli poste, kiam la
problemoj kreskos, je via honto vi devos ĉesigi.
2 Ĉu vi deziras venki en la Olimpikoj? Mi
same, je la Dioj! Estas ja grandioze! Sed
unue rigardu, kio estas unua kaj kio sekva
- kaj tiel eklaboru. Necesas sekvi
disciplinon, obei striktan dieton, ne plu
uzi sukeraĵojn, trejnadi en fiksita
skemo, en certaj momentoj, en varmego, en
frido, ne trinki malvarmajn aĵojn, nek
vinon, se ne konvenas, komplete vi devas
konfidi vin al via trejnisto kvazaŭ al
kuracisto, krome dum la konkurso vi devas
ekpeni viavice, kun la eblo ke via brako
elartikiĝos, ke via maleolo tordiĝos, ke
multan sablon vi glutos, eblas ke vi estos
tradraŝita, kaj, senkonsidere ĉion ĉi,
ke vi estos venkita.
3 Ĉion ĉi bone pripensu, kaj se ankoraŭ
vi volas, tiam vi iru al la Ludoj. Alie
kiel infanetoj vi ŝanĝiĝados, jen nun
vi rolos luktiston, nun gladiatoron, nun
vi trumpetos, nun ludos tragedion: tiel vi
jen estos atleto, jen gladiatoro, jen
retoro, jen denove filozofo; sed nenio
tutkore. Sed kvazaŭ simio ĉion kion vi
vidos, vi imitos kaj ĉio laŭvice vin
plaĉos.
Vi ja ne pripensinte alpaŝis tion, nek
singarde, sed laŭhazarde kaj senplane.
4 Same kelkaj, kiuj vidis filozofon kaj
aŭskultis iun tiel paroli kiel Eŭfrato
(kaj kiu ja kapablas paroli kiel li?),2 deziras same fariĝi
filozofoj. 5 Ulo! Unue pripensu, kia estas
tiu laboro, kaj poste prikonsideru vian
propran naturon, ĉu vi kapablas elteni ĝin! - vi volas partopreni pentatlonan
konkurson, ĉu, aŭ fariĝi luktisto?
Rigardu viajn brakojn, viajn femurojn,
taksu viajn lumbojn! 6 Unu ja taŭgas por
tio, alia por io alia. Ĉu vi kredas, ke
tion farante vi povos simple plu same
manĝi, same trinki, aŭ ke vi same plu
povos montri dezirojn aŭ malemojn? Vi
devos maldormi, penadi, forlasi la
samdomanojn, esti insultata de sklaveto,
esti mokata de hazarde renkontitoj, en ĉio esti la malpli granda, en honoro, en
potenco, en procesoj kaj en kio ajn.
7 Tion prikonsideru, ĉu vi pretas
interŝanĝi je tio vian trankvilanimecon,
liberon, senperturbon; alie vi do ne risku
vin en tion, por ne fariĝi kvazaŭ infano
jen filozofo, jen impostisto, poste retoro
kaj poste prokuratoro de Cezaro.
Tio ja ne interakordiĝas. Vi devas esti
unu homo: ĉu bona ĉu malbona. Vian
konsciencon vi devas sekvi aŭ eksterajn
influojn. Vi devas klopodi pri via interno
aŭ pri via ekstero. T.e. aŭ plenumi la
rolon de filozofo au tiun de ordinarulo.
30:1 Kio decas, tion kutime oni mezuras
laŭ situacioj: Li estas patro.
-Estas preskribite, prizorgi lin, en ĉio
obei lin, elteni lin se li skoldas aŭ
batas.
-Sed li estas malbona patro.
- Sed la naturo ja ne lokis vin ĉe bona
patro!? Sed ja ĉe patro!
- Mia frato agas maljuste.
- Gardu do vian sintenon kontraŭ li; ne
atentu, kion li faras al vi, sed faru
tion, kio estas por vi laŭnature por
fari.
