www.esperanto.gr    

 

Komunikado

 

Gastlibro

 

Dankon pro via vizito al www.esperanto.gr. Ne forgesu skribi viajn komentojn en la gastlibro.

 

Legu ankaŭ la malnovajn komentojn de niaj vizitantoj.

 

 

 

Mirakla pagxo... Gxi plenumas tutan miajn bezonojn. Mi estas pola amanto de filozofio kaj astronomio kaj mi lernas malnovan grekan lingvon. Mi ankaux legas Novan Testamenton greke kaj certe filozofojn kiel Platon, Arisoteles Plotin. Laux mi malnova greka lingvo estas lingvo de animo. Gxi esprimas spiriton kaj spirito esprimas lingvo greke. Wittgenstein parolis: "La limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo". Greka lingvo ne havas limoj kaj ecx mondo ne havas kelktempe grekon. Greka estas dieca. Mi deziras ke vi estos tiel idealeca kiel nia granda Polo Dr.Ludwik Zamenhof. Estu kaj kreu ecx se vi kondukas tiun pagxon nur korespondence (gardu de tiu Dio!). Mi nur proponas ke vi arangxi tie ian bonan malnovgrekan kurson kas disvasti filozofion pli, gxis moderna. Vi vere bezonas fenomenologion... Benojn el Pollando :)

Grzegorz Słowiński
Poznań, Pollando - 2006-02-20, 10:28:58 (EST)

 

Saluton. Mi estas korea esperantisto. De la 13-a gxis la 15-a de febr. mi plnas turismi al Grekio. Hazarde iu el vi, grekaj samideanoj povus gvidi min, mi kore dankas. Atendas vian respondon. Mia retadreso estas ''. Sincere via, LEE Mihwa

Mi planas viziti Grekion.
Seulo, Koreio - 2006-01-25, 0:16:55 (EST)

 

Mi unue gratulas vin por ret-pagxo. Mi deziras bonajn novajxojn al helenaj geesperantistoj. Mi bezonas helpadon. Mi acxetis libron pri granda aleksandro kaj gxi estas en helena lingvo. Mi bezonas ke iu traduku gxin al mi. Ne estas tuta libro sed nur 9 pagxojn. Cxu vi povas helpi min au konas iun esperantistoj ke povas? Mia ret-adreso estas srodomeniko |ĉe| yahoo.com.br gxi estas por novaj amikecoj kaj parolado pri lingvojn kaj ankau por kiu deziras helpi min. Gxis revido!

Sinjoro Domeniko
Goiânia, Brazilon - 2005-06-24, 10:5:36 (EST)

 

Ankau mi, same kiel antauskribintoj, vidante tiun chi paghon unuafoje impresighis pri la greka esperanto movado. Mi surprizighis trovinte tiel bonan paghon! Estante pasintjare sur la Kreta-insulo mi vidis multajn belajn katojn. Se iuj el vi interesighas pri katoj, mi volus inviti vin al nia dissendlisto Verda Kato. Jen la adreso: http://groups.yahoo.com/group/verdakato/ Ni ankorau ne havas membrojn el Grekio! Mi deziras al vi dauran sukceson!

Aleksandra
Varsovio kaj Tokio, Pollando kaj Japanio - 2005-05-10, 14:11:52 (EST)

 

Mi tre sxatas, reale, pro tre belaj pagxoj. Gratulojn!

Celso José Tinta
Três Rios, Brazilo - 2005-04-19, 15:19:28 (EST)

 

En la retejo www.ludoj.narod.ru jam delonge trovigxas Intelekta Ludo el 10 taskoj pri la greka mitologio. Gxi estis internacie ludata la 12-an de februaro. Cxu grekaj esperantistoj rimarkis gxin? Cxu ekzistas junularo inter grekaj esperantistoj? Cxu iu el grekaj esperantistoj volas respondi al mi?

Tatjana Auderskaja
Odessa, Ukrainio - 2005-02-23, 13:37:49 (EST)

 

Mi salutas grekojn kaj mi surprizigxis trovinte cxi retejon cxar mi antaue opiniis ne E-movado en Grekujo malviglas.. Kaj neniu el Grekujo aligxis al nia 6-a Balkanlanda E-Konfrenco okazinta cxi-auguste en mia urbo.. Sed cxi tiu retpagxaro sxangxis mian opinion.. Mi deziras ke niaj du landoj establu la kunlaboron.

Marko Nikolic Slumpy
Nis, Serbio - 2004-11-06, 14:04:50 (EST)

 

Imponis min tiu ĉi ejo, des pli, ke mi apenaŭ vidis vivosignojn de la greka movado antaŭe. En la Jarlibro aperas informoj pri junulara sekcio en Grekio, sed mi neniam renkontis junan grekan esperantoparolanton. Do, ĉu entute ekzistas? Estus interese legi en via retejo iom pli detalajn informojn pri la aktivado en Grekio. Ĉu ekzistas lokaj kluboj, ĉu oni havas iun oficialan rekonon, ĉu multas aktivuloj (mi supozas, ke ne ;-))?

Bord Hekland
Tromso, Norvegio - 2004-08-15, 07:17:29 (EDT)

 

Tre, tre simpatia kaj ghojinda TTT-ejo! Gratulojn kaj chion bonan al grekaj esperantistoj. Amike kaj E-sente, Gian Piero Savio E@T (Esperanto che Tempo): @562 @d14 8

Gian Piero Savio
Omer (Beer-Sheva), Israelo - 2004-08-14, 08:03:49 (EDT)

 

Estis agrabla surprizo sciigxi pri grekaj esperantistoj kaj E-agado. Dankon al tiuj kiuj faris la enhavoricxajn pagxojn. Mia vera finna nomo estas Raita Pyhälä, sed en E-ujo "Saliko". Mi ne havas hejmpagxon. amike Saliko

Saliko
Lestijarvi, Finnlando - 2004-08-13, 06:30:59 (EDT)

 

Gratulojn pro via bonega retpagxaro! Mi deziras ankaux al cxiuj grekoj sukceson por la Olimpikaj Ludoj. Kaj - kvankam iom malfrue - gratulojn por la venko en la futbala Euxro 2004 (mi estas portugalo)...

José Pinto de Sousa
Bruselo, Belgio - 2004-08-13, 05:48:21 (EDT)

 

Gratulon al la karaj grekaj gesamideanoj pro la belega hejmopagxo. Gratulon ankaux pro la gastigo de la Olimpikaj Ludoj. Brakumojn el Brazilo!

Luiz Vencio
Goiania, Brazilo - 2004-08-12, 12:40:46 (EDT)

 

Mi tre kore gratulas s-ron Efthimios Mavrogeorgiadis pro la bele renovigita TTT-ejo www.esperanto.gr. Sincere mi opinias ke la grekaj esperantistoj havas unu el la plej elstaraj retejoj en Esperantujo.

Pablo Leon
Bonaero, Argentino - 2004-08-12, 08:00:08 (EDT)

 

Gratulon pro la belega pagharo, kiun vi reformulis, ghuste nun, sojle de la Olimpiadaj Ludoj. Iam eble vi povos oferi bazan kurson pri la moderna greka pere de Esperanto, kion vi opinias? Mi sopiras pri refoja estonta Universala Kongreso de Esperanto en Grekujo! Sukceson al via E-movado! James Rezende Piton UEA-Chefdelegito por Brazilo

James Rezende Piton
Campinas, Brazilo - 2004-08-11, 16:07:31 (EDT)

 

 

Parolu Esperanton - Eltrovu Grekujon