Ĉar neniu alia povas trafi vin, se vi
tion ne volas. Sed tiam vi estos trafita,
kiam vi opinias vin trafita. Kaj se vi
ekkutimas atenti la situaciojn, vi lernos
kion vi povos atendi de via najbaro, de
kuncivitano, de stratego...
31:1 Koncerne piecon al la Dioj, vi sciu,
ke ĉefaĵo estas tio: Havi ĝustajn
opiniojn pri ili, ke ili ekzistas kaj ke
ili ĉion bone kaj juste gvidas; kaj ke vi
ekzercu vin mem pri tio: Obei ilin kaj
cedi al ĉiuj okazaĵoj kaj volonte sekvi
tiujn, kiel ordonitajn de l' plej alta
inteligento. Ĉar tiel vi neniam skoldos
la Diojn nek akuzos ilin, ke vi estas
malzorgata.
2 Alie tio ne estas ebla, krom se vi
nuligos la nociojn 'bono' kaj 'malbono'
ĉe tio kio ne dependas de vi, kaj nur
aplikas ilin ĉe tio kio ja dependas de
vi. Ĉar se vi parolas pri 'bono' kaj
'malbono' en la unua kazo, neeviteble,
kiam vi maltrafas kion vi deziras aŭ kiam
vi trafas kion vi maldeziras, vi do
plendos, kaj malamos tiujn, kiuj estas la
kaŭzo. 3 Estas ja propre al ĉiu
vivantaĵo, eviti kaj fuĝi la malutilajn
aferojn kaj ties kaŭzojn, sed ekserĉi
kaj admiri la utilajn aferojn kaj ties
kaŭzojn. Estas do neebIe, ke iu kiu
kredas ke li estas mistraktata, ĝojus pri
tio kion li opinias malutila. Same kiel ne
eblas ĝoji pri la malutilo en si mem. 4
Tial filo skoldas la patron, ĉiufoje kiam
li ne kundividas kun la filo tion, kion
tiu opinias bona. Kaj ĉar Poliniko kaj
Eteoklo ambaŭ kredis ke solregado estas
bona, tio do faris ilin kontraŭuloj. Kaj
tial kamparano ja skoldas la Diojn kaj
same la ŝipisto; kaj same la komercisto;
tial do ankaŭ tiuj, kiuj perdas edzinon aŭ infanon.
Ĉar kie estas ies profito, tie ankaŭ
estas ties pieco.
Kiu okupiĝas pri streboj kaj malemoj
laŭdeve, tiu samtempe do bone okupiĝas
pri pieco.
Verŝoferadi kaj doni oferojn kaj laŭ
prapatra kutimo doni unuaaĵojn, estas ĉiam dece, en pura maniero kaj ne
seninterese, nek senzorge nek avarece nek
tro disipe.
32:1 Kiam vi vin turnas al aŭgurado,
memoru, ke vi ne scias, kio estos la
rezulto, sed ke vi venas ĝuste por
sciiĝi tion de la aŭguristo. Sed kia ĝi
estos, tion vi scias kiam tien vi iras,
almenaŭ se vi estas filozofo. Ĉar se
temas unu el tiuj aferoj kiuj ne dependas
de ni, neeviteble ĝi estas nek bona nek
malbona. 2 Do al la aŭguristo vi ne
kunportu deziron aŭ malernon, kaj ankaŭ
ne kun timo vi iru al li, sed nur en la
konscio, ke ĉio kio devenos el ĝi, estos
indiferenta kaj neniel tuŝos vin kaj, kia
ajn ĝi estos, dependos de vi bone uzi ĝin kaj tion neniu malhelpos.
Plenkuraĝe do vin turnu al la Dioj kiel
konsilantoj: poste, kiam vi estos
ricevinta konsilon, memoru, kiuj estis
viaj konsilantoj kaj kiujn vi malobeos, se
vi ĝin neglektos.
3 Sed al aŭgurado vi nur iru, kiel
Sokrato juĝis bona, kiam la tuta
demandado spektas la rezulton, kaj kie nek
rezonado nek iu alia metodo liveras
rimedojn por ekkoni la estonton. Se
ekzemple estas via devo endanĝeriĝi pro
amiko aŭ pro la patrujo, tiam vi ne
demandu, ĉu vi devos endanĝeriĝi. Ĉar
se la aŭguristo avertas vin, ke la
oferaĵoj montriĝis malfavoraj, estas
klare ke la morto estas indikita aŭ
kripligo de iu korpoparto aŭ ekzilo. Sed
la racio postuIas, ke ankaŭ sub tiaj
aŭguroj vi apogos vian amikon kaj
endanĝeriĝos pro la patrujo. Tial do,
turnu vin al la plej granda aŭguristo, la
pitia Apolono, kiu elĵetis el sia templo
la viron, kiu ne helpis sian amikon kiam
tiu estis mortigata.
33:1 Fiksu por vi mem certan agmanieron,
kaj gardu ĝin, kaj kiam vi estas sola kaj
kiam vi estas inter homoj. 2 Estu precipe
multe da silento, aŭ diru nur la
necesaĵojn, malmultvorte. Sed se foje
estas la ĝusta momento diri ion, do diru ĝin, sed ne pri hazardaj temoj, ne pri
gladiatoraj bataloj, ne pri ĉevalkonkursoj, ne pri atletoj, ne pri
manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj, - temoj kiuj ĉie estiĝas -, kaj pleje ne pri homoj en
malŝata, laŭda aŭ komparanta maniero.
3 Se vi kapablas, konduku ankaŭ viajn
kunulojn per viaj vortoj al tio, kio estas
deca. Sed se vi troviĝas sola inter
fremduloj, silentu do.
4 Ne multe ridu nek pri multaj aferoj nek
senmezure.
5 Ĵuron rifuzu, se nur ebIas, komplete;
alie vi ĵuru nur laŭ cirkonstancoj.
6 Festenojn ekster via rondo kaj
okazigitajn de nefilozofoj vi evitu. Sed
se tarnen fariĝas la okazo, atentu, ke vi
ne falu en supraĵajn parolojn. Vi ja
sciu, ke se la kamarado estas malpura,
ankaŭ tiu kiu rilatas kun li neeviteble
malpuriĝas, eĉ se li mem estas plej pura
persono.
7 Prenu nur la plej necesajn aferojn por
via korpo, kiel manĝon, trinkon,
vestaĵon, loĝejon, priservon. Sed evitu ĉiun lukson
aŭ pompon.
8 Koncerne amoradon, vi retenu purecon
kiom eble antaŭ la nupto; kaj se vi uzas ĝin, nur prenu tion kio estas laŭleĝa.
Sed ne fariĝu ĝena por tiuj, kiuj ja
uzas ĝin, aŭ kritikema: vi ne ĉiam
paradu per tio, ke vi mem ne uzas ĝin.
9 Kiam iu informos vin, ke certa persono
kalumnias vin, ne defendu vin kontraŭ la
diroj, sed respondu: Li ŝajne ne konas la
ceterajn malbonaĵojn kiujn mi havas, alie
li ne rakontus nur tiujn ĉi.
10 Ofte frekventi teatrojn ne estas
necese. Sed se prezentiĝas la okazo,
okupiĝu nur pri vi mem, t.e. deziru, ke
nur okazu, kio vere okazas, kaj ke venku
nur la venkanto; ĉar tiel vi ne suferos
damaĝon. Sed detenu vin de kriado, de
laŭta ridado pri iu, aŭ de ega
ekscitiĝo. Kaj post la foriro vi ne multe
parolu pri la okazintaĵoj, krom se tio
kontribuas al via egalanimeco. Ĉar alie
montriĝas el tio, ke vi absorbiĝis de la
spektaĵo.
11 Ne facilanime iru al prelegoj publikaj;
sed ĉeestante, vi gardu la indon kaj la
ekvilibron, kaj samtempe atentu, ke vi ne
fariĝu malagrabla.
12 Kiam vi estas renkontonta iun, precipe
se estas iu tre alte taksata, tenu antaŭ
viaj okuloj, kion farus tiam Sokrato aŭ
Zenono; tiam vi ne bezonos demandi vin,
kiel vi bone eluzos la cirkonstancojn.
13 Kiam vi frekventas iun kun granda
potenco, kalkulu kun tio, ke vi ne trafos
lin hejme, ke oni ne akceptos vin, ke oni
ĵetfermos al vi la pordojn antaŭ la
vizaĝo, ke li ne interesiĝos pri vi. Kaj
se malgraŭ ĉio ĉi tamen estas via devo
iri, do iru kaj toleru la okazaĵojn sed
neniam poste diru en vi mem: Ja ne estis
tiel grave. Ĉar ĝuste la nefilozofon
trompas la eksteraĵoj.
14 En via konversado vi evitu menciadi
vaste kaj larĝe pri viaj propraj faroj
kaj danĝeroj. Ĉar ne estas same interese
por la ceteraj aŭskulti viajn aventurojn,
kiel estas por vi rakonti ilin.
15 Ankaŭ evitu veki ridadon. Tia konduto
ja emas al vulgareco kaj facile kondukas
al tio, ke vi perdas la respekton de l'
najbaro.
16 Estas riske transiri al maldelikata
lingvaĵo. Kiam tio okazas, se troveblas ĝusta momento, vi riproĉu la kulpinton.
Sed alie, vi montru vian malaprobon de tia
lingvaĵo per silentado, per ruĝiĝo kaj
per kuntirado de la brovoj.
34:1 Se vi ekhavas impreson de io plezura,
kiel pri impresoj ĝenerale vi atentu, ke
vi ne estu kuntrenata de ĝi. Sed atendigu
la aferon kaj prenu iom da prokrasto por
vi mem. Poste imagu ambaŭ momentojn: tiun
de la plezuro kaj tiun, post la plezuro,
kiam vi denove venos al vi mem kaj
ekpentos. Kaj kontraŭmetu al tio, kiel vi
ĝojos se vi povos rezisti, kaj kiel tiam
vi laŭdos vin mem.
Se por vi venos la ĝusta momento ekpreni
la agon, atentu, ke ne venku vin ĝia
plaĉo, ĝia dolĉo kaj ĝia logo. Sed
kontraŭmetu, kiom pli bone estas scii, ke
tiun tenton vi superis.
35:1 Kiam vi decidiĝis, ke io estas
farenda, faru ĝin kaj ne hezitu esti
vidata dum tion vi faras, eĉ se la
plimulto pensus alie pri ĝi. Sed se kion
vi farus, ne estas ĝusta, evitu tiun
agon. Sed se vi agas ĝuste, kial vi timus
tiujn, kiuj malprave riproĉus vin?
36:1 Same kiel la frazoj "Estas tago" kaj
"Estas nokto" en si mem estas plenaj je
senco, sed sensencaj se kombinitaj, same
povas esti senchave por via korpo preni ĉetable la pli grandan porcion, sed
ĝi
estas sensenca se temas pri ĝustaj
manieroj, pri kiel decas ĉe bankedo. Do
kiam vi kunmanĝas ĉe iu alia, vi memoru,
ke vi ne nur atentu pri kio estas senchava
por via korpo, sed ankaŭ gardu respekton
por via gastiganto.
37:1 Se vi transprenas rolon super via
forto, vi malbone ludos ĝin kaj, kion vi
ja kapablus, vi maltrafas.
38:1 Same kiel ĉe promenado vi atentas,
ke vi ne tretu sur najlon nek distordu la
maleolon, same vi atentu, ke vian propran
konvinkiĝon vi ne lezu. Se ĉe ĉiu
laboro ni tion priatentos, des pli facile
ni entreprenos la laboron.
39:1 Ĉies korpo estas mezurilo pri ties
propraĵo, same kiel la piedo estas
mezurilo por la ŝuo. Se ĉe tio vi tenos
vin, vi gardos la ĝustan mezuron; sed se
vi transpaŝas ĝin, neeviteble vi finfine
falos kvazaŭ en abismon. Same pri la ŝuo, se vi transpaŝas tion kio decas al
la piedo, unue tio iĝas ora ŝuo, poste
purpura, kaj brodita ŝuo. Ĉar kiam
unufoje la ĝustan mezuron vi pasis, ne
plu estas limo.
40:1 Tuj post la dekkvara jaraĝo, virinoj
estas nomataj de la viroj "damoj"; sed tuj
kiam ili konsciiĝas, ke ili havas nenion
krom enlitiĝi kun la viroj, ili komencas
beligi sin kaj metas en tio sian tutan
esperon. Estas do inde ke ni klopodu
komprenigi al ili, ke ili estas
respektataj nur se ili montras sin
modestaj kaj pudoraj.
41:1 Estas signo de supraĵeco, ĉiam
okupiĝi pri la korpo, kiel multe sporti,
multe manĝi, multe trinki, multe <atenti>
pri fekado aŭ sekskuniĝo. Ĉio ĉi
konsiderindas kiel necesa negravaĵo. Sed
la kompleta zorgo koncernu la spiriton.
42:1 Kiam iu malbonagas aŭ malbonparolas
pri vi, memoru, ke li faras aŭ diras
tion, kredante ke ĝi konvenas al li.
Estas do neeble ke li sekvas vian opinion,
sed ja la sian; se li do havas malĝustajn
opiniojn, tio damaĝas lin, ĉar li
trompiĝas. Se iu la veron prenas por
malvera, tio ne estas damaĝo por la vero
mem, sed por la trompiĝinto. Se vi deiras
de tio ĉi, vi havos mildan juĝon pri tiu
kiu skoldas vin.
Do ĉiam vi diru, kiam tio okazas: Tio
estas lia vidpunkto.
43:1 Ĉiu afero havas du tenilojn: tiun
kiun vi ekprenu kaj tiun kiun vi ne
ekprenu. Se via frato maljustas, tiam vi
ne ekkaptu tion de la flanko, ke li agas
maljuste al vi (tio ja estas la prenilo
kiun vi ne prenu), sed prefere de tiu
flanko, ke li estas via frato, ke li estas
via kunedukito, kaj tiam vi ekkaptos ĝin
je la prenilo kaptinda.
44:1 Eldiroj kiel "Mi estas pli riĉa ol
vi; do mi superas vin"; "Mi estas pli
elokventa ol vi, do mi superas vin" -
kondukas al nenio. Pli senchavas eldiroj
kiel "Mi estas pli riĉa ol vi, do mia
proprietaĵo superas la vian"; "Mi estas
pli elokventa ol vi, do mia parolkapablo
superas la vian".
Sed vi mem ne estas via proprietaĵo nek
via parolkapableco.
45:1 Iu haste baniĝas. Ne diru, ke
malbone - sed ke haste.
Iu trinkas multe da vino. Ne diru, ke
malbone - sed ke multe.
Ĉar kiel vi scius, ke estas malbone,
antaŭ ol koni liajn kialojn? Tiamaniere
ne okazos al vi, ke ĉe kelkaj aferoj vi
juĝas laŭ unuaj impresoj kaj ke je aliaj
vi konsentas <senpripense>.
46:1 Neniam nomu vin mem filozofo kaj
inter nefilozofoj ne multe parolu pri
teorioj, sed agu laŭ viaj teorioj. Same
dum festeno ne rakontu, kiel oni devas
manĝi, sed manĝu laŭdece.
Memoru ja, ke Sokrato tiel komplete
senigis sin de parademo, ke kiam homoj
venis peti lin ke li konduku ilin al
filozofoj, ke li tion faris. Tiom li
toleris esti neglektata.
2 Kiam estiĝas ĉe nefilozofoj
interparoIo pri iu filozofia teorio, vi
multe silentu. Ĉar granda estas la risko,
ke vi tuj elverŝos, kion vi ankoraŭ ne
bone digestis.
Kiam iu diras al vi, ke nenion vi scias,
kaj tio ne ĉagrenas vin, tiam vi sciu, ke
vi komencas la laboron. Ankaŭ ŝafoj ja
ne portas sian nutraĵon al la paŝtistoj
por montri kiom ili manĝas, sed ili
digestas la paŝtitaĵon interne, kaj
ekstere produktas lanon kaj lakton. Ankaŭ
vi do ne montradu la teoriojn al la
nefilozofoj, sed ja la rezultojn el ilia
digesto.
47:1 Kiam vi kutimigis vin al sobreco
koncerne la korpon, ne paradu kun tio, kaj
se nur akvon vi trinkas, ne ĉiufoje
diradu, ke nur akvon vi trinkas. Kaj se vi
volas ekzerciĝi pri peza laboro, faru
tion por vi mem kaj ne por eksteruloj.
Ankaŭ ne ĉirkaŭbraku statuojn; kaj se
foje vi tre soifas, prenu fridan akvon,
elsputu ĝin denove kaj ne plu parolu pri
tio.3
48:1 Estas ja karakterize por nefilozofo
neniam serĉi saviĝon aŭ damaĝon en si
mem, sed ĉiam serĉi la kaŭzon ekster
si. Estas karakterize por filozofo serĉi ĉiun saviĝon kaj damaĝon en si mem.
2 Signoj de iu kiu avancas, estas: neniun
li kritikaĉas, neniun laŭdas, neniun
kulpigas, neniun riproĉas, nenion li
diras pri si mem kvazaŭ li estus io grava
aŭ scia. Kiam io lin ĝenas aŭ
malhelpas, li kulpigas sin mem. Kiam iu
lin laŭdas, li ridetas pri la laŭdo;
kiam iu lin kritikaĉas, li ne defendas
sin. Li tiel moviĝas kiel malsanuloj:
atenta ke nenion li movas el la
saniĝantaj membroj, antaŭ ol ĝi estos
firma. 3 Ĉiun deziron li forigis el si
mem; kaj la malernon li rezervas nur por
la kontraŭnaturaj aferoj elinter tiuj,
kiuj dependas de ni. Ĉion li alfrontas
malstreĉe. Al li ne gravas, ĉu li
impresas stulta aŭ senscia. Unuvorte, li
prigvatas sin mem kiel ruzan malamikon.
49:1 Kiam iu fieras pri tio, ke la verkojn
de Hrizipo li povas kompreni kaj ekzegezi,
diru al vi mem: Se Hrizipo ne estus
verkinta tiel obskure, tiu ĉi havus
nenion por fieri.
Sed mi, kion mi volas? Lerni la naturon
mem, kaj tiun sekvi.
Do mi serĉas iun, kiu klarigos ĝin al
mi, kaj aŭdinte, ke Hrizipo <tion povas>,
mi venas al li. Sed mi ne komprenas la
skribaĵojn: do mi serĉas klariganton.
Kaj ĝis ĉi tie estas nenio por fieri.
Kaj kiam mi trovas tiun klariganton,
restas al mi, utiligi la preskribojn. Do
tio estas la sola por fieri. Sed se mi nur
admiras la klarigadon, kio alia mi tiam
fariĝis se ne filologo - anstataŭ
filozofo? Ja mi tiukaze nur klarigis
Hrizipon anstataŭ Homeron. Do, se iu
diras al mi: Legu al mi Hrizipon, prefere
mi honteme ruĝiĝos, kiam mi ne kapablas
montri agojn konformajn kaj harmoniajn al
tiuj paroloj.
50:1 Kio troviĝas antaŭ vi, tenu vin
ĉe
tio, kvazaŭ ĉe leĝoj, kvazaŭ vi estus
malpia se tion vi neglektus.
Kaj kion diras pri vi aliulo, pri tio ne
atentu: tio ja ne plu dependas de vi.
51:1 Kiel longe vi ankoraŭ prokrastos
opinii vin mem inda je la plej bonaj
aferoj kaj neniel transpaŝi la distingojn
de la Racio? Vi ricevis la principojn, je
kiuj vi devos teni vin, kaj vi ilin
akceptis. Kiun instruiston vi do ankoraŭ
atendas, ke vi prokrastas reformi vin mem
antaŭ ol li venos? Vi ne plu estas
infano, sed jam adolta viro. Se nun vi
neglektas kaj facilanimas kaj ĉiam nur
faradas planojn kaj de tag' al tago
prokrastas, ke vi eklaboros pri vi mem,
tiam vi eĉ ne rimarkos ke vi ne avancos.
Sed vi ĉiam restos nefilozofo - kaj tiel
vi vivos, tiel vi mortos.
2 Finfine do opiniu vin inda vivi kiel
adolta persono kiu avancas. Kaj ĉio, kion
vi scias vere bonega, estu por vi leĝo
netranspaŝebla.
Kaj se trafas vin io peza aŭ plaĉa aŭ
honora aŭ malhonora, memoru, ke nun estas
la momento de l' konkurso, kaj jen kuŝas
antaŭ vi la Olimpikaj Ludoj; prokrasto ne
plu eblas; nun gravas ĉiu unuopa tago,
ĉiu unuopa ago, ĉu vian progreson vi
akiros aŭ perdos. 3 Tiamaniere Sokrato
fariĝis, kia li estis, ke en ĉiuj
cirkonstancoj li tenis sin ĉe nenio krom
la Racio. Kaj kvankam vi delonge ne estas
jam Sokrato, tarnen vi devas vivi kun la
deziro esti Sokrato.
52:1 La unua kaj plej
ĉefa en filozofio
estas apliki la principojn, kiel: Ne
mensogu. La dua estas la pruvado de tio,
kial oni devas ne mensogi; la tria estas
la konfirmado kaj difinado, kiel ekzemple:
Kial tio ĉi estas pruvo? Ĉar kio estas
pruvo, kio estas konkludo, kio
kontraŭeco, kio vero, kio malvero?
2 Do la tria demando neeviteble sekvas el
la dua, la dua el la unua; sed la ĉefaĵo
- kaj ĉe tio ni devas resti - estas la
unua.
Sed fakte ni faras inverse: pri la tria
punkto ni foruzas nian tempon kaj nia tuta
studado okupiĝas pri ĝi. Sed la unuan ni
komplete malzorgas. Tial ni mensogas, sed
aliflanke ni tuj pretas kun pruvoj kial ni
devas ne mensogi.
53:1 En ĉiu okazo tenu la jenajn
citaĵojn ĉe-mane:
Min gvidu, Zeŭso, gvidu same, ho Destin',al tiu celo kiun fiksis vi por mi.
Senstumble sekvos mi; se malfortiĝos eĉal mi la voldecid’, mi tamen sekvos vin.4
2 Se iu prave antaŭ l’ sorto klinas sin,li estas saĝa, scia pri la Dioj
eĉ.5
3 Nu, Kritono, se tio plaĉas al la Dioj,
tiel do ĝi estu.6
4 Anito kaj Meleto, vi ja povas mortigi
min, sed ne lezi min.7
Piednotoj
1 Do 'nenio natura estas malbona'.
2 Eŭfrato estis fama Stoikulo
tiutempe.
3 Dumvintre ekstere brakumi
ŝtonajn statuojn, estis speco de
asketismo.
4 Cito de Kleanto.
5 Cito de Eŭripido.
6 Iom adaptita cito el Platono -
Kritono 43 D.
7 Iom adaptita cito el Platono -
Apologio 30 C-D.
|